gasto : guest. montr- : show.
vespero : evening. fleg- : tend, take care of
mangxo : meal. re-ven- : come back.
pupo : doll. pri : concerning, about.
aventuro : adventure. gxis : until, as far as.
palaco : palace. tute : quite, wholly.
zorg- : take care of. tute ne : not at all.
gard- : guard. kun : with.
am- : love. el : out of.
akompan- : accompany. el-ir- : go out of.
lav- : wash.
Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem kaj cxiu homo amas sin
mem. Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem, sed sxi mem tute
ne zorgas pri si, kaj tute sin ne gardas. Miaj fratoj havis hodiaux
gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia
domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo. Mi lavis min en mia cxambro, kaj
sxi lavis sin en sia cxambro. La infano sercxis sian pupon; mi montris
al la infano, kie kusxas gxia pupo. [Footnote: Notice the use of the
present "kusxas," "lies", after the past "montris," "showed", because at
the time the action of "showing" took place the action of "lying" was
then actually going on.]
Sxi rakontis al li sian aventuron. Sxi revenis al la palaco de sia
patro. Siajn florojn sxi ne flegis. Mia frato diris al Stefano, ke li
amas lin pli, ol sin mem.