VOCABULARY 20A.

mono : money. monto : mountain.

monujo : purse. ganto : glove.

juneco : youth. opinio : opinion.

reto : net. vocxo : voice.

ideo : idea. prezid- : preside.

gajno : gain. alpren- : adopt.

tauxg- : be fit, suitable. stranga : strange, curious.

fart- : be, fare (as to health). komprenebla : understandable.

subita : sudden.

"Ie." Kie estas la knaboj? Kien vi iris? Mi restas tie cxi. Li perdis

sian monujon ie en la urbo, sed kie li perdis gxin, li ne scias. Mi

volonte el tie venis tien cxi. Li petis sxin, ke sxi diru al li, de kie

si venas. [Footnote: See note in Lesson 17.] Por la juneco cxie staras

retoj. Cxie estas floroj, kaj nenie oni povas trovi pli belajn.

"Iel." Kiel bela! Cxu mi tauxgas kiel regxo? Tiel finigxis la felicxa

tago. Ili brilis kiel diamantoj. Kiel vi fartas? Iel li malkomprenis

min. Mia edzino pensis tiel same, kiel mi. Mi neniel povas kompreni,

kion vi diras. Tre stranga kaj neniel komprenebla! Mi elektis lin kiel

prezidanto. Mi elektis lin kiel prezidanton.

"Ies." Kies ganto tiu cxi estas? Mi neniam alprenas ties opinion. Subite

sxi ekauxdis ies fortan malagrablan vocxon. Cxies ideo estas diversa.

Bona amiko, sen kies helpo li neniam ekvidus tiun cxi landon. Ies perdo

ne estas cxiam ies gajno. Ies perdo estas ofte nenies gajno.

The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians · 第 62 / 167 题