VOCABULARY.

koncerto : concert. vitro : glass (material).

flanko : side. globo : globe.

sorto : fate. kolekt- : collect.

radio : ray. prepar- : prepare.

kupolo : cupola, dome. pes- : weigh (something).

rublo : rouble. ekzist- : exist.

etagxo : story (of building). pere- : perish.

doloro : pain, ache. proksime : near to.

Dum la tuta tago (aux, la tutan tagon) li restis sola. Dum (aux, en la

dauxro de) kelkaj monatoj, sxi ne eliradis el sia cxambro. Li dormis dum

la tuta koncerto (aux, la tutan koncerton). Dum dauxris la preparoj,

li estis gasto cxe la regxo. Dum li veturas sur la vojo al Grenada, en

Santa Fe estas decidata lia sorto.

Ili laboradis gxis profunda nokto. La telero de la pesilo mallevigxis

gxis la tero. Gxiaj radioj sin levadis gxis la kupolo. Pruntu al mi dek

rublojn gxis morgaux. Li laboradis de frua mateno gxis malfrua nokto. Li

batalos gxis la fino mem. Ni levadis nin cxiam pli kaj pli alte gxis la

kvara etagxo. Gxi ekzistos gxis la mondo pereos.

La regxo venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon Reading. Cxirkaux la

mateno la ventego finigxis. Estos suficxe cxirkaux dek metroj. Cxiuj

kolektigxis cxirkaux la vitra globo. Oni povas rigardi tre malproksime

cxirkauxe. Cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio. Li rigardis

cxirkauxen sur cxiuj flankoj.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 92 / 167 题