VOCABULARY.

legendo : legend. entrepren- : undertake.

ombro : shadow. propra : own.

rajto : right, authority. avara : avaricious.

profeto : prophet. potenca : powerful.

mensogo : a lie. infekta : infectious.

tagmangx- : dine. cxe : at, with.

Malricxa sagxulo tagmangxis cxe avara ricxulo. Malsagxulon cxiu batas.

Li estas mensogisto kaj malnoblulo. Timulo timas ecx sian propran

ombron. Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis. Unu

instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron. Nur sanktuloj havas la

rajton enveni tien cxi. Li sola estas la grandulo, la potenculo. Gxi ne

estas la legendo pri la belulino Zobeido. Post infekta malsano oni ofte

bruligas la vestojn de la malsanulo. La malbeno de la profeto staras

super la kapo de maldankulo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliris.

Cxiuj sanktuloj, helpu!

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 74 / 167 题