altaro : altar. gratul- : congratulate.
parenco : relation. deven- : originate, descend from.
doktoro : doctor (law, etc.). adres- : address (a letter).
stato : state, condition. telegraf- : telegraph.
koko : cock.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno, kaj
Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al
ni. La gefiancxoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn
geedzojn. La geregxoj forveturis Kordovon. Sxi edzinigxis kun sia kuzo,
kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.
La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia
patro estas la bopatro de mia edzino. Cxiuj parencoj de mia edzino estas
miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas
mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de
mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas
miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de
kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaux la
gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.
La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. La hebreoj estas
Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. Cxevalido estas nematura
cxevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura
birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato.
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj
gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo, aux
Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo, aux Vilcxjo,
aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).