Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800)

Antauparolo.

Kiam, antau kelkaj monatoj, aperis en la lokaj jhurnaloj la unuaj

artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskigho de

Conscience, mi sentis min tre felicha esti Esperantistino, kaj tuj

mi faris projekton: Mi ankau, lau mia maniero, lau mia povo,

honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi

resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante,

Esperanten, unu el liaj verkoj.

Mia elekto ne dauris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la

zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn,

tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ghis morto bataladas por

la akiro au la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn

granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de

Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis

kunvivi kun Conscience pli pacajn okazajhojn, kies scenejo estas la

erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La charma «Rikke-tikke-tak»

plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte

kaj amplene prikantis.

* * * * *

La glora autoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj

romanoj, preskau chiuj egale belaj kaj kortushaj, naskighis en

Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1].

Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis

en la imperiestra shiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj;

fine li akiris sian liberecon, kaj enloghighis en Antverpeno, kie

li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li

edzighis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.

Malforta, malsaneta estajho estis la knabeto. La familia kuracisto

antaudiris ke li pene vivos ghis la sepa jaro; sed se li atingos

tiun dangheran aghlimon, li certe plifortighos. Kaj efektive, ghis

la agho de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne

kapablis marshi, ech ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro,

kushante sur tablo au sidante en alta kusensegho, li pasigis la

longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolajhojn kiujn

faris sur la strato liaj gajaj samaghuloj.

Du jarojn post la naskigho de Hendrik, dua filo eniris la vivon;

tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene

sin dedichis al la kompatinda malsanulo; shi rakontis al li mirigajn

rakontojn, kiuj aperigis, antau la okuloj de la knabeto, la

felichan mondon de la angheloj, al kiu li ankau deziris alflugi.

Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la

marmilito.

Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience,

senigita je sia funkcio, devis serchi aliajn vivrimedojn. Lia edzino

starigis spicovendejon, dum li mem achetis difektitajn shipojn, kies

restajhojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris

komercon de malnovaj libroj.

La juna Hendrik trovis baldau plej grandan ghuadon en tiuj

forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur

rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia

spirito des pli vastighis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li

tralegadis tiujn forigitajn literaturajhojn, kiuj, kune kun la

edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun

imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel charmaj.

De post la sepa jaro la knabo plifortighis kaj kun sia frato

vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu

tempo mortis la kara patrino.

La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite

eduki la infanojn. Ili partoprenis lauplache la ludojn de la

najbaraj knaboj. Vespere tiuj chi kunighis antau la domo de

Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaudestinita

infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj

historioj, kiuj kvazau ensorchis liajn auskultantojn. Kaj chiutage

la rakontoj plilongighis per novaj, de la rakontanto elpensitaj

okazajhoj.

Ankau la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li

estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj

«Keloj de l' Pulchineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ghui

chiujn impresojn de teatra prezentado.

Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloghighi en la

kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, che izola loko

nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de shipoj, tute

simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifughejo, for

de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj

plej belaj jaroj. Tie efektive naskighis en li tiu varma amo al la

naturo kiu tiel forte montrighas en chiuj liaj verkoj. Pli ol iam

forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco

de la kamparo, de la melankolia charmo de la Flandraj ebenajhoj.

Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l' bestetoj kaj

kreskajhoj; chiu mateno alportis al li novan kauzon de admiro: la

levigho de la suno, la aromricha aero, la fresha roso, la vekigho de

la birdoj, la kresko de l' burghonoj, la apero de l' folioj, la

malfermigho de l' florkronoj, la zumado de l' insektoj kaj la

murmurado de la ventoj; chiuj tiuj impresoj igis Conscience la

delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia

sentema kaj pura animo malfermita al chiuj noblaj sentoj, kreos ian

tagon tiom da charmaj kamparaj rakontoj.

* * * * *

Tri jaroj preterpasis en tiu shajna indiferenteco, kiu tamen tiel

ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedzighis,

li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio

transloghighis al Borgerhout. Infanoj naskighis tiel multnombraj

ke, malgrau la shparemo de la nova edzino, la laboro de la

eksmaristo ne plu sufichis por ilin nutri; kaj la malplej junaj

filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo,

farighos instruisto, kaj lia pli forta frato, charpentisto.

En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis

lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis chiujn necesajn

konojn, kaj baldau farighis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte

lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste

Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel

lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre

konatan kolegion de S-ro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj

richaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta

ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda;

hejme devis ja manghi la multnombraj gefratetoj.

En tiu instruejo funkciis ankorau Conscience, kiam lin atingis la

memorindaj okazintajhoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme

partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseghon, kaj

kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de

1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj chiujn okazajhojn de sia

militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de

Loveno[3] li estis vundita.

Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatighis

kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj

malkovris, sub la maldelikata suprajho, la noblecon de ilia

karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, che la familia

tablo, li charmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en

Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan

verkadon.

Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatighis kun S-ro

Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankau Conscience

volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en chiuj liberaj

momentoj, sin tute dedichis al verkado; li estis la «poeto» inter la

soldatoj, kaj lia patro kun granda bedauro kaj timo pri l'

estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo,

versfaris ankorau franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur

necerta kampo.

* * * * *

En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La

infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito.

Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis

seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li

amikighis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto;

tiu chi incitis lin alighi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu

tiam reprezentis la Flandran skolon en ghia plej nobla celado. Ghiaj

anoj entuziasme klopodis por la renovigho de Flandro kaj la

revivigho de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por

farighi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provajhon.

Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon

de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris

verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en

1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia

laboro. Senkuraghigite, li forjhetis sian skizon, kiam, preskau

nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...»

(Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero,

la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paghoj plenighis. Ili estis la

antauludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l'

Mirindajhoj).

La legado de tiu unua chapitro naskis grandan entuziasmon che la

klubanoj. Kaj sammaniere, chapitro post chapitro, la malgranda provo

farighis fama historia romano. Dank' al la helpo de malavaraj

amikoj, ghi povis esti presata (1837a).

Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco,

bedaure estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon.

«Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis

Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter

Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi

riprochis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran

domon kaj enloghighis en gastejo. Tiam, senigite je chiuj vivrimedoj,

mi danke akceptis oficeton che la provinca administracio. Tage mi

kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»

Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l' Mirindajhoj» lin estis

incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozajhoj kaj versajhoj),

kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian chefverkon.

Tie chi mankas al ni la loko por, pashon post pasho, sekvi

Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li

renkontis multajn malfacilajhojn en la batalo por la vivo. Premita

de mizero, li ech dubis pri sia talento, kaj farighis ghardenisto

che sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed

ghardenisto li ne restos, almenau ne en la kulturejo de Van Geert.

Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ghardeno de

la malfelicha Flandro!

Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, che la

tombo de la Direktoro de l' Akademio de Belartoj, Conscience estis

komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama

tempo li farighis registristo che la Akademio; dum dekkvar jaroj li

okupadis tiun funkcion.

En la jaro 1857a, Conscience transloghighis al Kortrijk (Okcidenta

Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj,

kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo;

senditoj de Napoleono IIIa propagandis che la limloghantoj por

aligho al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en

tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon,

kies popolaj rakontoj devos pli ol chio alligi la loghantojn al ilia

patra tero.

En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reghaj Muzeoj

de Belartoj, en Bruselo. Antaue oni estis lin nominta profesoro pri

Flandra literaturo che la Universitato en Gent, sed Conscience estis

rifuzinta tiun altan profesion, char li timis, ke la okupado de la

romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.

* * * * *

Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de

la autoro mem:

«Mi volis igi chiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante,

mi chiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la

simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni.

Chiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por

prezenti malbonajn agojn kiel plachajn kaj allogajn.»

Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ghi amis

la verkiston kaj la homon kiu donis al ghi tiun noblan ghuadon.

Neniu autoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj

vilaghoj de Kempenlando, de Flandro au Brabanto, chie kie aperis

Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, chie li tuj estis

rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj

improvizitaj elmontroj.

Liaj simplaj rakontoj charmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La

plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen

tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a,

grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el chiuj partoj de la

lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi.

Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ghi starigos lian statuon. Du

jarojn poste, la bildo estis inaugurata, dum, en Bruselo, la granda

homo, morte malsana, kushis sur sia lito.

Antau ol turni tiun finan paghon el la vivo de Conscience, ni diru

ankorau kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis

edzighinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience

diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam

mi audis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino

naskighis, la tuta ghojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo

forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la

chefurbo. La pli juna filo malsanighis. Kaj la alia, dudeksepjara,

lau la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton.

Sed baldau alvenis telegramo: «Venu baldau, Hildevert estas

mortanta.» Kaj la malfelicha patro alvenis nur por fermi la okulojn

de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste,

la dekdujara Hendrik ankau estis mortinta.

Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazau neniigita.

Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankorau utilus! Kaj chiujn

memorajhojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta

mondo, li pro malespero forbruligis.

Lia filino, Maria, edzinighis kun la konata Flandra poeto Antheunis,

kaj iliaj charmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.

Ili chirkauis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a,

la granda geniulo elspiris la lastan spiron.

La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazau princon. Imponanta

monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan

monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al

li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtighon de Flandro.

* * * * *

Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskigho de la malsaneta

infano en la Pompstraat, tiu infano kiu farighis unu el la plej

famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila

procesio traveturos la chefajn stratojn de la urbo. Chiu charo

reprezentos ian karakterizan paghon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro

estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolchaj sonoj lian

memoron. Povu ankau chi tiu tradukajho de unu el liaj plej belaj

idiliaj rakontoj porti ghis malproksime, tra la tuta Esperantista

mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!

Marto 1912a.

M. P.

Rikke-tikke-tak · 第 4 / 18 题