EXAMPLES OF ESPERANTO.

Simpla, fleksebla, belsona, vere internacia en siaj elementoj[1],

la lingvo Esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran

solvon[2] de lingvo internacia: cxar[3], tre facila por homoj nemulte

instruitaj, Esperanto estas komprenata sen peno de la personoj bone

edukitaj. Mil faktoj atestas la meriton praktikan de la nomita lingvo.

[1] "j" has the sound of English "y", as in boy, and is the sign for

the plural of nouns and adjectives.

[2] "n" is the mark of the accusative or object of the verb.

[3] The diacritic sign ^ occurs on c, g, h, j, s and has the force

of an h after the first and the last--ch, sh. gx is pronounced

like English g in George, which g without sign has the value of g in

good. jx is pronounced like s in pleasure, while j simple has the

sound of y in yes, esp. jes. hx occurs rarely and is doomed to

disappear in favor of k.

Kaj se vi pregxas, vi ne devas esti kiel la hipokrituloj, kiuj volonte

staras kaj pregxas en la lernejoj, kaj apud la anguloj de la stratetoj;

por ke ili estu vidataj de la homoj. Vere, mi diras al vi: Ili ricevis

sian pagon. Sed se vi pregxas, iru en la cxambreton kaj fermu la pordon,

kaj pregxu al via patro en la kasxito, kaj via patro, kiu vidas en la

kasxiton, rekompencos gxin al vi publike. Kaj se vi pregxas, vi ne

devas multe babili, kiel la idolistoj, cxar ili opinias ke gxi estos

akceptata, se ili faras multe da paroloj. Tial vi ne devas simili al

ili. Via patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas lin. Tial

vi devas pregxi tiamaniere. Patro nia en la cxielo. Via nomo estu

sanktigata. Via regno venu. Via volo farigxu sur la tero, kiel en la

cxielo. Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux. Kaj pardonu al ni

niajn kulpojn, kiel ni pardonas niajn kulpulojn. Kaj ne konduku nin en

tenton, sed savu nin de la malbono. Cxar via estas la regno, kaj la

forto, kaj la gloro en eterneco. Amen. Cxar se vi pardonos al la homoj

iliajn kulpojn, tiam via cxiela patro pardonos ankaux al vi. Sed se vi

ne pardonos al la homoj iliajn kulpojn, tiam via cxiela patro ankaux ne

pardonos al vi viajn kulpojn. (La Evangelio Sankta Mateo VI, 5-16.)

Esperanto: Hearings before the Committee on Education · 第 10 / 10 题