VOCABULARY.

skatolo : box. objekto : object, thing.

hufo : hoof. glavo : sword,

pantalono : trousers. konsil- : counsel, advise.

cigaro : cigar. sxvit- : sweat, perspire.

tubo : tube. sorb- : absorb.

monahxo : monk. ban- : bathe (oneself or another).

magazeno : magazine, warehouse.

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni

pregxas, estas pregxejo. La kuiristo sidas en la kuirejo. La kuracisto

konsilas al mi iri en sxvitbanejon. La cxevalo metis unu hufon sur

serpentejon. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj. Li

venis en sian logxejon. Li haltis apud la pordego de la monahxejo.

La rusoj logxas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo. Mia skribilaro

konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo.

En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia

surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la

brako. Metu sur la tablon la sukerujon, la teujon, kaj la tekrucxon.

Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas

cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas

cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni

gxin fumas, estas cigaringo. Skatoleto, en kiu oni tenas plumojn, estas

plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribadi, estas

plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 109 / 167 题