rimedo : a means, remedy. sukero : sugar.
kutimo : custom. kremo : cream.
profesoro : professor, prepozicio : preposition.
reflektoro : reflector. vokalo : vowel.
fiancxo : betrothed. abomeno : disgust.
flanko : side. ordinara : ordinary.
teo : tea.
Vi havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj. Kion povas fari li sola
kontraux cent homoj? Kontraux sia kutimo, la profesoro nenion diris. Gxi
flugis kontraux la reflektoron. Kontraux sia propra volo sxi tion cxi
konfesis. Li eksentis ian abomenon kontraux si. La kontrauxa flanko. Ili
sidigxis unu kontraux la alia. Sxi estis maljusta kontraux li. Kontraux
la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda.
Anstataux li, oni sendis lian fraton. Anstataux eliri, li restis en la
domo. Okulo anstataux okulo, kaj dento anstataux dento. Anstataux kafo
li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo. Anstataux "la" oni povas
ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).
En la salono staris neniu krom li kaj lia fiancxino. Krom la malplena
teksilo nenio estis. Krom ni mem, ni havis tre malmulte por enporti. Sxi
volis havi, krom la rugxaj floroj, nur unu belan statuon. Cxiuj dormis,
krom la direktilisto apud sia direktilo. Krom la membroj alveturas multe
da gastoj.