Edition 1, (May 3, 2008)

BIBLIOTEKO

DE LA LINGVO INTERNACIA

_ESPERANTO._

PAĜOJ 563–589.

[Ilustraĵo: steleto]

_EL LA VIVO_

DE

_ESPERANTISTOJ._

RAKONTO

DE

_V. STANKIEVIĈ._

------------------

_NURNBERGO._

PRESEJO DE W. TÜMMEL.

1896.

En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj--la juristo Aŭgusto

Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero--devis disiĝi je longa tempo.

Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de

helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko

kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora

ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.

Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ

inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili

havis multajn komunajn punktojn kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado,

forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la

lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj

pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.

Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la

nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo--jurista

scienco--tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian

spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj

ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la

vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki

lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj

forlogiĝoj kaj okupoj de sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je

liberopensado, kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj.

Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom da interpuŝiĝoj kaj

ilia amikeco fariĝis iom post iom pli malvarma.

Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon,

sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero

Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis

bezona, tre malavara kaj malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte,

li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol

100 000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutraĵo

kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, kaj dume li kuracis ĉiujn

senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio

li ankoraŭ antaŭ mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu

knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.

Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li varme deziris altiri

al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran propraĵulon, kiel Leono;

li eĉ ricevis en tiu ĉi senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi

tempo ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj

de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo.

En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La modesta havo de Aŭgusto,

kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj

kunmetita en la antaŭĉambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du

amikoj sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disiĝi

je longa tempo.

La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun

movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj,

estis nun malklara kaj zorga. Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj

nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo.

La bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per nubo kaj

ŝajnis tro serioza kaj solena.

En la ĉambro iom da tempo reĝis silento.

--Leono!--diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la

kolegon.

--Kio, mia amiko?--levis la okulojn ankaŭ Monblero.

--Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti eĉ tre ne baldaŭ....

Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco multajara, ne plenumos mian varman

peton--ne aliĝos al la Ligo esperanta!....

Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma.

--Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke, dirante al vi adiaŭ,

mi devas ankoraŭ unu fojon respondi al vi per plena rifuzo.... Sed vi min

konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per

via freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne

estas kapabla, eĉ pro via amikeco.... Mi ĉiam estis kaj estos pozitiva....

Mi dediĉis min al la medicino kaj sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi

fidela ĝis la ĉerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de interesanta min

malsano de tiea ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min

al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi mian revon

feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas

mia ideo, mia celo.... Kaj kion do povus doni via Esperanto? Ĝi fortirus

min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la

homaro.... Kio estas Esperanto?--Tio ĉi dume estas revo, preskaŭ

ĥimero--kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras, povas esti,

ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi

ĝin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas....

--Kaj tio ĉi estas via lasta vorto?

--La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus

limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus

uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed

tio ĉi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la

estonteco.

Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero

do kun ia malluma energio profundiĝis en siajn okupojn kaj penis pliforte

elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al

kiu li sentis nun nevolan simpation.

Tiel pasis du semajnoj.

Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero ekvidis sur sia

skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la

manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis per ĝojo, li febre disŝiris la

paketon kaj avide sin prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio

lia vizaĝo mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero

malpene falis sur la tablon ne legita.

Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto,

vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne legi

ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis.

Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis.

Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj--juna

matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson....

------------------

Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie ĉi forlasi

iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova persono

apartan atenton de niaj legantoj.

Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo,

Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo pli

alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri

post si amason faras ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si

memoron en malproksima idaro.

Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia

vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila-nigraj, akraj kaj saĝaj

okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj manieroj, li posedis

grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli rimarkindan forton de karaktero,

kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la

severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj....

Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por li ian

kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare. Por lukso li

havis neniajn rimedojn, sed ĝin li ne bezonis. Donacita per grandaj

kapabloj kaj plifruinta siajn lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne

ekiris tamen sur la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la

karjero. Li restadis ĉiam originala kaj sola. Malaltaj, facile atingeblaj

celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo celis ĉiam al la altaj

idealoj, kiuj al aliaj ŝajnis neplenumeblaj utopioj.

Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj naturajn sciencojn, li

subite forlogiĝis per la propagandata de Flamariono ideo de

interkomunikiĝo de la tero kun la loĝantoj de Marso, kaj li jam estis

preta komenci la propagandon de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo

de tiu ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per

malgrandega je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris serioze

laŭlarĝe de lia vojo.--Li sciis nur du eŭropajn lingvojn kaj dank’ al tio

ĉi la energie komencita afera korespondado tuj haltis mem.

--Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj kun Marso,--ekkriis li

unu fojon en atako de plej granda ĉagreno--se ni ĝis nun ne povas kompreni

unu alian!

Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro por la ellerno de

la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li kun propra al li energio prenas

sin je la lingvoj, gramatikoj kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la

laboro. La saĝo faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas

subpremataj per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj kaj per

amasoj da esceptoj,--sed Ĉielson sidas obstine kaj observas ĉian paŝon de

sia progresado. Li vidas en si ian malkapablecon, mallumiĝon de siaj

spiritaj fortoj, sed lia energio ne falas; li povas senti kompaton nur por

aliaj, por si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo de tiaj

okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda broŝureto de

Ŝlejer--„Volapük“. Ĝi estas la lingvo de l’ mondo, la lingvo, en kiu povas

kaj devas paroli ĉiuj popoloj de l’ nordo kaj sudo, de l’ oriento kaj

okcidento. Tiu ĉi ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For

lingvaro, for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj la

problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de

ĉiuj popoloj kun ĉia mondo.

Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova afero, kiu devis fari

grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne

povis subaĉeti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l’ Volapük

falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia

malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li ellernis ĝin

pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per aŭreolo de grandeco.

Farante informiĝojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapük,

li baldaŭ eksciis, ke tiu ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed

ke al ĝi aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj

mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de Rusujo, kaj ĝia

nomo estas--Esperanto. Ĉielson rapidis kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi

nova mirindaĵo de la eŭropa civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi

li vidis novan epokon de l’ homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado

de ĝi.

--Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al la lasta vivon kaj

rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpaŝi al la lingvo de Marso....

Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj

atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara

naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte

esperantisto, ĵetis ĉiujn antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la

propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis

esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej

diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank’ al lia bela

eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra saĝo, estis afero facile

atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante ĉian pretekston por

transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis,

unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per

fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas

tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de

la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri ĝia ekzistado. Lin treege frapadis

tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ

kleraj homoj malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia

lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.

Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.

Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al ĉiuj faladu en la

okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ĉiam tre originale, portadis

longajn harojn ĝis la ŝultroj, grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika

testuda kadro, apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora

butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li fumadis

bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte, kaj en stratoj,

teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike

paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis

tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia

stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo,

ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj instrukciojn kaj

gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne

abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.

Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn

sur la disvastigatan de li aferon. Sed ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ

pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis

ĉie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis

sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre

gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko

verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riĉulojn k.t.p. Havante

altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la

signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.

Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la

aŭskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li

akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj

per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj

kordoj de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio

ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis kion ajn ŝablonan, sed

ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la cirkonstancoj--kaj en tio ĉi

konsistis ĝia tuta forto.

Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la naturon de l’ homo kaj

komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li

enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de ĝi--moron salutadi

unu alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“?--„Jes, mi esperas.“--ĉe

renkonto, kaj: „Esperu“!--„Jes, mi esperos“--anstataŭ adiaŭ. Li tre

koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ĉi moron, dank’ al kiu ili

pli facile proksimiĝis unu kun alia.

Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.

Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank’ al liaj zorgoj, kreiĝis

multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj

altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj.

Loĝante en nia urbo jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan

esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan

kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson, postulis

longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon

al sia kunloĝanto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson

faris grandan maltrafon, ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La

afero de l’ propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero kun

grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn de sia kunloĝanto

kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis sian ĉambron....

Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian kuraciston.

------------------

La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambaŭ

interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Ĉielson demandis Monbleron,

ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu ĝis nun nenion

komunikis al li pri sia nova vivo.

--Tie ĉi estas io--montris la mastro malpene per mano la malkovritan

leteron, kuŝantan sur la tablo,--kia strangulo, li persekutas min eĉ nun

kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi eĉ ne

legis ĝin.... mi ne volas.

La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis

eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.

--Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte

interesas la sorto de via amiko.... Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun

ĉi leteron: povas esti, ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan.

--Ho, mi konsentas.... Esperanto--tio ĉi estas via specialeco.

Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj

paŝoj mezuradis la ĉambron.

--Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas,--ekkriis gaje la

esperantisto, interrompante la legadon--tie ĉi estas parolo pri ia bela

juna virino, videble via konata!....

Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?

--Pri kia virino?--haltis mirigite Monblero.

--Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi leteron; ĝi estas tre

interesa kaj mi eĉ ne atendis tian talenton ĉe nia komuna amiko....--kaj

Ĉielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta:

„Kara amiko!

Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi jam duan semajnon

pasigas en somerloĝo en interspaco de ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi

urbo. Alveturinte en N., mi antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi

esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei,

malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ĉi

bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio.

Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en

lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj

membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo, poste al

balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N--aj, poste mi devis doni la

vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag-, aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro

Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je

kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj

estos komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la

bonkora mastro, kaj jen--mi spiradas nun per belega aero, saturita de

bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en

malvarmeta ombro de kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj

ĉirkaŭflirtadas.... Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti,

estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii, ke la familio de sinjoro

Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino,

estas ankoraŭ kunmetita el du filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen

al libertempo, kaj malproksima parencino de s-rino Marei, ia fraŭlino

Izabelo Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ filinoj

de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ tiel belegaj, ke

malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino,

alta, bontalia nigraharulino, kun riĉega velura harligo, kun mirindaj

seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la

beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika

antikveco. Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas

malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en ĝi

tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo malkovriĝas antaŭ vi.... La

pli juna, Elizo, estas ankaŭ belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco--kaj

mi diros al vi sub la plej granda sekreto--ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi

estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel

diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon,

kies ĉiuj membroj vice estadas celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas

ankaŭ mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto

ne estas eble koleri.... Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas en nia

rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere okupadas nin per

deklamado aŭ muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli.... Mi

treege disskribiĝis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la

leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone

vin. Antaŭ nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis en

laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du

aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaŭa vivo kaj

miaj konatoj. Ĉe elnomo de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj,

apenaŭ mi komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza kaj

atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli

precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi konkludis, ke vi estas

kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi

ŝin, de kie ŝi povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke

antaŭ du jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco,

renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin ŝian

atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al tiu, kian mi

priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis, sed ankaŭ tio ĉi, mi

pensas, al vi estos sufiĉe interesa.

Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi

pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni aŭdas ĉe

vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas

vin,--amanta via amiko A. Siksten.“

Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Ĉielson

finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom da tempo en profunda

enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimaĵon. Fine li

ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre

konfuziĝis kaj ruĝiĝis.

La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ.

--Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron, se ĝi estas al vi ne

bezona?--demandis li kvazaŭ okaze, premante la manon de la kuracisto.

--N--n--e, ĝi restu.... povas esti, ke mi ankaŭ trarigardos ĝin en libera

tempo--ekmurmuris tiu ree konfuziĝante.

Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson, sed la mastro

ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis.

Ankoraŭ longe post la eliro de l’ gasto la kuracisto ne povis liberiĝi de

ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li la tempo, pasigita antaŭ du

jaroj en Nicco kaj rememoriĝis efektive vidita tie juna fraŭlineto,

frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da

fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj

okuloj renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita sur

lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo

kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la

juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaŭ virinoj

malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de

tiu tempo jam ne renkontiĝis sur lia vojo de vivo.

Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis,

ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna.

La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia

memoro kaj reviviĝadis ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja

humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco.

Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas

lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin,

komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en

sia memoro.... Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li

renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en

la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas

tiel--lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la

vivo.... La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi....

Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna

kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da

juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne

respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta

teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom

reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj--kaj la vivo ree ekfluis

en la antaŭa ordo.

Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan

leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la

scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun

„Universala Vortaro“ en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la

enhavo de la letero.

En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ

ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan

je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La

profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj

pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj,

maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida

rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne

murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’

al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto,

distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis

apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante

ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la

arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis

en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la

delikataj ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la

vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi

ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)

--Kio do, s-ro Siksten--turnis ŝi sin subite al mi kun demando--ĉu

respondis al vi ion via amiko?

(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio,

kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli

malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan

favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi

estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)

--Ne--mi respondis--ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.

--Nebona do estas via amiko--rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon.--(Vi

efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!)--Li tro rapide

forgesas siajn konatojn--aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja

noteto.--Al kiu rilatis tiu ĉi vorto--siajn--al mi, aŭ al ŝi mem--certe mi

ne povas al vi diri“....

Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua

letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas

alsendita respondo al Aŭgusto.

Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom

ekscitintajn lin liniojn.--„Mi kore dankas vin, amikego, por via letero,

kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj,

travivitaj sub unu tegmento, sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane--ne por

mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi

parolas.... Ŝi--sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro

Marei--estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur

en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en

nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol

ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos

en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne

ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj

belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman

lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj--eternaj.

Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin,--kaj ŝi demandas min tre ofte

kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi--hipokritis kaj priskribis vin,

kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al

ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo--alie mi tute malaltigus

vin en ŝiaj okuloj“....

En fino de la letero staris la sekvanto:--„Ĉe ni tre ofte estadas

gastoj--najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo.

En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza

artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto.

Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri--ĉu kun

sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson,

kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas,

ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi

konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per

letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la

gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta

rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis

ion via amiko?--Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per

io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“....

Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero,

Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la

profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj

paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke

en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de

sentoj, decidiĝas serioza demando--ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ

defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine

la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson

estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al

la Ligo Esperanta.

Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.

--Vi devas, kara amiko,--klarigadis li al la kuracisto, doni vian

„promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco.

Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la

„Bibliotekon“; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj

malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian

lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne

sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de

ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun

esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el

nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per

nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero

estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi

leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj,

ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du

esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ĉe ni

estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, ĉar nia afero ne

limiĝas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed ĉefamaniere

dekondukiĝas al frata proksimiĝo de homoj, disunuigataj per la spaco,

lingvo, religio, nacieco k.c.

Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; kio do tuŝas

la esencon de la afero--ĉar ĉio dirita antaŭe rilatas pli al la eksteraj

aperoj de nia afero--mi konsilus aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de

via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie

faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro da fortoj

ankaŭ materialan. Mi diras--laŭ ebleco--ĉar mi scias la malfortan flankon

de la homa animo. Ne ĉiuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj,

infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj

konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia

fortiriteco per la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas

atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan

al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj ne estos al vi tro ŝarĝaj,

tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj,

alprenante vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi

nian ĉefon.“

Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero.

Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus

jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten

ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, ĵaluzo

kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei,

al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li

eĉ multe pli bona, ol en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj

fortoj rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj)

kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si

la belan esperantiston Ĵoli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj

devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la

sentojn de Esperanto.

Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero

ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la

sekvanton:

„Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ĉe ni en N.

estas malfermita higiena ekspozicio. Dank’ al la granda kunveturo al ni el

diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj

suferantaj je diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia

ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan

kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj. Tiun do

cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, s-ro Marei por la

propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank’ al la proksima

konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la

dua sezono de ĝi la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei,

kiu aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj elspezoj

fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro

Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno estis kompreneble Karolino.

La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda

elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de

la ekspozicio ne povis enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per

la himno „Espero“, plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj

sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste

s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia

lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste

ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el

Faŭsto; poste fr-ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj

Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso,

ĉar dank’ al la stenografio ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion

tion ĉi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita

kaj kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule

disdonata al la volanta publiko, dank’ al kio tie ĉio kaj al ĉiuj estis

komprenebla.... La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino

aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn

lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo

el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,--la

ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el

homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo

ĥoro ekkantis la himnon „Espero“ kaj ekmontris tian animitecon, tian altan

moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo

kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al

si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi

butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la

iniciatoro de la soleno--s-ro Marei--siajn oferojn por nia afero.... Elizo

kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun

ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi

disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn

ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta

spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu

ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la

plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj

kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko

parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la

klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo,

militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c.--sed por vi, mia

amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto.

Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis

konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn

atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis

sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio

tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege

enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li

kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la

balo, post la granda internacia kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj

enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco,

nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn

okulojn--kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.

--Ni iru en la bluan kabineton--diris ŝi al mi murmurete--mi devas fari al

vi gravan komunikon....

Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme

rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis.

--Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta

kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon....

--Mi preskaŭ sciis tion ĉi--respondis mi, penante ŝajni trankvila.--Sed

kio do el tio ĉi sekvas?

--Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.

--Mian opinion?--respondis mi sen ĝeno--mia opinio estas tia, ke, se vi

demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li

rifuzi.

Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi

penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de

ia malica celo.

--S-ro Ĵoli--diris ŝi--prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se

mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas--ĝi

estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis

nun.... tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon

ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun.... mi devas per tia aŭ alia

maniero ekzameni.... miajn sentojn.... al tiu.... al via amiko....

Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta

esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso....“

Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de

Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna

batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin

tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn

kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el

rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno da tempo

kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.

La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon:--Mi

veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaŭ je la kvara horo post

tagmezo. Mi alveturos prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio.“

Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj

kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi tempo ankaŭ plej malfeliĉan

esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi

cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo,

li tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata adreso

en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis al li tiel pentraĵa, kiel

prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero malmulte turnis

atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis

la veturigiston, malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis

tre bone.

Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis al la granda

parko, el kies densa verdaĵo elrigardis la antaŭa flanko de la granda

sinjora domo kun kurbiĝinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj

fenestraj kovriloj.

La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj florujoj, boskoj

kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaĵa herbo. De la ĉefa

pordego al la domo kondukis sole apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto;

ĉio havis la vidon de terura malpeno.

Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi komprenante. El la

profundaĵo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita

vilaĝano kaj, depreninte la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la

alveturinton.

--Kiel nomas sin tiu ĉi bieno?--turnis sin kun demando al li Monblero.

La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco en la okuloj,

videble ne komprenante la demandon, kvankam laŭ la rakontoj de Siksten

ĉiuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante.

--Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?--demandis ree Monblero, sed jam

en la loka dialekto.

--O, jes, jes!.... al s-ro Marei--ekrapidis la vilaĝano, salutante ankoraŭ

pli malalte.

--Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne estas tie ĉi ankoraŭ

alia bieno de li?

--Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam

ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio

transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu

ĉi bieno estas jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du

tagojn....

Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro.

--Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno, babilas! kie do estas

s-ro Siksten?!....

La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante en okazo de

bezono forkuri en la arbetaĵojn.

--Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran veron.... s-ro Marei ĉe ni

ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro

la administratoro la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian

telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li

ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos kaj min

demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu al via moŝto tre aminda

kaj singardema, ĉar al vi plaĉas estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al

via moŝto ian leteron....

--Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego, tiun ĉi leteron!....

--Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro....

Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per rapidaj paŝoj

direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; la nudapieda ĝardenisto

sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la

vojon.

La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj havis la rigardon de

somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kuŝis

rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:

„Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn kaj eltenu la

baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri

vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam

ekzistis“....

Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li

falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn per la manoj....

--Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.... Kaj mi, malsaĝulo,

kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel

terure trompis!--mia kolego, mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun

enfalus al mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton....

Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.... Kaj kio do--li

atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto.... Ho, estu malbenita

tiu ĉi lingvo!....

Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la esperantan stelon,

ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati ĝin per la piedoj....

Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin malvarmigis.

Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan lokon kaj enfalis en

profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten

pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la

ordono de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj

malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la

fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus

ŝanĝi la belegan partion kontraŭ nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn

en strato antaŭ kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la

priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al

la komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis

dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaŭ sur la

manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun kovritaj okuloj en ia sorĉita

mondo.

La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin

malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne

rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove sur la antaŭa loko kun la

okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon.

Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis

nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank’

al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus

la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la

plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo.

Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu

subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la

ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron....

--Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten--ekflugis en la kapo de la kuracisto;

lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo.... Sed sur

la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta

suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino,

ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn

malgrandajn manetojn....

Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.

--Ĉu vi esperas, sinjoro?--eksonis la metala voĉo de la alveninta.

--Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita

Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan

stelon....

------------------

Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de

la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj....

------------------

Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej kara amiko! Hodiaŭ

matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton.

Ĝis la kvina jaro de sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al

Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas

mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto

kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam

ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan

esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!

------------------

Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke

laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al

Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.

--Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone?

demandis Ĉielson.

--Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol

ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je

lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan

paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ

Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li

baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute

interrompiĝis.

--Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu

vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?

--Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris,

ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis lian feliĉon, sed li estas tro

fiera, por cedi.

--Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?

--Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto,

se.... se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi

lin fari la _komencon_. Se li unu fojon _fariĝos_ esperantisto, li estos

jam ĉiam esperantisto _varmega_.

--Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke

Monblero fariĝos esperantisto kaj la disigitaj gefianĉoj estos denove

kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi....

Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis

Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam

Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li

forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan

antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la legantoj

kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa

amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin,

nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili

baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj

paroj en la mondo.

------------------

El la vivo de esperantistoj · 第 2 / 7 题