envio : envy. folio : leaf.
sxauxmo : foam, froth. fadeno : thread.
fisxo : fish. lud- : play.
vosto : tail. pentr- : paint.
pentrajxo : painting. flar- : smell (something).
regxido : prince (king's son). pel- : drive.
princo : prince. kovr- : cover.
ondo : wave. cxes- : cease.
membro : member. mov- : move (something).
tataro : Tartar. kune : together.
Mi mangxas per la busxo, kaj flaras per la nazo. Sxi surpasxis per piedo
sur la serpenton. Gxi enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. La
korpo finigxis per fisxa vosto. Cxiuj muroj estas ornamitaj per grandaj
pentrajxoj. Per tie cxi, kaj ne per alia vojo, la sxtelisto forkuris.
Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? Per tia maniero. Per
unu vorto. La stelo Venus ekbrulis per envio.
Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Kun kia atento
sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! La plej bela el ili estis la juna
regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Tien cxi alnagxis la virineto de
maro kun la bela princo. Kun plezuro. Kun cxiu jaro la nombro de la
membroj rapide kreskis.
La tataro restis sen bona cxevalo kaj sen mangxo. Li preskaux sen vivo
estis pelata de la ondoj. Ili teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj.
Li senvorte obeis. La folioj sin movis (or "movigxis") sencxese. Li
kreis sennombrajn birdojn.