EN BERTRAMKA.

Silenta somera vespero...

Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj

en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol

tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta

talio.

Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia

laborcxambro. Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de

cxiuj siaj fortoj.

Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en

la fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan

lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de

Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de

l' altajxo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super

la tombejo de Malá Stranal.

Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj

lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte

kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj,

vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda deklivo estis vinberejo,

brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la

nomo »Poslovina«.

La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la

tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte

fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie estis pli ombre, pli bonodore,

pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la

gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur la malsupro de

l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis cxarma

angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo grandurbaj

oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post

turmentoj kaj laciga laboro ripozi...

Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis

invitinta, por ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis

ripozon.

Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la

spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strecxado de

cxiuj fortoj gxis la tuta senfortigxo.

Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova

opero, kiun li jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La

genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de

siaj herooj -- cxio cetera -- ecx la plej kara amuzo, ludo sur

bilardo, cedis tute en malproksimon...

Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia

laborcxambro.

La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la

eminentan gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne

kuragxis interrompi la komponiston...

Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj

homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu

de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj

lacigxas, en ilia vivo ankaux okazas momentoj de l' tuta laceco,

animpremiteco kaj senespero.

Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en

Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.

Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje

avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam

tiel ekstreme kiel tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa,

neelcxerpebla fonto de l' fantazio sxajnis kvazaux subite

elcxerpita, dezerta, senfrukta...

Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la

nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.

Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis

en hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo

fluantaj melodioj kunigxadis en malprecizan, malklaran

hxaoson -- en tutan disonancon...

Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn,

harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj

auxdigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn...

Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun

mallevita kapo al la brusto.

Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de

najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove

silento.

Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro

en la ombroplenan gxardenon.

La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro

superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn

kaj vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo...

Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj

tonoj de l' kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide

starigxis kaj alproksimigxinte al la malfermita fenestro,

rigardis senpense en la rugxetan malplenon.

Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon,

senpense malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue

sur la vojetoj sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la

vojetoj cxiam malpli ireblaj kaj cxiam pli tordolinie irantaj

supren...

Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan

kadavron, havanta atenton por nenio cxirkaux si.

Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero,

li iris sur la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li

atingis preskaux la supron de l' altajxo, de kiu vidigxis belega

panoramo de unu parto de Praha.

Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la

cxarman pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam

pli paligxanta lumo.

Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon.

Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel

sxtalo -- penso neniiganta...

En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«,

kiun li jxus komponis, estas destinita por la prezentado en

Praha -- en la cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena

de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la

paligxantaj rebriloj de l' subirinta suno jxus ensorcxis lin...

Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li

kuragxas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum

kies efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute

lacigxis, prezenti por la prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis

al li -- kaj tio okazas ofte al cxiu juste kreanta geniulo -- ke

lia verko estas malforta, nesuficxe arta fusxverko -- ke gxia

kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' cxehxa popolo

ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj

kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj

estis tutmonde konataj...

Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malgxoja.

De l' antauxa spirita penado la malfortigita rigardo vagis

sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li

devis sidigxi en la herbon.

Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta,

dolora enprofundigxo... En lia kapo krucigxis miloj da pensaj

fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian

animon...

Dume jam krepuskigxis; cxirkauxe regis profunda silento.

Subite el malluma densajxo de l' malsupra parto de l' gxardeno

profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.

Mozart levinte la kapon auxskultis.

Sed la sorcxplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore

kaj turmente influis lian ekscititan animon. Sxajnis al li,

ke gxi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuragxajn

klopodojn de cxiuj, kiuj kuragxas deziri pli multe, ol kion

sopiras kaj penas la homa mezeco...

Sed, kio gxi estas?

Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera

silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la

plej alta supro de l' altajxo post Mozart...

Mozart auxskultas dum kelke da momentoj. La kanto de

l' najtingalo iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocxo

de supre...

Unue la tonoj de l' ambaux kunigxas -- momenton sonas

kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj

homaj -- argxenta, dolcxa vocxo knabina...

Mozart salte levigxinte rigardas cxirkaux si. Sur la plej alta

supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laux

la konturoj li rekonas simplan knabinon vilagxan, iranta sur la

supro kaj -- kantanta --...

Li auxskultas pli atente.

La knabino kantas kortusxantan, impresplenan kanton popolan...

La sonoj de l' argxenta vocxo ondigxas tra la silenta aero kiel

seriozaj demonetoj disportantaj kortusxon, doloron kaj malgxojon

en la homajn korojn...

La najtingalo malsupre kantas cxiam pli pasie. Periode superas

gxian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de gxia vocxo

eksonas gxojege -- sed tiu kanto ne logas plu la atenton de

Mozart...

Li vidas sole malklaran, cxiam pli malproksimigxantan silueton

de l' nekonata knabino. Li auxdas sole sxian vocxon, sole la

sorcxoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto

popola...

Subite sxangxigxis la kortusxanta, dolcxe elegia tono de

l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' argxenta

sonoranta vocxo tremetas en silenta aero vespera kiel

petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan

gajecon en la homajn korojn...

Mozart staras kvazaux en songxo.

En lia animo komencas tagigxi -- la kanto knabina efikas

kvazaux sorcxo...

Silueto de l' knabino malproksimigxas pli kaj pli, sxia kanto

malaperas, gxis fine mortas...

Mozart staras ankoraux sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed

en lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas

tute forpelitaj.

Antaux lia spirita rigardo vidigxas klara, gxojiga perspektivo;

cxar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jxus

auxdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu

li cxiam revas -- tie estas neeble, ke lia verko --

Li ne finis la penson.

Refresxigita kiel neniam antauxe li malsupreniris la altajxon

kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan

tagon matene li denove dauxrigis sian laboron...

La sufoka laceco estis pasinta. Fresxa, kiel en tagoj de

la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun

la konfido je siaj fortoj, gxis li finis »Don Juanon«,

la verkon -- senmortan...

Rakontoj · 第 9 / 19 题