VOCABULARY.

arbaro : a wood. somero : summer.

bruo : noise. kampo : field.

kalesxo : carriage. piedego : paw.

korto : courtyard. forir- : go away.

piedo : foot. murmur- : murmur.

teruro : terror. varma : warm.

militistaro : army. densa : dense.

serio : series.

En varmega tago mi amas promeni en arbaro. Kun bruo oni malfermis la

pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton. Tio cxi estas jam ne

simpla pluvo, sed pluvego. Grandega hundo metis sur min sian antauxan

piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. Antaux nia militistaro

staris granda serio da pafilegoj. En tiu nokto blovis terura ventego.

Kun plezurego. Li deziregis denove foriri.

Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis nur

varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi

estis jam tute malvarma. Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da

segxetoj. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. En somero

ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. Li sidas apud la tablo kaj

dormetas. Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo. Sur

lia vizagxo mi vidis gxojan rideton. Antaux la virino aperis malgranda,

beleta hundo. Pardonu, li murmuretis.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 66 / 167 题