J. ARBES.

Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis

en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la

studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro

de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li

vivas sole por la literaturo.

De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj

rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj

jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en

Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25.

Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron

malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en

siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux

la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la

neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.

Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la

romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj

kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila

prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la

filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.

Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke

krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon

de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn _romanedojn_,

kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj.

La romanedoj: _Newtonuv mozek_ (La cerbo de Newton), _Svatý

Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zázracná madonna_ (Mirakla

madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto cxe la mortinto),

_Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooký démon_ (Grizokula demono),

_Poslední dnové lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro),

_Vymírající hrbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidáti

existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere

klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco.

La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora

membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala

estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne

sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj

ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj

rekta, sincera karaktero.

Rakontoj · 第 6 / 19 题