Parizo : Paris. vilagxo : village.
regno : State. obe- : obey.
imperio : empire. konfes- : confess, avow,
polico : police. acknowledge, profess
Kristo : Christ. (a religion, etc.).
Lutero : Luther. enir- : enter.
Kalvino : Calvin. ruza : sharp (cunning).
germano : German. suficxa : sufficient.
franco : Frenchman. ordinara : ordinary.
Rusujo : Russia. naiva : simple.
provinco : province. sagxa : wise.
religio : religion. severa : strict, severe.
regimento : regiment. justa : just, righteous.
lokomotivo : engine. egala : equal.
logxio : box (opera), fiera : proud.
lodge (freemason, etc.). energia : energetic.
La sxipanoj devas obei la sxipestron. Cxiuj logxantoj de regno estas
regnanoj. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj. La Parizanoj
estas gajaj homoj. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe
energian policestron. Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. Germanoj
kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne
estas rusoj. Li estas nelerta kaj naiva provincano. La logxantoj de unu
regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la
konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. Tiuj, kiuj havas la
samajn ideojn, estas samideanoj.
La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo. Nia provincestro
estas severa, sed justa. Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel
bona patro. Ili estas egale fieraj, kiel domestrino pri sia domo. Sur la
lokomotivo la lokomotivestro sidis sola. La imperiestro, akompanata de
la imperiestrino, jxus eniris en sian logxion.