El "Hungaraj Rakontoj".
Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome neniun en la tuta mondo.
Kun sxi, kun Lizi, mi jam ligis amikecon, kiam mia malgranda fratino
mortis je angino.
Tiam farigxis tre silente en nia domo. Malantauxe cxirkaux la
cxevalstalo bruis ja la knaboj poste kiel antauxe, sed al la logxejo
ili proksimigxis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis gxeni la nigre
vestitan virinon, kiu sencxese, kvazaux senspirite, la funebrajn
cxambrojn trapasxis; de frua mateno gxis malfrua vespero, en pensojn
profundigxinta, sxi travagis la logxejon, senripoze kiel la pendolo
de l'horlogxo, kvazaux sxi eterne iun aux ion sercxus. Iafoje sxi
malfermis la sxrankojn kaj tirkestojn laux vico. Tiam mi cxiam vidis
en sxia mano malgrandajn infanorobojn, sxuojn kaj antauxtukojn, kiujn
sxi longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj,
la skribkajeroj kaj cxiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis al mia
malgranda fratino.
Pri mi sxi tute ne okupigxis--sxi nun pli amis la mortinton, ol cxiujn
vivantojn--kaj tamen en mi cxiam sxteliris post sxi. Se mi iafoje sxian
robon ekprenis, aux sxian brakon karesis, por ke sxi min nur rimarku,
sxi ekrigardis min indiferente per siaj karaj, de nokta plorado lacaj
okuloj, aux diris: "Kion vi volas, Janko? Cxu mi devas doni al vi
orangxojn?"
Sxi tiam eltiris la tirkeston, kie la orangxoj kusxis, kaj lasis min
elekti, kiom mi volis. Kaj mi tute ne volis orangxojn, mi nur estis
jxaluza je mia malgranda, mortinta fratino.