Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis
cxie la pronomon »ci«, kie gxin uzis la auxtoro, por ke
la traduko perfekte konsentu kun la originalo.
Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro.
Minace kiel la neniigata pasio mallevigxas la peza auxgusta
vespero super la arbaroricxa, monta pejzagxo en Sumava.[6]
La firmamento jam preskaux la tutan horon estas kovrata de la
pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la
suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta
tondrado.
Estas nenia dubo, ke plej baldaux falos sur la jam tute
mallumigxintan valon unu el tiuj dauxraj uraganoj, kiuj iafoje
furiozas la tutan nokton...
El la fenestroj de la cxasdomo la sole logxata konstruajxo en la
tuta cxirkauxajxo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo,
lumiganta la cxambron originalan kaj interesan.
Gxi estas kvarangula kaj vasta cxambro kun ligna plafono,
dividita parte per la breta muro en du partojn.
La malantauxo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de
floroj -- estas la dormocxambro kaj de l' antauxo gxi estas
dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj.
Unuavide oni ekkonas, ke cxi tie regis ankoraux antaux nelonge
la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas
simpla, sed cxie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajxoj
kaj la virinaj bagateloj.
Malgraux la videbla malordo, laux cxio kauxzita de la longa
forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj
ne tre ordemaj, la agrabla malantauxo posedas ian allogantan
fresxecon, ekstreme kontrastanta la malgxojan, malnovmodan
antauxon.
Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas
pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, cxasponardoj kaj diversaj
cxasiloj.
En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antauxe estas
pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata
kaj el kiu oni iras per la sxtuparo en la unuan etagxon aux
tra la cxefa pordo en la korton, cxirkauxatan de l' alta
stangobarilo.
Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna
horlogxo kun la kukolo. Apud la horlogxo en la direkto al la
pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia
mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita
kadro kun la fotografajxo de juna sinjorino en baltualeto; kaj
sub gxi -- revolvero.
En la muro kontraux la portretoj estas granda fenestro de bizara
formo.
Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu cxi fenestro la
lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj
starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj
kiu supreniras gxin gxis la krucoj.
Antaux la fenestro staras negranda tablo kaj, tute
antauxe -- kontraux la jam nomita pordo -- trovigxas ankoraux alia
pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segxo, sur kiu
estas jxetita malnova cxevaltuko.
Krom du sxrankoj kun libroj lauxlonge la muro maldekstre kaj
alia necesa meblaro estas meze de l' unua cxambro granda tablo
el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras
apogsegxo, en kiu jxus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo
apogita sur la ambaux manoj, kaj kelke da ordinaraj segxoj.
Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud gxi kusxas ia
malfermita libro.
Cxio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la logxejoj
de maljunaj frauxloj aux pli agxaj vidvoj, al kiuj la cxarmo de
la proksima cxirkauxajxo, en kiu ili malofte pasxigas la tempon,
estas tute seninteresa.
Malgraux tio oni povas ankaux cxi tie ekvidi aldonojn
renovigantaj la iaman virinan mastrumadon.
En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la cxambron,
oni povas vidi ankoraux unu diferencon de l' kutimaj
cirkonstancoj.
En la malantauxa cxambro duone post la paravento oni vidas
infanan liton, kiu estas sxovita tiamaniere de la muro, ke gxi
ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito
staras tablo kaj sur gxi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj,
pokalo kaj kulero.
La nokta trankvilo estas interrompata en la cxambro sole de
l' unutona iro de la horlogxo kaj periode de la mugxo de
l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere
fulmas ankoraux post longaj pauxzoj, kaj sole la murmuranta
tondrado estas cxiam pli klara.
La viro en la apogsegxo apud la tablo sidas senmove kiel statuo.
Nur kiam la horlogxo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li
levis la kapon kaj rigardinte dormeme cxirkaux si, fiksis la
rigardon sur la horlogxon.
"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste,
kvazaux li estus tute rekonsciigxinta, li diris silente,
preskaux dolore:
"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco.
Mi ekdormis..."
Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauxo li
levigxis singarde kaj senbrue.
Li estas viro cxirkauxe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio,
nuba mieno, sunbrunigita vizagxo, kovrita de grizigxinta,
antauxe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj
trajtoj.
La sola rektigxo malkovris, ke li posedas ankoraux plenan forton
de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin
aux liajn pasiojn. La rekteco, kuragxo kaj kategorieco vidigxas
en cxiu trajto de la vizagxo, kies brilaj nigraj okuloj sub la
grizigxintaj brovoj sxajnas preskaux piki.
Levigxinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej
singarde li sxteliris al la infanlito en la malantauxon.
Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton,
poste same singarde sxtelforiris en la antauxon, kie li haltis.
"Bedauxrinda infano!" li ekgxemis kun la dolora rezignacio. "Ci
suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..."
"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de
l' kompata riprocxo. "Kial -- suferas tiu bedauxrinda kreitajxo
tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere gxi faris ion
malbonan?... Ankoraux antauxhieraux gxi kuradis kaj petoladis,
fresxa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaux gxi
kusxas la tutan tagon kvazaux duonmortinta -- kaj sole la
perioda sufoka tusado vekas gxin el la agonia duonkonscio..."
Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauxo kaj
tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocxo:
"Mami -- mami!"[7]
"Denove gxi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauxo
kaj turninte sin kun rapida servemo alpasxis al la lito, de kiu
levigxis al li du infanaj manoj kaj la infana vocxo siblante
balbutis:
"Avcxjo, avcxjo! Kie estas mami?"
Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne
respondis rekte tiun demandon.
Laux cxio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de
l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis gxin amplene
kaj iafoje ecx infane dorloti, parolante parte al la infano,
parte -- esplorante dume gxian staton -- al si:
"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel
zizeleto[8] Kaj ci kontrauxe rigardas kiel strigeto."
Cxe tiuj vortoj li klinigxis al la infano.
"Kaj cxu io doloras cin -- cxu doloras? Kaj kie, karuleto, kie?
Cxu sub la mentoneto -- en la gorgxeto, kiel ci montras? Ah,
gxi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..."
Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la
korpon, li dauxrigis en tiu sama tono:
"Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankaux la
vangetojn kaj la tutan korpeton!"
Cxe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la
infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke gxi
akompanas cxiun gravan kaj dangxeran malsanon -- tamen ne estas
malsana tiel grave kaj senespere, kiel sxajnas.
"Kaj cxu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Cxu ci volas
trinki -- ne?... Almenaux mi ordigos al ci la kuseneton sub
la kapeto. Ci kusxas ja cxi tie kiel perfekta friponeto. La
litkovrilo estas dejxetita -- kunvolvita..."
Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun
eldevigita petolemo li aldonis:
"Cxi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kusxos
denove kiel princido -- cxu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankaux
scias fari -- cxion, cxion... Kaj nun ci ne tusas tiel
konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio
estas bona signo. Lulu vin denove angxeleto, por ke la dolcxa
dormo cin refresxigu, refortigu, resanigu..."
En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj
opiniante, ke gxi jam estas dormanta, li rektigxis.
Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj
poste sxtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris
mallauxte:
"Cxu fine tio estas sveno, antauxiranta la finan agonion?"
Tiu penso haltigis lin.
Volante konvinkigxi li elpasxis ekstreme brue; sed la infano ne
auxdas kaj ne vekigxas, simile kiel gxi ne vekigxis la tutan
vesperon dum kia ajn alia bruo.
Li bruigis poste la segxon kaj kelkafoje piedbatis, fikse
rigardante la infanon; sed en la vizagxo de l' infano ne
ektremis ecx unu muskolo.
"Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekgxemis,
poste sengxene elpasxis kaj trairinte lauxlargxe la cxambron
rigardis la korton tra la fenestro.
Post momento li sin turnis.
Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna
viro sur la kontrauxa muro kaj lia vizagxo vidigis maldolcxon,.
Kiam laux la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlauxte
kaj fragmente paroli al la bildo:
"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaux mi gxojas
en tiuj maldolcxaj momentoj, cxar ci ne estas atestanto de cxio
cxi -- cxar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti!
Kaj kiel severe, kiel riprocxe ci rigardas min -- kvazaux ci
volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro
kaj malfelicxo!...
Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi
faris eraron, cxar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en
la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunigxanta
patro.
Mi devis, lauxbezone devige aux perforte, se ecx por iom da
tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan
hipokritecon kaj spite la gxusteco de cia auxtopsio pri la
mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...
Jes, jes -- mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en
la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, cxar mi
ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci
ekkonu, ke nenio estas tiel sxangxema, nenio tiel perfida, kiel
la koro de l' virino!...
Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus
cin -- kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...
Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan,
nepardoneblan kulpon -- gxuste eraron! Gxin ne kauxzis la
malbona volo, sed la patra -- eble ankaux infana amo, kiu
ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis
cin viro -- en la plena senco de l' vorto -- viro sxatanta
honoron, viro, kies honoro ne estis hximero...
Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antauxtempe en la
tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela
edzino... Ne, ne! Laux cia karaktero ci ne povis fari alimaniere.
Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo
de risorto de l' revolvero -- kaj en la momento la netolerebla
sufero estus finita..."
Post tiuj cxi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn
pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la
revolveron, pendantan sub la fotografajxo de l' sinjorino en la
orita kadro kaj momenton rigardis gxin kvazaux relikvon.
Lia vizagxo vidigas mienon cxiam pli doloran. Subite li sin
turnis kaj rigardinte al la lito en la malantauxo li diris
mallauxte kaj mole:
"Ah -- la infano -- infano!..."
Alpasxinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis gxin
sur la tablon -- kaj kvazaux li estus nun rememoriginta sin pri
la grava afero, li ekmurmuris:
"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam
pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraux tie cxi..."
Sur lia dolore kuntirigxinta vizagxo aperis turmenta nedecideco.
Fine li decidis.
Rapide li alpasxis al la pordo dekstre, malfermis gxin kaj
enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj,
Reveninte poste en la cxambron li auxskultis tra la duone
malfermita pordo de l' koridoro.
Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du
fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke
da pasxoj li denove auxskultis.
En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj
poste estis auxdataj pasxoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj
la sxtuparon en la koridoron.
Post kelke da sekundoj aperis antaux la pordo en la koridoro
cxirkauxe deksesjara knabacxo kun la fizionomio, rememoriganta
pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole cxemizon kaj pantalonon
pendantan sur unu sxelko kaj liaj nudaj piedoj levigxadis unu
post la alia, kvazaux li starus sur la brulanta karbo.
"Ci dormacxis, Kicxjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro
alvokinta lin.
"Ne -- ne -- mi ne dormacxis!" senkulpigas sin la alparolito,
penante kovri sian dormemon. "Mi kusxis sole..."
Kaj kun flatema servemo li aldonis:
"Cxu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10]
"Mi ordonis ja, ke ci ne kusxigxu antaux la alveno kaj foriro de
l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj
li demandis en la tono pli modera:
"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?"
Duone dormanta Kicxjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio,
balbutis rememoreme:
"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?"
"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro.
Kicxjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon
haltis malkuragxe antaux gxi.
"Kion diris sinjoro doktoro -- vi diras, sinjoro patro?"
ripetis palpebrumante la sxtipforma kaj gxibigxinta knabacxo,
kies inflamitaj palpebroj ankoraux duone fermigxadis, kaj poste
aldonis decide:
"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro
doktoro..."
"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro
patro. "Sed ci cxeestis, kiam sinjoro Floriano revenis
posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis cxe
la kuracisto. Mi volas scii, cxu li diris, ke la kuracisto
alveturos je la deka aux je la dekunua?"
"Je la deka, sinjoro patro!" gxoje diris Kicxjo, ke li povas
servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej
poste cxirkaux la deka li estos cxe ni..."
"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro.
Kicxjo, rigardinte laux la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed
preskaux idiote, la horlogxon, dauxrigis:
"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi
el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj cxar oni bezonas kvin
horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute
certe..."
"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro.
"Kaj mi sendis jam antaux duonhoro la sinjoron Florianon sur la
senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, cxu la
doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas.
Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion
li faras?"
"Mi?" ekbalbutis Kicxjo vidigante subitan konsternigxon.
"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne
povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la
domo."
"Mi -- mi -- sinjoro patro --?" ekbalbutis Kicxjo denove, kaj
poste pli kuragxe aldonis: "Mi ne povas..."
"Kial ci ne povas?"
"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kicxjo
mallerte.
"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn
okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la
sxoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."
"Sed mi -- mi, sinjoro patro..." komencis Kicxjo en la tono
cxiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:
"Pro Dio mi petas vin -- ne sendu min tien!"
"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro
patro kun la kolera ekmiro. "Cxu ci frenezigxis?"
Kaj kun severa kategorieco li ordonis:
"En la momento estu post la pordo!"
"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekgxemis
Kicxjo, falinte sur la genuojn antaux li, "ne sendu min!
Mi -- mi -- timas."
"Malsagxulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj
li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, cxirkaux la cxasdomo
kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro
Floriano!... Levigxu! Kaj -- kuru! Aux mi cin..."
Kaj dume li etendis la manon, kvazaux li volus devigi icxjon per
Kla vangofrapo.
Morte timigita Kicxjo provas levigxi; sed lia konsternigxo estas
tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la
mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas:
"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro -- mi -- mi timas..."
"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallauxtigante senvole la
ridon, "Cxu eble proksimigxas la uragano? Ankoraux ne falis ecx
unu guto. Kaj antaux ol komencigxos pluveti aux ventegi -- ci
estos denove hejme. Aux cxu ci timas fulmon -- tondron?"
"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kicxjo pli memkonscie.
"Kion do? Parolu!"
"Mi -- mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Cxu
ci ne povas paroli?"
"Jes!" certigas Kicxjo. "Mi ne povas paroli -- mi ne devas..."
"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?"
"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis
nun Kicxjo malpli konsternita.
"Ah, tiu sensencajxo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj,
kiu jxus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio.
"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencajxo!" oponis Kicxjo.
"La unuan fojon -- eble... Sed mi -- mi..."
Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide:
"Antaux mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!"
"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin.
"Ne, ne, sinjoro patro!" jxuris Kicxjo. "La vivanta Dio en la
cxielo min vidas kaj auxdas, ke..."
"Estas jam suficxe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis:
"Levigxu!"
Kicxjo obeis malkuragxe kaj timeme cxirkauxrigardis.
"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro.
"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kicxjo,
"jam antauxhieraux rakonti..."
"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne
parolacxu!" intermetis la sinjoro patro.
"Mi eliris," dauxrigis Kicxjo cxiam pli kuragxe, "antauxvespere
kun malgranda Emacxjo[11] -- kiam li estis ankoraux sana kiel
fisxo -- al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbajxo..."
"Kaj tie vi petolis, cxu ne vere?"
"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kicxjo.
"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis cxevalo
kaj Emacxjo la rajdanto) kaj -- poste ni kaptadis papilietojn
por li..."
"Kaj Emacxjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la
tono de l' maldolcxa riprocxo.
"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kicxjo. "Emacxjo ne kuris.
Li sidis en la herbo antaux la kaplo kiel kokideto kaj sekvis
min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li
rigardis iel malgaje -- eble cxi tiel (dume Kicxjo mallevis
la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de
Emacxjo) -- ke mi kompatis lin... La papilietoj ne gxojigis
lin kiel alifoje, gxis mi kaptis al li la papilion kun la
mortkapo... Kaj kiam mi montras gxin al Emacxjo, Emacxjo gxoje
eksaltis... Sed jen -- mi ne scias, kiel kaj kial -- li
montris per la maneto malantauxen... Kiam mi turnis min -- hu!
frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la
mano... En la densajxo post la senarbajxo -- proksimume du cent
pasxojn de ni -- staris nigra sinjorino kaj cxi tiel (dume li
imitis la misterajn signojn) sxi vokis nin per la signoj. Sed en
tiu cxi momento en nia cxasdomo komencis la hundoj boji, kaj la
nigra sinjorino malaperis..."
"Sed cxi tion ci volis rakonti al mi jam antauxhieraux!"
rimarkigis la sinjoro patro, kiu auxskultis pacience.
"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi
havis halucinacion -- aux ke la sentoj min trompis -- aux kio
do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li
mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu
virinacxo kolektanta sekajn brancxojn aux fungojn aux fragojn...
Sed tio ne povas esti! En la cxirkauxajxo de nia cxasdomo mi
neniam vidis iun virinacxon... Kiam mi diris tion al sinjoro
Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkigxi, Li diris,
ke -- ironte denove en la arbaron -- mi prenu kun mi iun
hundon..."
"Kaj cxu ci konvinkigxis?" intermetis la sinjoro patro preskaux
scivole.
"Jes, mi konvinkigxis, mi konvinkigxis!" certigis la knabacxo
kun la mistera teruro.
"Kaj kiamaniere -- mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro
patro.
"Cxi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kicxjo pli kuragxe.
"Hieraux vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe
alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite,
mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon
antaux mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson -- mi
tremis, kvazaux mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis
tiel, kiel antauxhieraux kaj mi instigis Dianon kontraux la
nigra sinjorino..."
"Nu -- kaj Diano?"
"Gxi ekbojis kaj kvazaux furioza kuris al la densajxo...
Sed antaux ol gxi atingis la lokon, kie staris la nigra
sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove
malaperis..."
"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra
sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro.
"Vi ecx ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kicxjo kun la
netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra
sinjorino en la densajxo, mi staris proksimume cent kaj duonon
pasxojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densajxo, ke
Diano gxoje saltas kaj kuras cxirkaux io. Post la momento gxi
revenis al mi kaj flatis min, kvazaux gxi estus trovinta iun
konaton en la arbaro."
"Aux neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam
auxskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaux hieraux ci
havis halucinacion, kiel antauxhieraux."
"Ho, ne, ne! sinjoro patro -- eterna Dio min auxdas kaj vidas,
ke mi parolas veron!" jxuris Kicxjo.
"Ne jxuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsagxulo, kial ci
prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu sencxese vagas
libere kaj bojas preskaux neniun. Kial ci ne sencxenigis la
furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus gxoje cxirkaux la nekonata
persono, se tiu estus efektive en la densajxo."
Sed ecx tiu cxi kontrauxdiro ne embarasigis Kicxjon.
"Eble, eble!" rimarkigis tiu cxi sxanceligxe, sed tuj poste li
aldonis decide:
"Sed kredu, sinjoro patro, ke ecx la furioza Nero ne farus
malbonon al la nigra sinjorino."
"Cxu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?"
Tiun cxi fojon Kicxjo ne respondis la demandon rekte, sed iel
malrekte, dirante:
"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaux mi la
trian fojon."
"Sed laux kio ci jugxas, ke ecx la furioza Nero ne difektus
sxin?" insistis la sinjoro patro.
"Nu -- mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante
videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi
memoras, sinjoro patro, ke hodiaux en la nokto cxiuj tri hundoj
furioze bojis?... Ili vekis min... Mi levigxis, por rigardi,
kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj
rigardas la korton -- la luno estis post la nuboj -- mi vidas
en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri
krucoj -- sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la
momento sxtelproksimigxis tiu ombro al la posta pordeto en
la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon -- la trian
fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed
mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaux sxtonigxinta kaj rigardis
la korton... La bojado de l' hundoj cxesis -- ankaux Nero, kiu
antauxe minacis dissxiri la cxenon -- silentigxis... Poste mi
vidis, ke la nigra sinjorino sxtelproksimigxis gxis tien
cxi -- al tiu cxi fenestro (dume montris Kicxjo la grandan
fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la
cxambro gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis
internen..."
La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke
fremdulo povu en la nokto sxtelproksimigxi en la korton kaj al
la fenestro -- cxar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj
la tria, plej furioza, estas ligita al la cxeno apud la pordo,
tra kiu, laux la rakonto de Kicxjo, la nigra sinjorino eniris la
korton. Sed malgraux tio tamen li demandis ankoraux Kicxjon:
"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?"
"Nu -- sxi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka
certeco, "same, kiel sxi estis aperinta -- kiel ombro..."
Nur post tiu cxi lasta eldiro la sinjoro patro tute
konvinkigxis, ke cxi tie estis ia optika trompo; aux ke Kicxjo
havis ian halucinacion.
"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis
bonkore, "aux la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la
profunda dormo kaj en la dormemo sxajnis al ci, kvazaux ci estus
vidanta --"
"Ho, ne, ne, sinjoro patro -- eterna Dio vidas kaj auxdas
min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kicxjo kaj ripetis
la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaux mi jam trian
fojon -- trian fojon --"
"Eh, sensencajxoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis
la babilado de l' knabacxo pri la optika trompo.
"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri
por vidi, kion faras sinjoro Floriano."
Kicxjo, kiu rekonsciigxis iom dum la interparolo, post tiu cxi
ordono denove konsternigxis.
"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro!..." li ekgxemis,
kunmetante denove la manojn.
"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj
preninte la knabacxon je la mano, trenis lin al la fenestro,
rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de
tie cxi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci
prenos kun ci la hundon, gxi flarsentos la homon kaj -- se ci
volas -- ankaux la nigran sinjorinon je kvin cent pasxoj..."
"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontrauxdiris
sxanceligxe Kicxjo esperante, ke la sinjoro patro tamen
moligxos.
"Sencxenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro.
"Ne, ne, sinjoro patro!" ekgxemis konsternita Kicxjo.
"Mi -- mi..."
Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda
timo fine indignis la sinjoron patron.
"Suficxe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble
plu kontrauxstari. "En la momento estu post la pordo!"
Kicxjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon,
sxteliris timeme al la pordo.
"Kaj tie cxi -- prenu cxi tiun cxevaltukon!" diris la sinjoro
patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas."
Kicxjo sxtelirante revenis, prenis la cxevaltukon, jxetitan sur
la apogilo de la proksima segxo, metis gxin sur la kapon kaj
sxtelirinte al la pordo, malfermis gxin kaj klakante per la
dentoj eliris en la korton.
Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de
Kicxjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion
faras la knabacxo.
Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li
ekauxdis la ektinton de la cxeno, poste la gxojan ekbojon kaj
fine la furiozan bojadon de granda hundo.
Jugxante laux tio, ke Kicxjo plenumis lian ordonon, li kriis en
la mallumon:
"Tiel, Kicxjo, tiel!"
Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kicxjo jam
foriris kun la hundo, li kriis ankoraux unufoje:
"Kicxjo! Kicxjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru
renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!"
Kaj vidante cxe la plej proksima ekfulmo, ke Kicxjo plenumis
ankaux tiun cxi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj
enprofundigxinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis
la manon sur unu gxia ekstremajxo...
* * * * *
La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da
minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo,
preskaux subite cxesis interesi lin.
Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte
antaux si. Subite, levinte la kapon, li turnis gxin al la
horlogxo.
"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Cxiu sekundo farigxas
minuto!" trakuris en lia cerbo.
En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaux de
malproksime estus alveturanta veturilo.
La sinjoro patro momenton strecxe auxskultis kaj konvinkigxinte,
ke la vento sole ekgxemegis, denove enprofundigxis en la
pensojn.
Sur la vizagxo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila
zorgemo.
"Bedauxrinda, bedauxrindega infano!" li diris mallauxte. "Gxi
kusxas senmove -- kvazaux gxi dormus trankvile... Kaj dume...
Oh, kia pena levigxado de la brusteto kaj kia malfacila,
fajfanta spirado!... -- Ah, Dio, Dio -- preskaux sxajnas al
mi, ke gxi kusxas jam mortanta -- en ridigeco..."
En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaux kelka
tempo estis sxanceligxe alveninta la dormema Kicxjo, eksonis
surda sono, kvazaux iu en la mallumo singarde palpanta homo
estus kunpusxigxinta kun io.
La sinjoro patro klinita super la tablo, rektigxis kaj
ekrigardis al la nomita pordo.
Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis gxin kaj demandis
en la mallumon:
"Kiu estas cxi tie? Sinjoro Floriano, cxu vi estas cxi tie?"
Anstataux respondo eksonis la pene mallauxtigata ekgxemo el la
malluma koridoro.
"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la
modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laux la
ekgxemo.
Kaj ne atendante la respondon li alpasxis al la tablo, prenis de
gxi la lampon kaj eklumigis la koridoron.
"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la
tero?"
Starigante la lampon sur la segxon apud la pordo, li diris
mallauxte:
"Atendu, atendu! Mi helpos vin!"
Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la
cxambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira
vocxo, akcentiganta pene kelkajn
silabojn:
"Ah -- mi dankas, sinjoro patro -- estas jam bone... En
la mallumo iel mi sole eksxanceligxis..."
Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de
l' segxo apud la pordo starigis gxin denove sur la
tablon -- eniris -- gxuste sxanceleniris -- el la koridoro
en la cxambron viro cxirkauxe kvardekjara, malgracia, de
nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de
l' arbara adjunkto.
Lia dekstra vango kaj la ambaux manoj estis sangmakulitaj; la
vesto kaj la cxapelo malpurigitaj de la koto, kvazaux ili estus
rulintaj en gxi.
Se oni ne vidus laux lia mieno, ke li kasxas doloron per cxiuj
fortoj, oni povus jugxi, ke la homo estas tute ebria.
Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraux duone
turnita de li:
"Antaux la momento mi sendis Kicxjon, sinjoro Floriano, al la
tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie cxi!"
Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedauxrindan
situacion, li ekmiregis:
"Pro Dio, kio okazis? Cxu vi..."
"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano,
kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro.
"Sinjoro doktoro -- jam alveturas..."
"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la
zorgema ekmiro demandis:
"Sed kio okazis al vi?"
"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin
Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas:
"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos cxi tie. De la
roka balkono -- cxirkauxe tri cent pasxojn de la tri krucoj -- mi
ekvidis -- tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimigxantan
veturilon..."
"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?"
"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante
kelkajn silabojn, kvazaux por la klara el parolado mankus al li
la suficxa nombro da antauxaj dentoj.
Samtempe li volis ekiri; sed li sole eksxanceligxis.
"Vi sxanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la
arbaristo.
"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro
Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da
vortoj:
"Sinjoro doktoro sendube..."
Cxe tiuj cxi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke
tiu cxi ekvidis lian sangmakulitan vizagxon kaj interrompis lian
parolon per la vortoj:
"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaux
sangmakulita..."
"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro
Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.
"Cxu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.
"Ne, ne!"
"Kio do okazis? Parolu!"
"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto
la sinjoro Floriano.
"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontrauxdiris la arbaristo.
"Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaux tiel
lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu
ankaux en la tuta mallumo..."
Tiel parolante li proponis per gesto al li la segxon, mem
starante.
"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro
Floriano, sidigxante pene sur la segxon.
"Sed kiel -- kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"
"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.
"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuragxa --"
"De l' teruro kaj konsternigxo mi perdis por la momento
la konscion!" konfesis la sxajne kuragxa arbara
adjunkto.
"De l' teruro kaj konsternigxo?" ekmiris la arbaristo,
nekredante la propran auxdsenton.
"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..."
"Kaj kia estas la kauxzo?" demandis subite la arbaristo kun la
akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj -- la teruro kaj la
konsternigxo -- cxio tamen devis havi ian kauxzon."
"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango
rigidigxis cxe tio al mi..."
Poste kvazaux konsiderante, cxu konfesi cxion aux ne li aldonis:
"Antaux mi, sinjoro arbaristo -- kial mi ne dirus
tion -- simile kiel antaux Kicxjo -- aperis la nigra
sinjorino..."
La efiko de tiuj cxi vortoj estis tiel eksterordinara, ke
la arbaristo rigidigxis, kvazaux oni estus komunikinta al li
raporton tute neatenditan.
"Cxu ankaux vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla
severeco kaj maldolcxa riprocxo. "La viro, kiu kun mia mortinta
filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis cxiujn
cxirkauxajn arbarojn, profundajxojn kaj intermontojn -- cxu
ankaux vi kredas tian malsagxan fabelon, kiel la malsagxa
Kicxjo?"
Sed ecx tiu cxi akra riprocxo ne detimigis la arbaran adjunkton.
"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la
tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo
per siaj propraj sentoj -- konvinkigxis."
"Kaj cxu vi konvinkigxis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj
kiamaniere, mi petas vin -- kiamaniere?"
"Mi cxion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson
la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la sxtona balkono mi
ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis
konvinkigxi ankoraux la trian fojon. Tenante la manplatojn super
la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie gxi jxus povus esti,
kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis,
du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon,
hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco
de du cent pasxoj tute klare, ke apud la meza kruco levigxis
nigra staturo de l' virino kaj -- kiu etendis la manojn..."
"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontrauxstaras la arbaristo
kun la glacia trankvilo. "Cxu vi ne havis hundojn?"
"Mi havis Dianon kaj Vulkanon -- ambaux ligitajn al unu rimeno.
Kaj mi konfesas -- la ambaux hundoj jam antaux la momento
flarsentis ion..."
"Kaj cxu vi instigis ilin kontraux la teruriga fantomo por
konvinkigxi, cxu tio ne estas simpla halucinacio?"
"Mi ne instigis ilin..."
"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentigxo la arbaristo.
Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante:
"La hundoj elsxiris sin el mia mano..."
"Nu, kio okazis?"
"Kaj furioze bojante ili kvazaux vetkuris al la tri krucoj..."
"Kaj kio poste?"
"Cxirkauxe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano
konfesi la cxefan kauxzon de sia konsternigxo. "Mi auxdis sole
la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la
bojado moderigxis kaj post la momento tute cxesis. Kaj kiam
poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la
meza kruco duone levigxintan, malluman staturon de l' virino kaj
apud sxiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaux hundojn. Kaj
nur en tiu cxi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte,
kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densajxon en la
profundajxo sub la roko."
"Kaj kion faris la hundoj? Cxu ili restis apud la tri krucoj?"
demandis la arbaristo nekredante ankoraux, kiam la sinjoro
Floriano finis sian simplan rakonton.
"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciigxis," respondis la
adjunkto, "mi auxdis ilin vagi cxirkaux mi. Mi ekfajfis -- kaj
ambaux alkuris al mi..."
"Kaj cxu vi ne iris poste al la tri krucoj?"
"Mi ecx ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De
la teruro mi estis preskaux sen konscio kaj tiel vundita falinte
de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la
cxasdomon kaj falis ankoraux en la malluma koridoro."
"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore
respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis felicxe -- al io
sagxa."
"Kion vi pensas, sinjoro patro?"
"Se vi tuj sekvus la ambaux hundojn al la tri krucoj, vi
konvinkigxus tute certe, ke tio -- kio sxajnis al vi malluma
staturo virina -- estis sole simpla halucinacio. Kion vi
pensas?"
Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine
la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo.
"Estas eble!" estis cxio, kion li diris en la tono de l' homo
duone konvinkita.
"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis
zorgeme:
"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj
kusxigxu! -- Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kicxjo, kiam li
ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento
kaj faros, kio estos necesa."
La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al
li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono
de l' bonkora intimeco:
"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!"
* * * * *
La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto,
alproksimigxis sxtelirante al la tablo kaj stariginte sur gxin
la lampon, enprofundigxis en la pensojn.
En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda
rilato kun la alveturo de la kuracisto.
Unue li ekpensis, ke fine proksimigxas la decida momento,
kiam li sciigxos pri la malsano de l' infano, cxu gxi estas
resanigebla aux ne.
Kaj mirinde.
Antaux la momento li deziris ankoraux, ke la kuracisto estu jam
cxi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion -- sed
nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da pasxoj de la
domo, sxajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne
la konsolanto, sed la demono, kiu sxangxos la doloran, sed tamen
ankoraux esperdonan, kvankam sxajne, malcertecon per unu vorto,
per unu gesto en la neniigeblan senesperon.
Dume preskaux senvole li sxteleniris en la malantauxon kaj de la
interspaco de kelke da pasxoj rigardis la infanon kusxantan sur
la lito kaj kvazaux jam mortantan.
"Sed kial -- kial mi estas tiel alligita al tiu cxi kreitajxo?"
li ekpensis. "Kio estas por mi tiu cxi bedauxrinda, apenaux
kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataux
la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu
tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo
estis ne sole bonega filo, sed ankaux mia bonega amiko -- kaj
super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis ecx unu
larmon?...
Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremigxis ecx unufoje cxe la
plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris
kun la nuba obstino kaj la maldolcxe dolora rezignacio apud la
kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontrauxe ke cxe la
simpla ekpenso pri la suferanta nepo sxajnas al mi, kvazaux jam
jam la larmo enigxas en mian okulon?..."
Li turnis sin rapide de la lito kaj sxtelirante denove al la
tablo en la antauxo li meditis:
"Sed tiaj estas preskaux cxiuj homoj," li ekpensis. "Nian
spiritan staton aux la humoron ni scias kompreni almenaux
malklare, sed la cxefa kaj propra kauxzo tamen restas por
ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj
mi kune gxuis cxiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi
vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj.
Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun cxi lastan
kreitajxeton, vere -- mi ne scias..."
En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj.
Ekstere, aux en la korto aux antaux la korto, eksonis ekkrio,
kvazaux iu terurigite kaj konsternite krius helpon.
La arbaristo strecxe auxskultis kaj kiam post kelke da sekundoj
la ekkrio ripetigxis, li ekpensis, ke eble Kicxjo krias.
Rapide li alpasxis al la fenestro kaj rigardis la mallumon.
Kaj ankaux kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn
postesignojn de Kicxjo.
Sed jen subite malfermigxis la pordo, kaj en la cxambron enkuris
Kicxjo -- kun la malseka cxevaltuko sur la kapo kaj la mieno de
nesuperebla teruro.
Tremante per la tuta korpo li rigardis cxirkaux si.
"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la
arbaristo.
"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro -- sinjoro patro..."
tremante parolis Kicxjo; sed li tuj haltis vidigante mortan
timemon.
"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimigxinte
je kelke da pasxoj al la knabacxo.
"Ah, sinjoro patro --" balbutis Kicxjo tremante, "apud la tri
krucoj -- mi -- mi -- bedauxrinda Nero -- oh!"
Post cxi tiuj vortoj li falis kvazaux senkonscie teren; sed tuj
poste li denove levigxis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun
li ne estis ferminta, en la mallumon.
En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis
auxdata la ekbojo de l' hundo.
"Nero estas proksimume cent pasxojn de la cxasdomo. Mi rekonas
gxin laux la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do
balbutas?"
Kaj imperative li aldonis:
"Almenaux fermu la pordon!"
"Fermu -- fermu!" balbutis Kicxjo, klakante per la dentoj kaj
cxirkauxrigardante, kvazaux li ne estus kompreninta.
La arbaristo alpasxis mem al la pordo kaj kolere ferminte gxin
ekrigardis kun la nuba severeco Kicxjon, kiu etendante la manojn
balbutis ian sensencajxon.
Poste svinginte kolere la manon, mallauxtigite sed kategorie li
ordonis:
"Nun parolu! Aux --"
Kicxjo cedis kaj eligis la okulojn.
"Cxu denove -- la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la
arbaristo.
Kicxjo -- klakante per la dentoj -- senparole jesis per la
kapo; kaj poste pli kompreneble komencis:
"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..."
"Nu, kion?"
"Kiam mi estis proksimume cent pasxojn de la tri krucoj,"
dauxrigis Kicxjo, "ekfulmis neatendite kaj -- la nigra
sinjorino aperis -- jxus apud la meza kruco --"
"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per
kelkaj saltoj gxi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis
flati sxin" -- raportis Kicxjo kaj tremante aldonis
"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..."
"Kaj cxu ci forkuris?" ekridis la arbaristo.
Kicxjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de
l' konsternigxo aldonis:
"Kaj kiam mi min turnis preskaux apud la cxasdomo, mi vidis, ke
la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..."
"Cxu vi frenezigxis ambaux? Ci kaj la sinjoro Floriano --"
rimarkigis kolere la arbaristo.
"Cxu sinjoro Floriano -- ankaux --?" demandis Kicxjo mirigite.
En tiu momento estis auxdata de ekstere la malklara bruo de
l' proksimigxanta veturilo, kio igis la arbariston fari la
konforman ordonon.
"Estas jam suficxe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj;
por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton --."
Kicxjo denove vidigante la konsternigxon haltis kvazaux
konfuzita.
"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun
plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere:
"La pordon lasu malfermita!"
Nur poste Kicxjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en
la korto.
La arbaristo poste alpasxis al la sojlo de l' malfermita pordo
kaj rigardante la mallumon li demandis:
"Nu, kio? Cxu estas iu tie cxi?"
"Nenie -- neniu!" respondis Kicxjo per timigita vocxo el la
mallumo.
"Nu, ci vidas -- ke tio estis denove simpla halucinacio!"
trankviligis Kicxjon la arbaristo. "Cxu ci ne auxdas, ke Nero
vagas ie apud la pordo?"
Kicxjo ekfajfis, kaj poste estis auxdataj la kurado kaj la
tintado de l' cxeno.
"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun gxi, gxis kiam la
sinjoro doktoro estos enirinta en la cxambron. Poste lasu Neron
vagi denove libere kaj revenu cxi tien -- cxu ci komprenas?"
"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kicxjo duonlauxte,
okupante sin ekstere per Nero.
Preskaux en la sama momento silentigxis ankaux la malklara bruo
de l' alveturanta veturilo. Laux cxio la avizita kalesxo kun la
kuracisto enveturis en la korton kaj haltis...
* * * * *
La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto,
aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la
koridoron renkonte al la kuracisto.
Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto,
akompanata de la kocxero en malseka mantelo.
"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo -- se mi memoras, sinjoro
Podhradský[12]..." diris la kuracisto enirante.
"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo
starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la
koridoron antaux la alveninto.
"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la kocxero. "Ne
maljungu la cxevalojn -- sendube ni tuj denove forveturos."
"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos
en la veturilejon antaux la cxasdomo, por ke la cxevaloj estu
sxirmitaj kontraux la pluvo."
La kocxero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la segxon
kaj malproksimigxis senparole.
Antaux lia foriro alvokis la arbaristo Kicxjon, kiu laux cxio
spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel
angilo en la cxambron, fermis la pordon, riverencis antaux la
kuracisto laux la signo de l' arbaristo kaj foriris post la
kocxero.
La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza,
preskaux malgxoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia
ajn intereso.
"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li
estis sola kun la kuracisto, "cxar en tiel maloportuna tempo kaj
dum tiel malbela vetero --"
"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj
estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablajxoj. Unue mi devas
peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, cxar mi ne forveturis
tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj
samtempe dangxera operacio, per kiu estis savita la vivo --"
Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la
demando:
"Sed kie estas la paciento?"
Alpasxinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia
trankvilo:
"Sendube la difterito..."
"Sed sen la febro, sinjoro doktoro --" aldonis la arbaristo,
sxtelirante maltrankvile post la kuracisto.
"Jes -- sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble
ankaux angxino... Nu, ni vidos!"
"Vi ecx ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita
de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto.
"Kiamaniere, mi petas?"
"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke
mi havas antaux mi iun sentauxgulon..."
"Kompreneble -- tian impreson faras cxiam la sinjoro Floriano
en la unuaj momentoj."
"Sed en kelke da minutoj mi konvinkigxis," dauxrigis la
kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la
simptomojn de l' malsano kun tiel detala gxusteco, ke mi tuj
rekonis difteriton aux angxinon."
"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la
solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko.
La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la
longaj vintraj vesperoj preskaux tia diligenta, persistema kaj
pasia leganto, kia estis mia filo."
"Nu, ni vidos, cxu via diagnozo estis gxusta!" rimarkigis
malvarme la kuracisto, alpasxis poste al la infanlito, rigardis
esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj klinigxinte super
gxi esplore auxskultis.
"La diagnozo estis gxusta," li raportis post la mallonga pauxzo.
"La tuta faringo estas brulumita -- la spiro interrompe
fajfanta -- la pulso malforta --"
"Kaj cxu oni povas esperi -- sinjoro doktoro --?" demandis la
arbaristo kun la plej dolora mieno.
La kuracisto denove levis la sxultrojn.
"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis
poste la kuracisto, "mi ne havas la kauxzon kasxi antaux vi la
eblan katastrofon; la infano estas jam preskaux sencxese sen
konscio..."
"Pro la kompato de Dio!" ekgxemis Podhradský atakata de la
doloro.
"Sed tamen oni povas esperi, gxis la spiro ne cxesos tute,"
rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan
medikamenton -- la plej fortan!"
La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la
manojn.
"Ni ne devas plu prokrasti ecx unu momenton!" rimarkigis la
kuracisto, poste rapide aliris al la segxo en la antauxon,
sur kiun la kocxero estis metinta la mankofreton, malfermis
gxin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la
infanlito.
Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto:
"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la gxenerala
incito de jam senfortigita organismo liberigi la trahxeon de la
sufokanta muko, tiam restos sole -- la operacio..."
"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaux li ne estus
kompreninta la sencon de l' vorto.
"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban
malsanulejon --" aldonis la kuracisto.
"Ol permesi la infanon kripligi por cxiam --" intermetis la
arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne -- neniam!"
La kuracisto levis la sxultrojn.
"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi
sincere la veron -- la stato de l' infano estas plenmezure
kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaux la lasta
rimedo sxajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al
ni sub la trancxilo."
"Kion do fari?" ekgxemis malespere la maljunulo.
"Cxar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis,"
ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita
sxangxo estas cxiam atendebla, restas nenio alia, ol -- atendi
trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo.
Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al gxia neniigebla sorto
kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaux al la katastrofo!..."
"Oh!" ekgxemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj
eksxanceligxis.
La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li
diris:
"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie cxi ankoraux
kelkan tempon, por ke mi konvinkigxu pri la efiko de la lasta
medikamento. Se la efiko ne venos aux se ne aperos almenaux
gxiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute
vana."
Dume la ambaux interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la
uragano farigxas cxiam pli furioza.
Fulmoj kaj tondrado alternis cxiam pli rapide kaj pli forte.
Iafoje ankaux la forta ventego alpremigxis al la fenestroj kaj
la forta pluvego vipis ilin kvazaux hajlo.
Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo
fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi gxin.
Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris:
"Kontraux la sensenta naturo estas nenia rimedo -- kaj
plej malmulte imponas al la naturo la doloro, ecx la plej
malespera... Ni cxiuj estas sub gxia potenco --"
"Jes, kompreneble -- cxiuj!" intermetis maldolcxe la doktoro.
"Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..."
"Cxu ankaux vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo.
Dume la kuracisto sidigxis en la apogsegxon, turninte la dorson
al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan
fenestron al la korto.
Ankaux la arbaristo ekiris senparole, sed sxanceligxe al la
tablo kaj sidigxis en la segxon rekte kontraux la doktoro tiel,
ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro.
Momenton dauxris la turmenta silentado.
Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli:
"La cxirkauxajxo estas cxarmoricxa. Mi estis ankoraux neniam cxi
tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesuficxe
fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzagxon, mi devis konfesi, ke
mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzagxon kiel
veran paradizon..."
"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse
rigardante la pordon kondukantan al la koridoro.
"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta auxtuno li estis
cxi tie -- invitita al la cxaso -- kaj li rakontis --"
Dum cxi tiu parolo aperis Kicxjo, kiun la arbaristo jam
antauxe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de
l' kuracisto.
Podhradský levigxinte faris simplan signon per la mano, kaj
la knabacxo denove malaperis. Auxdinte parton de la parolo de
l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaux
senpense:
"Jes -- la cxasoj!..."
Kaj nur post mallonga pauxzo, enprofundigxinte malrapide en la
plej karan elementon, li dauxrigis cxiam pli vigle:
"Iam -- antaux proksimume dudek aux ankoraux pli multe da
jaroj, oni arangxis cxasojn cxi tie preskaux cxiujare. Sed de
tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo,
nia solejo estis cxiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis
la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta
sinjoro princo volis simple nuligi tiun cxi nian cxasdomon...
La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto
donas cxi tie preskaux nenian profiton... Sed konsiderinte, ke
la cxasdomo estas kvazaux hereda, en kiu mia avo kaj la patro
dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie
ankaux mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia
testamento, ke nia cxasdomo restu al ni gxis la tuta elmorto.
Kompreneble oni plu ne pensis pri la cxasoj en nia cxirkauxajxo
preskaux dum dudek jaroj gxis la pasinta jaro, kiam jam la juna
sinjoro princo invitis cxi tien kelkajn gastojn por kelke da
tagoj, kiuj cxiutage alveturadis al ni. Sed tio malplacxis kaj
tiel lacigis ilin, ke la pasintaj cxasoj de niaj grandsinjoroj
en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..."
En tiu momento eniris Kicxjo, alportante glasojn kaj du botelojn
da vino.
"Bone, Kicxjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre -- cxu
ci komprenas? Se ni bezonus ion --"
Kicxjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la
glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis.
"Sed krom la cxirkauxajxo, la pejzagxo," li komencis, "vi
havas cxi tie, sinjoro arbaristo," -- kaj li kontente
cxirkauxrigardis -- "ankaux aliajn enviindajn angulojn..."
"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la
arbaristo. "Cxio, kion vi vidas cxi tie, estas preskaux
sensxangxe tia, kia gxi estis dum la ses, jxus pasintaj jaroj,
sed la spirito de l' paco, plezuro kaj felicxo --," dume lia
vocxo dolore ektremis -- "subite elmigris de tie cxi."
"Cxu antauxe ne estis tiel?" intermetis la doktoro.
"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskigxis cxi tie.
Perdinte baldaux la patrinon, mi estis edukata preskaux en la
plena disigxo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne
miros, ke mi eksopiris la sxangxon kaj la mondon nek tiam,
kiam mi edzigxis, nek tiam, kiam al mi naskigxis la filo. Kaj
ankoraux malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi
restis tute sola kun la kelkmonata infano..."
"Kaj gxisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo
eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaux tiujn
de l' avo. Cxar la malsana knabo estas sendube la infano --"
"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga
pauxzo li diris:
"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke ecx la propra infano ne estis
por mi en la infaneco tio, kio farigxis por mi la nepo."
La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la
kontrauxa granda fenestro kaj antaux gxi ekvidis ion, kio
mirigis lin, sxangxis subite la interparolon.
"Permesu, sinjoro arbaristo -- cxu estas iu en la korto?" li
demandis vigle.
"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco
allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas
laux cxio cxe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaux
kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo,
la plej furioza, kiu estas sencxese alligita, estas jxus
sencxenigita kaj kusxas aux en la budo aux kuras en la korto...
Kaj ankaux, se gxi ne estus sencxenigita..."
"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis,
sxajnis al mi, kvazaux mi estus ekvidinta momente homan vizagxon
en la maldekstra angulo de l' fenestro."
Post pli longa, preskaux turmenta silentado penis la doktoro
rekomenci la interparolon.
"Laux cxio, pri kio vi jxus parolis, sinjoro Podhradský," li
diris, "sxajnas al mi, ke ankaux en via vivo kelkaj momentoj
estis tamen maldolcxaj kaj eble doloraj."
"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de
l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena
trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki
mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto."
Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolcxa ekscito:
"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..."
"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda
intereso.
"Mi edukis gxin mem..." dauxrigis la arbaristo. "Gxi estis
edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen
la virina societo. Estas vere -- gxi farigxis viro, cxe kiu
oni povis nenion kritiki -- la viro sincera, honesta, suficxe
klera -- la viro posedanta profundan kaj perfektan senton
por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro -- en
unu rilato simila al mi: -- la viro, ne amanta la mondon kaj
kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda pauxzo, kiam li
vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan
vivon..."
"Cxio cxi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je
nenio!" kontrauxdiris la kuracisto.
"Mi mem jugxis ankaux tiel, gxis alvenis la momento, kiam mi
konvinkigxis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta
mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi
ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aux simila sorto, kiu
trafis mian filon, atendas ankaux mian bedauxrindan nepon..."
"Kia sorto, mi vin petas?"
"Ke gxi estos kaj devos esti," aldonis maldolcxe la arbaristo,
"edukita kiel mia filo -- sen la patrino..."
"Gxi estas orfo?"
"Jes -- la orfo --," certigis Podhradský kun la mistera
akcento kaj eksilentis.
"Sed cxio cxe vi atestas, ke ankoraux antaux ne longe regis cxi
tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto.
"Jes -- antaux ne longe...," certigis la arbaristo vidigante
tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron
kaj eksentas preskaux la honton. "Sed por mi kaj por la infano
sxi estas malviva -- por cxiam..."
"Sxi do ne mortis?" demandis la kuracisto.
"Sxi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo,
kvazaux li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kauxzo
sxi forlasis la edzon kaj la infanon --"
Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia
ekscito:
"Ah, sinjoro doktoro! En cxi tiu solejo mi vivas de la plej
frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la
cxarme romantika pejzagxo, kiu ravas cxiun, kiu unuafoje alvenas
cxi tien, farigxis por mi tute ordinara. Entute la trankvila
kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaux siajn ombrojn: la
senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj
vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia
filo ne eksopiris la mondon kaj gxian vivoturnon. Ni kutimis al
la malgxojoj de la solejo kaj -- kredu -- ni ekpensis neniam,
ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia jxus gxi estas...
Sed antaux kelke da jaroj okaze konatigxis mia filo en Praha,
kiam li traktis tie aferojn tusxantaj la arbardistrikton, kun
la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam
mia filo enkondukis sxin en la cxasdomon kiel sian edzinon. Mia
rigardo kun la ekmiro fiksis sur sxi. Mi estis konvinkita, ke
mia filo ne povis pli bone elekti --"
"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro.
"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontrauxdiris la arbaristo kun la
konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estajxo tute
angxela... En kelke da tagoj sxangxigxis la trankvila, malgxoja
kaj iafoje ecx senviviganta angulo nia en veran paradizon de
l' silenta, dolcxa plezuro... Malgraux sia juneco Evelino egalis
al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Sxi sciis
fari tion, pri kio antauxe en nia solejo ni ecx ne songxis.
Sxia edukiteco estis ekzempla kaj neniel sxangxigxis. La libro
estis sxia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaux la
mondon... Sxi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn
vojagxojn tra Euxropo; unuvorte --"
"Laux cxio sxajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via
solejo tamen sxi eksopiris..."
"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino,
floranta en la fresxa forto de la vivo kaj kutiminta al la
ekscitanta vivoturno grandurba, pli aux malpli frue eksopiros
tamen la atmosferon, en kiu sxi estis pasiginta sian junecon.
Sed dum cxiuj ses jaroj mi ne rimarkis ecx unu simptomon de tiu
speco. Evelino gxis la momento, kiam mi vidis sxin en la lasta
tago de l' pasintaj cxasoj antauxvespere lastan fojon foriri
malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis fresxa,
senzorga kaj gaja, entute tia, kia sxi aperis unuan fojon en nia
solejo..."
"Eble okazis ia malpaco kun la edzo --"
La arbaristo kontrauxdiris:
"La filo estus almenaux skizinta al mi sian konjekton -- ecx
ankaux tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aux necese
sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaux por li mem cxio
restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis gxis la
lasta momento, kiun sxi pasigis en nia solejo sub nia tegmento
kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia sxi estis bonega
edzino kaj patrino. Sxi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj
arde --"
"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "sxajnas al mi, ke via
bofilino nur sxajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive sxi
sciis bonege hipokriti..."
"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaux pasie. "Evelino
hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro --"
Poste li starigxis rapide, alpasxis al la muro, sur kiu pendis
granda portreto de la filo kaj sub gxi fotografajxo de la
sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografajxon de la muro li
revenis al la tablo kaj donante la fotografajxon al la doktoro
li parolis kun la entuziasmo de l' junulo:
"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun cxi vizagxon kaj diru
mem -- cxu la vizagxo estus kapabla hipokriti?!"
La doktoro prenis la fotografajxon kaj nerigardinte gxin
ankoraux, li rimarkigis:
"La homa vizagxo kaj precipe la fotografajxo de l' homa vizagxo
ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli
la spegulo de l' animo kaj gxiaj kapabloj kaj ecoj. La fama
fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla
eraro de la scienco."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaux mi mem
nenion deduktas el tiu cxi pseuxdoscienco. Sed se post tio, kion
laux la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos sxian
portreton, vi devos konfesi, ke sxia mieno estas en la absoluta
harmonio kun la gxenerala karakterizajxo. Cxi tie do la teorio
de l' pseuxdoscienco de Lavater valoras iel escepte."
"Cxu vi pensas tiel?" kontrauxdiris la doktoro nekredante.
Nur poste li ekrigardis la fotografajxon, tenante gxin
malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.
"Efektive -- tio estas cxarma vizagxo -- plena de sorcxo,
mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de
l' modere surprizita nekredemulo. "Vere -- preskaux mi estas
konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."
Sed subite, kvazaux li estus rememoriginta sin pri io grava, li
rapide demandis:
"Permesu, mi petas! Antaux kiom da jaroj estis farita, tiu cxi
fotografajxo?"
"Mi pensas, antaux sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.
"Vere, gxi estas jam iom senkolorigxinta!" konsentas la
kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaux la vizagxo sxajnas
al mi konataj..."
"Eble, ke iam antaux kelke da jaroj ie vi vidis sxin!" allasis
la arbaristo. "Eble en Praha, kie sxi vivis de sia plej frua
infaneco. Sxia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper...
Sxia patro mortis antaux dek jaroj, kiel altranga oficisto en
pensio; la patrino mortis antaux unu jaro... Estas eble, ke --"
"Ne, ne!" kontrauxstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse
la fotografajxon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis sxin antaux
kelke da jaroj. Sxiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone
kaj ankaux mi ne memoras sxian nasknomon. Unuvorte... via
sinjorino bofilino, kiel sxi estas figurita cxi tie, estas al mi
tute nekonata. Sed kiam mi rigardas sxian portreton, sxajnas al
mi, pli gxuste, mi estas preskaux konvinkita, kvazaux antaux ne
longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al sxi..."
"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro -- kie?" demandis ekstreme
scivole la arbaristo.
"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito,
levinte la sxultrojn kaj metante la fotografajxon sur la
tablon. "Eble, ke mi vidis sxin en Praha antaux kelke da tagoj,
kiam mi estis devigita pro la urgxa kaj samtempe tiel dolora
afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta
maldolcxa rezignacio mi havis atenton preskaux por nenio."
"Cxu ankaux vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo?
Kaj antaux ne longe -- antaux kelke da tagoj -- vi diras?"
demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la vocxo
de l' kuracisto ektremis de la kortusxo dum la lastaj vortoj.
"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?"
ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje
neatendite sxangxas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj
sensente, ke la sango rigidigxas ankaux al la plej malvarmsangaj
el ni..."
Sed subite la doktoro salte levigxis kaj per la tute sxangxita
vocxo, allasanta nenian kontrauxstaron, diris:
"Sed tiun cxi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas
en la korto kaj rigardis tra la fenestro..."
Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský.
"Cxi tie, sinjoro arbaristo --" dume li montris la maldekstran
angulon de la fenestro -- "aperis la homa vizagxo kaj gxi tuj
malaperis..."
Podhradský, kiu ankaux levigxis kaj proksimigxis malrapide al
la fenestro, nee balancis la kapon, dirante:
"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla.
Cetere -- ni povas ja konvinkigxi -- tute konvinkigxi!" li
aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de
la kuracisto kaj rapide direktigxis al la pordo kondukanta
al la koridoro.
Malferminte iom la pordon li ekkriis:
"Kicxjo!"
"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre
agrabla soprano de Kicxjo.
"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas
Nero?"
"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la
koridoro.
"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?"
"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste
cxe li en la cxambro!" respondis Kicxjo. "Poste mi prenis ilin
al mi kaj nun ili estas cxe mi."
"Tuj enlasu ilin en la korton, cxu ci komprenas?" ordonis
Podhradský kaj faris kelke da pasxoj de l' malfermita pordo.
"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga
pauxzo ekkriis Kicxjo: "Estas farite! Ambaux estas jam en la
korto."
Tuj poste aperis Kicxjo antaux la sojlo de la pordo.
"Cxu vi ankoraux ion deziras, sinjoro patro?"
"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin
pri sia adjunkto, li aldonis:
"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj cxu
li deziras ion! Tiel -- kaj fermu!"
La arbaristo avide auxskultis dum kelke da momentoj kaj poste
turnis sin al la doktoro:
"Cxu vi auxdas?"
"Kion mi auxdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas
Podhradský per sia demando.
"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto,
precipe iu fremdulo -- la ambaux ellasitaj hundoj tuj bonvenus
lin per furioza bojado."
"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita.
"Cetere -- ni povas konvinkigxi ankoraux alimaniere..." aldonis
la arbaristo.
Rapide li alpasxis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte
skurgxon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson
li tenis, por ke la ventego ne eligu gxin.
Modera trablovo turnis sin en la cxambro: la pordo en la mano de
Podhradský ekskuigxis.
"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la
doktoro.
En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la cxambro
turnis sin malvarma spiro de la vento.
Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis
la skurgxon kaj poste ekkriis per mallauxtigata vocxo:
"Nero!"
Cedinte rapide en la cxambron li brue fermis la pordon, dirante
al la doktoro:
"Nero jam kuras!"
Kaj efektive preskaux en la sama momento estis auxdata post la
pordo la flaranta ekbojo de la hundo:
"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!"
rimarkigis la kuracisto, sidigxante sur la saman lokon, kie li
estis sidinta...
Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon.
Ambaux trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis
la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon:
"Cxu vi ne aludis, sinjoro doktoro -- en via parolo iun
malfelicxon, kiu vin trafis?"
Tiu demando preskaux dolore tusxis la doktoron.
"Ah, sinjoro arbaristo -- estas pli bone ne rememori!" li
diris venkante la subitan kortusxon. "Ni kuracistoj, kiuj estas
preskaux cxiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraux la
neniigeblaj legxoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la
brutala naturo. Ni akceptas cxiun gxian baton, kiun gxi donas al
ni, kun pli aux malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas
eble, sole unu rimedon -- ni evitas la rememorojn."
"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj,"
kontrauxdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon,
kiun li amis kaj perdis por cxiam, preskaux sencxese antaux
si. Kiam homon skuas la bedauxro, doloro, honto kaj kolero;
kiam cxiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus
aux per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aux
iniciatintinon de sia malfelicxo -- se ili aperus antaux li?"
La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la
doktoron, ke li sidas kontraux la viro pasiema, kiun ne estas
konsilinde inciti.
Li diris do iel rezerve:
"Sed permesu! Post cxio, kion vi diris al mi pri via sinjorino
bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi
farigxis tiel kolera kontraux sxi, kiel vi jxus diras, kaj
kiamaniere rajte farigxis kolera kontraux sxi eble ankaux sxia
edzo, via filo..."
"Vi konjektas," intermetis maldolcxe la arbaristo, "ke mia
spirita stato ne estas rajtigita...?"
"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La
familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis cxe vi, estas en
la mondo kaj estis ankaux aliloke neniam maloftaj. La geedzoj
koleras -- iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aux ekrigardo -- kaj
se iliaj karakteroj estas flamigxemaj aux fine pasiemaj, estas
aux la tempa disigxo aux la dauxra disiro tute naturaj. Sed
kiam la ondigxinta sango silentigxas kaj ekregas la malvarma
prudento, sekvas en nauxdek okazoj el cent la repacigxo."
"Sed mia filo ne povas plu repacigxi!" kontrauxdiris la
arbaristo kun la dolora maldolcxo.
"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do
almenaux pli malfrue. La espero pri la repacigxo estas cxiam
ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila
al vi almenaux en la cxefaj principoj de l' karaktero, estas ne
eble, ke li siatempe ne pardonu --"
"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li
amis Evelinon preskaux freneze."
"Tiom pli ebla estas la espero pri la repacigxo!" opinias la
doktoro. "Cxar ami en la vera senco de l' vorto estas gxuste
nenio alia, ol cxion forgesi, cxion pardoni..."
"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj
kun la senmezura maldolcxo li aldonis:
"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas
mortinta!"
"Mortinta?" rediris subite en la sxangxita tono la kuracisto.
"Li penis kiel viro neniigi siajn malgxojon, bedauxron kaj
senmezuran doloron!" dauxrigis la malfelicxa patro. "Dum tri
monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj ecx ne
plendis per unu vorto. Gxis fine -- en la lasta kristnaska
antauxvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan
abieton -- per unu ekpafo de la revolvero..."
Post tiuj cxi vortoj la arbaristo salte levigxis, trairis
la cxambron kaj haltinte apud la tablo antaux la fenestro
rigardanta la korton, li dauxrigis:
"Kiam ni finis la vespermangxon kaj la infano ekdormis, sidigxis
mia filo cxi tien apud tiu cxi tablo kaj longe, longe rigardis
senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis
vidi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo
iomete ekmovigxis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia
kapo falis sur ambaux manojn, sur la tablon kaj en kelke da
momentoj disfluis la sango sur la tablo..."
"Nur nun mi komprenas la kuneligon de cxio," rimarkigis la
doktoro kompate. "Kaj kredu --"
Li ne finis la parolon.
Podhradský, rekonsciigxinte iom, sed estante ankoraux dolore
kortusxita, interrompis lin:
"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano ecx ne vekigxis post
la ekpafo -- kaj la sango, la sango restis cxi tie... Mi ne
permesis, ke gxi estu forlavita... Tiu sango --" la ceterajn
vortojn li parolis kun pasia doloro -- "tiu sango rememorigu
min gxis la lasta momento de mia vivo pri la cxarma furio, kiu
kauxzis la memvolan morton de mia filo!..."
"Bedauxrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la
plej doloran kortusxon.
"Pardonu," li aldonis, "cxar mi havas nek por vi, nek por
mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas
frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu
do, ke ankaux mi mem --"
"Cxu vi ankaux --?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo,
sinjoro arbaristo, mortis antaux duonjaro," respondis interrompe
la gasto, "kaj mia filo antaux kelke da tagoj... Mia filo,
legxosciencisto kaj leuxtenanto en la rezervo, knabo sanega,
ankaux memmortigis sin. Li sin venenis."
"Kaj la kauxzo -- la motivo?" insistis la arbaristo kun la
kompata intereso.
La doktoro, levinte la sxultrojn, respondis: "Se via filo
estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la
societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj
entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli agxaj
fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj.
Li farigxis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte
iu sopiris tiel varme, tiel arde ecx pasie, eluzi la vivon en
cxiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la
plezuro kaj volupto, sed ankaux en la serioza, konscienca kaj
pena laboro..."
"Laux tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis cxe via filo
neniaj gravaj motivoj al la disrevigxo je la vivo?"
"Gxenerale dirite -- estis neniaj motivoj..."
"Kaj tamen li malesperis."
"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj,
kiuj jam klinigxas al la tombo, ni ordinare amas la vivon
pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaux la
plej longa pasintajxo nia sxajnas al ni cxiuj sole songxo de
kelkaj semajnoj. Kontrauxe la junularo; precipe la nuna juna
generacio --"
"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna
generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni
apartenis antaux la jaroj?"
"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi
la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de cxiuj
fakoj kaj de ili mireginde sxangxita la gxenerala vivo edukis
generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne
komprenas, nek scias klarigi cxiujn simptomojn, motivojn kaj
celojn.
Dum nia juneco la tute ne antauxsentitaj progresoj en la
nemultaj fakoj jxus en la pasintaj du aux tri dekjaroj havigas
al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn
kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidigxis
antaux la duoncentjaro al ni...
Kaj cxar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne
iras -- kaj estas nature, ne povas iri -- kun la gxenerala
progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de
cxiu, antaux kies spirita rigardo vidigxas la perspektivo pli
klara kaj pli profunda.
Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni
ankoraux pli longe, kontentigxis kun la perspektivo neproporcie
pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel
ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la
agemon sopirantaj generacioj pli junaj...
Kaj sole cxi tiuj disonancoj estas laux mia opinio la cxefa
fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmigxantaj, aux jam
malvarmigxintaj, tute nekomprenebla malkontentigxo de l' juna
generacio.
La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli
largxa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la gxisnuna
senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas
la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu
kvankam similas la dolcxe turmentantan pesimismon de l' pli
malnova tempo, sed diferencas de gxi per la netrankviligebla
maldolcxo..."
"Sed pardonu," cxesigis la doktoro mem sian klarigon, "cxio
estas sole la laciga subjektiva meditado..."
"Sed gxi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo,
kiu auxskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan
vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto
havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas,
dauxrigu!"
La doktoro plenumis lian peton.
"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma
sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna
generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed jxus pro tio,
ke la solvo estas ankaux nun plejparte sensukcesa, penas la juna
kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera
labirinto.
Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aux
almenaux pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn
laux malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj
ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj
pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita...
La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna
generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne
kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras
la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaux
la religian regeneracion -- la sociajn, politikajn kaj artajn
reformojn...
Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj
antauxjugxoj naskas antipation, kontrauxstaron kaj varman
netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate cxiujn idolistajn
pregxejojn, kiujn aux la spirita miopeco aux la malvirta krimeco
de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla
valoro...
Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de cxi tiu pli
juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj
kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la
kontrauxstaro kaj la principa batalo kontraux la malrapide
elmortanta mondo malnova konsumigxas de l' netrankviligebla
malkontenteco kaj trovas en gxi plezuron, kiun ecx en la
situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredajxo
de l' malnova mondo."
La doktoro eksilentis.
"Laux tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via
filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas
laux via opinio la kauxzo de lia memvola morto?"
"Estas malfacile, gxuste neeble diri!" respondis la doktoro
levinte la sxultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube
restos enigmo por cxiam kaj gxia kauxzo restos mistero. Unue mi
konjektis, ke la krizo okazis cxe li sekve de l' priskribita
lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de
l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kauxze de
lia enterigo kaj sciigxis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj
de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke -- lian
morton kauxzis sendube -- la virino..."
"La virino?" ekkriis mallauxtigite la arbaristo.
"Jes -- la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la
interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion
gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio.
Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaux
proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaux netuta
jaro kaj jxus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaux la
geedzoj en Praha...
Cxi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed
mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, jxus pro cxi tiu
fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolcxan misteron de la
filo.
Pri lia amatino mi scias sole, ke sxia nomo estas Milena[13] kaj
ke sxi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj gxis
hodiaux mi ne parolis kun Milena ecx unu vorton.
En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita
tombo de la filo en la tombejo de Volsany[14], kaj Milena en
la malgxoja cxarmo de l' sanktulino alvenis sxanceligxe kaj en
la neespritnebla doloro haltis rekte kontraux mi, mi ekrigardis
sxin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori ecx per la
rigardo sxian silentan doloron..."
"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraux la estajxo tiel
milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble
rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kauxzoj kaj sen motivoj forlasis
sensente sian propran infanon kaj la legxan edzon, kiuj faris al
sxi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu
cxi furio sxtonkora meritas nenion alian, ol..."
Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono
aldonis:
"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en cxi tiu momento
aperus cxi tie -- kredu -- ke per unu bato de la pugno mi --"
Sed lia kolero denove moderigxis tiel subite, kiel gxi ekflamis.
En tiu cxi momento auxdigis sin Kicxjo.
Jam cxe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta
senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj
malkuragxe antaux la sojlo. -- Nun li ektusis senvole.
Podhradský, ekvidinte Kicxjon nur nun, akre demandis lin:
"Kio estas, Kicxjo?"
La knabacxo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaux li havus
ion gravan por diri kaj gxenus en la cxeesto de l' doktoro.
La arbaristo do levigxis kaj proksimigxis al la pordo.
"Kio okazis?" li demandis kolere.
Kicxjo aliris kaj diris mistere:
"Sinjoro Floriano -- ah, Dio, sinjoro patro -- tre plendas...!
Kaj li petas -- ke la sinjoro doktoro -- por mallonga momento --"
"Cxu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro
levigxante.
La arbaristo mallonge klarigis al li la malfelicxon de Floriano.
"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antauxe ni devas dedicxi
ankoraux momenton al la infano..."
Turninte sin post cxi tiuj vortoj li proksimigxis al la
infanlito en la malantauxon, serioze esplorante la infanon.
Podhradský farinte signon per la mano, ke Kicxjo foriru,
atendis, gxis Kicxjo malaperis. Sxtelirinte poste al la doktoro
kaj haltinte proksimume tri pasxojn antaux la lito, senparole,
sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la
konduton de l' kuracisto.
"Kion vi opinias -- sinjoro doktoro -- nun?" demandis
interrompe kaj mallauxtigite per la tremanta vocxo la arbaristo.
"Preskaux mi timas doni la duonan porcion da medikamento...,"
respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas
tute senfortigita -- gxi ne tusas ja plu... La gxenerala stato
de la malsano estas tiel kriza, ke cxiumomente oni povas atendi
la agonion..."
"Agonion?" ekgxemis malespere la arbaristo.
"Kuragxigxu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas
eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro
adjunkto --"
La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antauxo kaj prenis
la lampon.
"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro
kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!"
La arbaristo jese ekmovis la kapon.
Poste rapide li alpasxis kun la lampo al la pordo de l' koridoro,
malfermis gxin kaj per la tremanta vocxo ekkriis en la koridoron:
"Kicxjo! Rapide lumigu la sxtuparon! Sinjoro doktoro!..."
Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la
mallauxtigite rebruanta sono de liaj malproksimigxantaj pasxoj.
* * * * *
En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de
l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la cxambro,
volis sin turni kaj reveni en la cxambron, malfermis iu staturo
en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la
cxambro.
Forta malvarma trablovo turnis sin en la cxambro kaj momenton
estis auxdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis
fermita.
La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en gxia mano knare
ekbruis, pene gxin fermis kaj haltis apud gxi senmove, kvazaux
konsiderante, cxu antauxeniri aux ne...
La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis
al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la
pordon.
"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante
la mallumon en la cxambro.
Alirinte singarde en la mallumo gxis la tablo kaj stariginte
sur gxin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo
de l' tablo al la forno, kie sur la breto kusxis la alumetoj.
La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton,
sed tamen cxe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradský malklaran
silueton de l' homa staturo apud la pordo.
"Kio estas tio? Iu estas cxi tie?" deglitis al li de l' lipoj
kun la modera ekmiro, sed sentime.
Momenton li strecxe auxskultis, sed kiam neniu respondis, li
ekkriis:
"Kiu estas cxi tie?"
Sed kiam denove neniu respondis, alpasxis la arbaristo al
la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte ecx la kapon
ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo.
Nur poste li ekrigardis al la pordo.
Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed
tamen sentime, li cedis unu pasxon.
Samtempe mallevigxis lia dekstra mano al la maldekstra kokso,
kvazaux li volus ekkapti la cxasponardon kaj la maldekstran
manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone.
Sed tuj poste denove li elpasxis kaj preninte la revolveron,
kusxantan sur la tablo, li tondre ekkriis:
"Kiu estas cxi tie? Kion vi volas?"
Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza
kresko, havanta sur la kapo transjxetitan tute malsekan nigran
mantelon, en kiu sxi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole
parton de la vizagxo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn...
En tiu momento la virino, subite, kvazaux tamen sxi estus fine
decidinta, dejxetis la mantelon kaj rektigxinte staris kiel
statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortusxanta,
muta petego.
Podhradský, rekoninte sxin, cedis mirigite kaj kun la mieno de
l' kolero kaj malamo surde ekkriis:
"Evelino!"
"Jes -- Evelino...," mallauxte kaj mole diris la virino per la
tremanta vocxo.
La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj
klarigis cxiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed
ankaux tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta
ekmiro, vidigante en la vizagxo fortan animan batalon.
Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen
komencis lin senarmigi.
La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizagxo, kiam
li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato.
"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuragxe
kaj timeme la dolore tremanta vocxo de Evelino.
"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion
pardoni..."
"Pardonu!" sxi ripetis sxanceligxe kun la plej kortusxanta
akcento de l' peto. "Kie estas -- Václav[15]?"
"Mia filo?" demandis surde la arbaristo.
"Mia --?" aldonis Evelino, sed ne sxi finis, cxar la arbaristo
malafable interrompis sxin:
"Li ne estas cxi tie!"
"Tio estas tute neebla!" kontrauxdiris Evelino. "Dum tri tagoj
kaj preskaux tri noktoj mi vagas en la arbaroj cxirkaux la
cxasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laux cxio dum la tri
tagoj ne forlasis la cxasdomon, Václav estas cxi tie..."
La arbaristo respondis decide:
"Kaj se ecx li estus cxi tie -- laux kia rajto ci kuragxas
transpasxi la sojlon de tiu cxi domo?"
"Pardonu!" ekgxemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun
la dispremita koro, malfelicxa, pentofaranta Magdaleno, por ke
mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..."
"Malfelicxulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis
en la dolora tono:
"Kun Václav ci kuniros plu neniam!"
"Pro cxio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste
petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aux almenaux diru
al li, ke mi estas cxi tie -- ke mi revenas --."
"Mi ne povas."
"Cxu li estas malsana?"
"Ne estas. Sed la infano -- la infano malsanas --"
"Pro la kompato de Dio -- mia infano?" ekkriis Evelino
malespere kaj sxia rigardo rondiris sovagxe en la cxambro.
Sed cxar de la loko, kie sxi jxus staris, sxi ne povis vidi en
la malantauxo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la
duone disigita pordokurteno, sxi denove tuj rekonsciigxis.
"Mi vidis ja gxin antauxhieraux de malproksime kelkajn fojojn.
Gxi estis sana kaj fresxa..."
"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malgxoje la arbaristo.
Evelino ekgxemis dolore:
"Ah, Dio, Dio -- do mia antauxsento tamen ne trompis min...
Kiam proksimume antaux duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj
sur la senarba deklivo kalesxon alveturantan de l' urbo al la
cxasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta gxi
povas esti sole kalesxo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis
min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la cxasdomon, ekregis
min terura antauxsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam
hieraux en la nokto, mi sxteleniris ankaux hodiaux -- antaux
momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la
bojado aux alimaniere, en la korton gxis la fenestro por tute
konvinkigxi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis
sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkigxi pri la vero,
mi kuragxis fine --"
Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis
kun la mieno de plej kortusxanta muta peto la okulojn de
l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero.
Ekkolerigxinta Podhradský por momento estis en embarasoj.
La muta peto de l' cxarma pentofarantino, kiel sxajnis, tamen
senarmigis lin.
La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune rugxigxinta
vizagxo, jam jam transigxis en la mienon de l' eldevigita
kompato.
Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, sxajne senkauxze, denove
ekflamis lia kolero.
Li elpasxis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la
dekstran manon por bati...
"Batu! Batu!" ekgxemis Evelino kun la senmezura sindoneco.
La pasiigxinta arbaristo, kvazaux embarasite denove cedis, kaj
lia levita mano falis.
"Batu -- piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta
animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere
miajn terurajn animturmentojn. Sed antauxe diru al mi, kie estas
mia edzo?..."
"Plenumigxu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaux
kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe
li ordonis:
"Levigxu!"
Poste li trairis lauxlargxe la cxambron, kaj iom pli trankvile
komencis la parolon, dirante:
"Se ci estus alveninta, Evelino, antauxhieraux aux hieraux aux
almenaux hodiaux antauxvespere, eble -- pro la infano -- mi
estus pardoninta cin... Sed nun -- nun la infano ne bezonas plu
la patrinon..."
"Oh!" sxi ekgxemis malespere.
"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraux mia
filo kaj la propra infano!" dauxrigis la arbaristo. "Mi ne
volas jugxi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por
senkulpigi cin."
Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallauxte, duone por
si:
"Evelino mensogis neniam..."
"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekauxdis la
vortojn. "Gxis nun oni ne kaptis sxin mensoganta. Sed tiun
cxi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al sxi...
Parolu!"
Evelino pene sxanceliris al la segxo kaj falinte sur gxin,
kovris la vizagxon per la ambaux manoj.
"Auxdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli
pacigxeme. "Cxiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaux
rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la
severa kaj justa jugxanto."
"Mi ne scias -- mankas al mi la vortoj...," komencis
Evelino reveme. "Sed se mi devas la cxefan kauxzon de mia
foriro almenaux montri, do mi ne trovas alian vorton,
ol -- dankemon..."
"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes,
patro -- dankemon, aux se vi volas, subitan ekflamon de
l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe
nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estajxon kaj
kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..."
"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante
rezisti ian malklaran impreson.
"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi sxuldas mian
spiritan regeneracion," dauxrigis Evelino; "al la homo, kiun mi
antauxe amis pasie kaj kies memoro estos cxiam sankta al mi;
al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj
profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi jxus estas: virinon
kun la senantauxjugxa auxtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi,
patro, antauxe amis tiel arde."
"Cxesu!" intermetis la arbaristo severe. "Cxu ci volas fari
lauxdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri
la edzino kaj patrino?"
"Ne, patro! Sed diru mem -- cxu vi trovis cxe mi dum tiu tuta
tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaux unu
solan eraron, pro kiu vi povus min almenaux nur patre admoni?
Cxu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo?
Cxu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano?
Cxu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antauxe vi mem
konfesis multajn fojojn, ke sxi kreis paradizon el via malgaja
solejo kaj malgxoja hejmo?"
"Estas vere; mi ne povas kontrauxstari ciajn vortojn!" jesis la
arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon
kaj cian infanon."
"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura
ofero, kiun mi faris pro dankemo..."
"Ne, ne, tio ne estas ebla!"
"Kaj tamen estas tiel!" dauxrigis Evelino. "Via filo ne estis
kaj ne estas viro antauxjugxa. Nia reciproka interrilato estis
tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis ecx la ombro de
l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj
lian pasintajxon, tiel ankaux li konis la mian kaj min mem gxis
la plej sekretaj anguloj de l' animo.
Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantauxjugxe la
faron, kiu laux la jugxo de l' mondo estas nepardonebla peko;
sed laux lia propra jugxo gxi ne estas kaj ne povas esti io
alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia
estajxo kaj gxia pasintajxo -- aux, se li tamen malgraux tio
volus jugxi laux la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava
eraro."
"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis
por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko ecx la
diablo ne scius elpensi!"
"Kaj tamen, patro, cxio estas tiel simpla kaj natura!" dauxrigis
Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraux, ke mi rakontis ankaux al
vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintajxon. Mi estis, kiel
vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista,
ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis
al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaux tiu de l' edzino kaj
patrino la plej sekreta mistero -- gxis subite, tute okaze, mi
renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagigxi..."
"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo.
"Vi scias, patro, ke unuavide li sxajnis studento kiel cent
aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriprocxinda, lia koro tiel
pura kaj lia spirito tiel milde pripensema -- unuvorte, li
estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu
ripetis ankaux mian amon...
Kaj cxion cxi sciis kaj scias, patro, ankaux via filo.
Kiam mi konatigxis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian
pasintajxon. Mi diris al li ankaux, ke nin disigis la situacio
sociala.
Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al
mi la manon, mi ne kasxis antaux li la eblan krizon: nome,
se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj,
aperus denove antaux mi, ke sendube malfacile mi rezistus
la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aux la
ekflamon de l' peka pasio --"
"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riprocxe kaj
pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de
l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amatacxo! En la brakoj
de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto --"
"Ne, patro, ne!" kontrauxstaris Evelino. "Mi ne disigxis kun via
solejo kaj kun vi cxiuj sensente, sed post la kruela, senmezura
batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj
patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne farigxi maldanka
al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure
malfelicxa..."
"En la pasinta auxtuno, dum la lastaj cxasoj," konfesis plie
sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon
kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la
senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu cxi unua renkonto naskis
en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis.
Sed post la intersxangxo de kelkaj vortoj ekregis min febra
maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron sxajne tute
sanan korpe, sed malsanan anime.
La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis
provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan,
senfortigan premitecon kaj bedauxrindan lacecon.
Anstataux homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron
plej senantauxjugxan, staris antaux mi homo vundita en la
interno de l' animo, homo, kies tuta estajxo estis rompita, unu
el tiuj bedauxrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento,
dolore kurbigxantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj
trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la
eterna trankvilo, kiun donas al ili sole -- la tombo...
Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena
talento de tiu bedauxrinda viro estis jam preskaux tute
neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi
rememorigis min, kion mi sxuldas al tiu homo kaj kiam mi
ekkonis, ke li ankoraux nun amas min kiel min amis antauxe,
tiam elsaltis el la hxaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min,
la sento de l' senmezura kompato...
Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la
nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble,
la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel
bedauxrinda...
Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson,
"okazis --"
"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo,
"kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka,
"sendube sukcesis -- cxu ne vere?"
Evelino turnis malgxoje la kapon.
"Kaj cxu ci volas per cxi tiu nekredebla fablo sankcii cian
teruran kulpon kiel la plej puran virton?" dauxrigis la
arbaristo, kiu la lastajn vortojn auxskultis sxajne trankvile
kun la krucitaj manoj.
"Vi agas maljuste kontraux mi, patro, se vi konjektas, ke mi
volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino
per la tono kaj la motivoj cxiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj
konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo
kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraux miaj
devoj de l' edzino kaj patrino.
Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj,
ni virinoj havas ankoraux naturajn devojn de l' spirito kaj la
koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaux neeble,
kiel batali kontraux la nesxangxeblaj legxoj de l' naturo.
Estas vere -- ke ekzistas ankaux virinoj, kiuj rezistis en la
plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco.
Sed ili ne estas pravaj.
La devoj de l' spirito kaj la koro estis cxe la edzinoj kaj
patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj
de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe
estingigxinta, aux gxian lokon estis okupinta -- la malamo.
Tiuj do povas facile rezisti...
Sed cxe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua
amo kaj ankaux estante edzino de via filo amas lin kun la tuta
ardo de mia koro --"
"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo,
"la legxan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu
trankviligi cian voluptemon --?"
"Ah, patro, patro -- ne sxiru mian dispremitan koron per la
moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino cxiam pli pasie.
"La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne cxesos gxin
mordi gxis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela
puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej
nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min...
Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la
pereo, kaj dume --"
"Kiam la amatacxo forpusxis kaj forjxetis cin," intermetis la
arbaristo kun la mallauxtigata moka rido, "ci alvenas, por
denove ruze ensxteligxi en la koron de l' trompita, perfidita
edzo --"
"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino cxiom pli pasie kaj tamen
kun la kortusxanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran
konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia
granda peko kaj ankaux permeson, ke mi povu denove farigxi
patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataux vi
auxskultus min via filo Václav --"
"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo
kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas -- mortinta!"
"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaux sxi ne komprenus la
sencon de l' vorto.
"Kaj cxu ci ecx ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe.
"Mia Václav -- vi diras, patro -- mia Václav, estas -- mortinta?"
demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaux sxi estus jam
almenaux duone kompreninta.
"En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis
la respondo en la tono eliranta kvazaux el la tombo.
"Oh," ekgxemis Evelino malespere kaj levigxinte sxi rigardis
cxirkauxe, kvazaux antauxsentante teruran katastrofon.
"Pro la kompato de Dio -- patro!" sxi ekriis en la plej forta
atako de l' doloro, starante rektigxinte kaj senmove kvazaux
rigida.
"Jes, cxi tie per la kuglo de tiu cxi revolvero li traboris
al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la
priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango gxis nun ne
estas forigita de la tablo... Rigardu!"
"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la vocxo tiel sovagxa,
ke ankaux la arbaristo eksentis froston.
Sxia vizagxo vidigis senmezuran malesperon. Sxi falis kvazaux
senfortigita sur la segxon, sed post la momento sxi denove
levigxis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:
"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"
La arbaristo sxanceligxis ankoraux momenton rekte respondi, sed
kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li
montris per la mano la malantauxon kaj surde aldonis:
"Gxi mortas."
Kun terura ekkrio sxi levigxis kiel morte vundita leonino kaj
volis kuri en la malantauxon.
"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo,
barinte al sxi la vojon.
"Kompaton! Kompaton!" sxi petegis kun la plenda malespero
etendante la manojn. "Pro cxio, kio estis al vi, patro, iam plej
kara...," sxi balbutis kaj volis denove kuri en la malantauxon.
Sed la arbaristo brutale forpusxis sxin kaj preninte la
revolveron de la tablo apud la fenestro direktis gxin al
Evelino.
"Nek unu pasxon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata
brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaux mi faru mortigon..."
En muta malespero sxi sxanceliris returne. "Por ci la infano
estas -- mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun
la revolvero.
En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj,
malsuprenirantaj la sxtuparon kaj mallauxtigataj vocxoj.
Post la pordo eksonis la vocxo de Kicxjo:
"Cxi tien, sinjoro doktoro -- mi petas... cxi tien -- dekstren!"
"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide
turnis sin al Evelino.
"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto
»fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:
"Kaj tial -- silentu!... Cxu ci komprenas?"
Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed
apenaux li faris unu pasxon, malfermigxis la pordo kaj Kicxjo,
enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la
cxambron, senparole fermis denove la pordon.
Nur nun ekiris ankaux Podhradský.
La kuracisto, ne rigardinte cxirkauxe, metis la kofreton sur la
lokon, kie gxi antauxe staris kaj tuj raportis:
"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas dangxera. Sole
malgranda degrato de la hauxto, sed tamen suficxe dolora..."
Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki
lian nenormalan staton.
"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco
de l' zorgemo ekrigardinte al la malantauxo.
"Cxu nia malgranda paciento --?"
Kaj kiam li faris unu pasxon al la malantauxo, li ekvidis la
virinon post la arbaristo.
"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni
ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."
"Jes, viziton --," ripetis la arbaristo kvazaux en embarasoj.
En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj sxi estis
kovrinta la vizagxon.
"Milena!"[18] ekkriis mallauxtigite la kuracisto kaj rapide
aliris al sxi.
"Cxu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo.
"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Sxi estas Milena de mia
filo..."
"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita
kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al
Evelino:
"Malfelicxulino! Cxu ci kauxzis ankaux la morton de filo de la
doktoro? Parolu!"
Evelino, levigxinte kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj, per la
malklara kaj tamen tremanta vocxo respondis unue al la doktoro:
"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole
via filo min nomis Milena..."
"Jes, jes!" konsentis la doktoro.
"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuragxa senespero, "ne
kauxzis -- la morton de via filo --"
"Mi scias, mi scias --" diris la doktoro. "Kaj -- mi scias
ankaux, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la
kortusxanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun
vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaux nun,
kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran
dankon!..."
Poste li premis sxian manon.
Podhradský kolere rigardis tiun neantauxviditan scenon. Kiam
la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la
arbaristo ekregante sin cedis unu pasxon.
La kuracisto turnis sin al li.
"La severa mosxto -- la morto -- sinjoro arbaristo," li diris
kun la akcento de l' kortusxanta peto, "pacigas ankaux la
malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaux vi, en
tiu cxi fatala momento jam pro la infano --"
"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, gxis
la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por
sxi mortinta..."
Evelino ekgxemis malespere kaj dispremite falis denove sur la
segxon.
En tiu cxi momento la infano sur la lito en la malantauxo
konvulsie ektusis.
"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj
rapidis en la malantauxon.
Samtempe levigxis ankaux Evelino kaj elpasxis post la kuracisto.
"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la
atako de plej forta kolero per la pugno faligis sxin teren.
Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantauxon,
kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la
infanon.
"Cxu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun
la servemo de frenezulo:
"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco.
"Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis
mallauxtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la
patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."
"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la
animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de
l' kuracisto.
Poste li staris momenton kvazaux subite dispremita post la
kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj
sxanceligxe trairinte la cxambron lauxlargxe li haltis antaux
Evelino, kiu dume levigxis de la tero kaj senatente rigardis,
kio okazas antaux sxi.
Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.
La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de
l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble lacigxis, kaj
de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantauxo post
la pordokurtenoj.
Evelino, starante en la muta malespero antaux la arbaristo,
havis atenton por nenio cxirkaux si.
Subite sxi denove rekonsciigxis.
Kunmetinte la manojn sxi ekgxemis:
"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"
"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria
severeco.
"Kompaton -- kompaton!" balbutis malespere Evelino post
mallonga pauxzo.
En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.
Podhradský alproksimigxis rapide kaj kun la timema avideco
demandis:
"La infano?!"
"La lasta medikamento efikis!" raportis mallauxtigite la
kuracisto. "La forta, intence kauxzita atako de konvulsia tuso
liberigis la trahxeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas
libera... La infano pasigis felicxe la krizon kaj nun estas la
espero -- ."
"Vi do opinias, sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo
nekredante ankoraux.
"Ke mi esperas la resanigxon!" intermetis la kuracisto. "Mia
tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo
pri la infano apartenu al la patrino..."
"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed
tuj poste li aldonis kategorie:
"Ne, ne -- neniam!"
"Gxi ne estas mortinta! Gxi resanigxas!" ekgxojegis Evelino en
la subita gxojigxo.
"Mami -- mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaux gxi
estus rekoninta la vocxon de l' patrino kaj post la momento,
kiam neniu respondis, gxi vokis plue:
"Avcxjo! Mi auxdis mami..."
"Cxu vi auxdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la
kuracisto al la arbaristo.
"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito.
"Avcxjo, avcxjo! Venigu al mi mami!"
Evelino, kiu momenton staris rektigxinte kaj senmove, kvazaux
sxi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn
kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon
nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.
Sed ankaux nun la arbaristo restis nedecidigebla.
La kuracisto provis ankoraux unufoje rompi lian obstinon.
"Pardonu," li diris, "almenaux pro la memoro de l' malfelicxa
viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento -- pardonu
pro la memoro de via filo!..."
"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortusxanta
mola vocxo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la
vizagxon per la mano, li aldonis kun la eldevigita pacigxemo:
"Mi pardonas!"
Evelino salte levigxis kaj kun la gxojega ekkrio kuris en la
malantauxon... Apud la infanlito sxi falis, sed tuj denove
levigxis kaj kun la mieno de senmezura felicxo klinigxis super
la lito...
La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon,
turnis sin al la arbaristo:
"Tian neantauxviditan sxangxon, kredu, mi mem ne atendis... Sed
la perfekta felicxo, kiun alportis iam al vi tiu cxi virino,
revenos neniam plu al vi en la cxasdomon..."
"Jes, gxi ne revenos!" rimarkigis maldolcxe la arbaristo,
mallevinte la manon de l' vizagxo...
"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu cxi pentofaranta
Magdaleno farigxos tia patrino al la infano, kia sxi antauxe
laux sia karaktero neniam farigxus sen la terura kulpo, je kiu
sxi pentofaras --"
* * * * *