VOCABULARY.

konko : shell afero : affair, matter.

komando : command. honesteco : honesty.

eksterajxo : exterior. konvena : suitable, proper,

portreto : portrait. respectable.

boneco : goodness. songx- : dream.

fojo : time. sxajn- : seem, appear.

Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. Nun la virino havas

cxion, sxi pri nenio povas peti. Pri tio cxi ne pensu. Tion oni vere

ne povas diri pri vi. Estis ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volis

scii. Li ne povis ecx songxi pri sxi. Sxi demandadis pri tio la maljunan

avinon.

Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro. Li ekiris laux tiu

cxi rivero. Ili havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo.

Sxi povis laux sia placxo fosi kaj planti. La konkoj sin fermas kaj

malfermas laux la fluo de la akvo. Laux sia eksterajxo li sxajnis

konvena homo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. La pli

juna filino estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj

honesteco.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 100 / 167 题