sxtalo : steel. memor- : remember.
spirito : spirit, ekscit- : excite.
bagatelo : trifle. vengx- : revenge.
fleks- : bend. kredeble : probably.
lauxd- : praise. kompreneble : of course.
renvers- : turn over.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. Ne cxiu kreskajxo
estas mangxebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla. Via parolo
estas tute nekomprenebla, kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute
nelegeble. La mallumo estas netrapenetrebla. Li rakontis al mi historion
tute nekredeblan. Eble mi povos helpi al vi. Cxu vi amas vian patron?
Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. Mi kredeble ne povos veni al
vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. La tablo
staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos. Li faris sian eblon.
Li estas homo ne kredinda. Via ago estas tre lauxdinda. Tiu cxi grava
tago restos por mi cxiam memorinda. Gxi estas vesto de granda indo. Gxi
ne estas inda je danko. La sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro.
Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre
babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema, kaj ekscitigxas ofte
cxe la plej malgranda bagatelo, tamen li estas tre pardonema, li ne
portas longe la koleron, kaj li tute ne estas vengxema. Li estas tre
kredema, ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej
nekredindaj homoj, li tuj kredas. Li estas tre purema, kaj ecx unu
polveron vi ne trovos sur lia vesto. Li estas bonega knabo, sed tre ema
kredi spiritojn.