kresko : growth. ferm- : shut.
haro : hair (substance). help- : help.
haroj : hair (of head). farigx- : become.
nazo : nose. dekstra : right (hand).
vojo : road. meza : middle, medium.
viro : man. dika : thick, stout.
edzo : husband, mola : soft.
nepo : grandson. luma : light (luminous).
nevo : nephew. nobla : noble (character).
bovo : ox. rekta : straight.
vidvo : widower, kurba : curved.
fiancxo : fiance. felicxa : happy.
nenio : nothing. naskita : born.
turment- : torment. fermita : shut.
sent- : feel. ecx : even.
ben- : bless. longe : for a long time.
estim- : have esteem for. denove : anew, again.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas malgranda, li estas de meza
kresko. Haro estas tre maldika. La nokto estas tiel malluma, ke ni
nenion povas vidi ecx antaux nia nazo. Tiu cxi malfresxa pano estas
malmola, kiel sxtono. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. Li sentis
sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.
Ni forte malestimas tiun cxi malnoblan homon. La fenestro longe estis
nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.
Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. Ne estu maldanka.
La edzino de mia patro estas mia patrino, kaj la avino de miaj infanoj.
Mia fratino estas tre bela knabino. Mia onklino estas tre bona virino.
Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj, kaj kun mia nevino. Mi
havas bovon kaj bovinon. La juna vidvino farigxis denove fiancxino.