LINGVO INTERNACIA.

Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo Esperantista

en Upsala.

------------------

Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ. markoj 3,30 =

rubloj 1.50.

------------------

La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto kaj

enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj landoj, pri

la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj kaj entute

pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn al la

gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj projektoj,

novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn modelojn de

prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn.

------------------

La gazeton _Lingvo Internacia_ oni abonas:

en _Ameriko_ ĉe R. Geoghegan, _Tacoma_, Washington, U.S.A.

„ _Francujo_ ĉe L. de Beaufront, _Epernay_, Marne.

„ _Germanujo_ ĉe W. H. Trompeter, _Schalke_, Westfalen.

„ _Portugalujo_ ĉe d-ro Costa e Almeida, _Rezende_.

„ _Rusujo_ ĉe V. Gernet, Puŝkinskaja 44, _Odessa_.

Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon.

En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe la

redakcio, adr. _Upsala_. La monon oni plej bone alsendas per poŝta

mandato.

----------------------

El la vivo de esperantistoj · 第 4 / 7 题