kameno : hearth, fireside. momento : moment.
poto : pot. abato : abbot.
kaldrono : cauldron, kettle. penetr- : penetrate.
vaporo : steam, vapour. bol- : boil (as water boils).
hirundo : swallow. turn- : turn (a thing or oneself).
tunelo : tunnel. largxa : wide, broad.
oceano : ocean.
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.
Sxi rigardis supren tra la mallume-blua akvo. Tra la palrugxa aero
lumis la stelo de la vespero. La sonado de la sonoriloj trapenetras
malsupren al sxi. Ili traglitas inter la brancxoj. Sur la kameno inter
du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas (or
"trovigxas") bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin
trovas (or "trovigxas") apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis
(or "trovigxis") aliaj hirundoj. Ili povas flugi sur sxipoj trans la
maron. "Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? Cxar tiam la tunelo ne
estis ankoraux preter." Estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la
oceanon. Cxio transturnigxis la fundo supren.
Ni pasis preter la stacio. En tiu cxi momento preteriras la abato.
Preterirante, mi demandis lin, cxu jam estas la dekdua horo. La muelilo
ne povas mueli per akvo preterfluinta.