busxo : mouth. forges- : forget.
orelo : ear. kre- : create.
fingro : finger. estu : should be.
horo : hour. facile : easily.
minuto : minute. sankta : holy.
sekundo : second. unuj : some.
monato : month. alia : other.
semajno : week. cxio : everything, all.
dato : date (of month, etc.). multe : much, many.
pov- : can, be able. per : by means of, through, with.
promen- : take a walk. nur : only.
konsist- : consist. malbona : bad.
elekt- : choose, elect. Kristnaska Tago : Christmas Day.
Januaro : January. Julio : July.
Februaro : February. Auxgusto : August.
Marto : March. Septembro : September.
Aprilo : April. Oktobro : October.
Majo : May. Novembro : November.
Junio : June. Decembro : December.
Du homoj povas pli multe fari, ol unu. Mi havas nur unu busxon, sed mi
havas du orelojn. Li promenas kun tri hundoj. Li faris cxion per la dek
fingroj de siaj manoj. El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj
aliaj malbonaj. Kvin kaj sep faras dek du. Dek kaj dek faras dudek. Kvar
kaj dek ok faras dudek du. Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.
Mil okcent nauxdek tri. Li havas dek unu infanojn. Sesdek minutoj faras
unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.