Jen estas la domo konstruita de Jxak'.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Jxak'.
Jen estas la rato, kiu mangxis la grenon, kiu restis, k.t.p.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu mangxis, k.t.p.
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis, k.t.p.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu jxetis la hundon,
kiu turmentis, k.t.p.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu jxetis,
k.t.p.
Jen estas la viro, cxifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan,
kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la pregxisto, tute razita, kiu edzigis la viron, cxifone
vestitan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinta, kiu vekis la pregxiston, tute
razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmomastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene
kriintan, kiu, k.t.p., k.t.p.