VOCABULARY.

placo : place, square. peco : piece.

velo : sail. sumo : sum.

drapo : cloth. inko : ink.

ovo : egg. najbaro : neighbour.

kilometro : kilometre. mezuro : measure,

bordo : shore. sufer- : suffer.

amaso : crowd. signif- : mean, signify.

auxtuno : autumn. nigra : black.

turo : tower. plena : full.

cxevalo : horse.

La lumo de la luno. En la mezo de la placo staris domo. Li povis havi

la agxon de dekses jaroj. La tempo de ilia vivo estas ankoraux pli

mallonga, ol de nia. Ili sin levis de apud la tablo. Mi pensis, ke vi

de tie jam ne revenos. La sxipanoj demetis la velojn. Li deiris de la

cxevalo.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni

uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi

metron da nigra drapo. (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur

drapo, aux kiu estas uzata por drapo). Mi acxetis dekon da ovoj. Tiu

cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Sur la bordo de la maro

staris amaso da homoj. Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn

landojn. Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. Kelkaj

homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj

najbaroj. En la cxambro sidis nur kelke da homoj. "Da" post ia vorto

montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.

Gxi estas bela peco da sxtofo. Sur la teleron li metis milojn da

pecoj da argxento. La lumoj brilas kiel centoj da steloj. Knabo

acxetis boteleton da inko. Ili konstruas turetojn enhavantajn multe da

cxambretoj. Li donis al ili grandan sumon da mono.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 94 / 167 题