ofico : office. vend- : sell.
mastro : master. konvink- : convince.
kafo : coffee. kontenta : content, pleased.
bieno : property. sata : satiated.
kauxzo : cause.
Li sin kuracis por resanigxi. Sxi havis multege por rakonti. Li iris
en la pregxejon, por fari la konfeson. Por iel pasigi la tempon. Neniu
pli bone tauxgas por sia ofico, ol li. Li uzis cxiajn siajn fortojn por
kontentigi sian mastron. Por mi estas tute egale, kie ajn mi logxas.
Prenu (la pagon) por la kafo.
Li mortis pro (aux, de) malsato. Mi havis tre bonan bienon, kiu
estis vendita pro sxuldoj. Pro la cxielo, ne faru tion cxi. Li estis
konvinkita, ke li pro si ne devas timi. Pro tio cxi Venus lumas pli
forte, ol multaj aliaj steloj. Cxu pro tio, aux cxu pro ia alia kauxzo,
mi ne scias.