ANTAŬPAROLO

Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston

Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco,

boneco kaj kuraĝo... estas jam la granda franca popolo.»

Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la

ĉefajn ecojn de nia franca nacio:

unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun _emon

propagandi_, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la

progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo

kontraŭ Sarazenoj Rolando, glora nepo de Karlo granda!

aliflanke, profundan senton de _nacia unueco_, dank' al kiu,

kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la

kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre

diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur

_unu_ popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu

lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de

nia Rolando.

Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ

la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la

malesto de epizodoj--oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo,

la Nibelungenkanto de la Germanoj--kaj, fine, laŭ la malmulteco

de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa

Franclando.

* * * * * * *

D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por

Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan

famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.

Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi

devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas

kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank' al tiu

kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,--kio jam estas granda

profito,--sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena»

tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe,

kolektiĝos trezoro komuna de l' homa literatura kulturo kaj

konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj,

kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni

metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.

Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la

deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta

literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante

internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan

komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.

Kiel Esperanto _jam_ ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel

ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.

Revo! diros kelkaj.

Jes, eble!...

* * * * * * *

Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.

Kiel li, brave ni bataladu:

«Munĝojo! krios ni, deviz' de venko»

Hometoj, _homunculi_, baldaŭ ni malaperos, sed glore

efektiviĝos nia revo!

Th. CART.

Oktobro 1905.

Rolandkanto · 第 8 / 20 题