La intervjuo kun Giorgio Silfer en _LOdE_ 10/98 kaj la
(kontraŭ)kongresa numero 9-10/98 de _Heroldo de Esperanto_
raportas pri la "Forumo por la Esperanta Civito", okazinta en
Svislando kaj iniciatita de LF-Koop. Oni povas konstati, ke la
tiel nomataj raŭmistoj nun definitive forlasis la koncepton de
Esperanto kiel ideo kaj movado strebanta al pli justa lingva ordo
en la mondo: nun la ĉefa celo estas "atingi agnoskon fare de la
dublina Buroo de la mapli disvastigitaj lingvoj"! Sendube tia
elpaŝo inspiros la mondan gazetaron al spritaj artikoletoj pri
tio, kiel la esperantistoj fine konfesas sian malvenkon. Ĉu
Zamenhof deziris defendi malgrandajn lingvojn nur kreante unu
plian?
Laŭ la analizo de Silfer en _Heroldo_, la spertoj en PEN-klubo
[!] montris, ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la
esperantistoj kredis. Li pledas por pli vasta uzo de la hispana
kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj organizoj. "Poste,
eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaŭ la solvo de la
lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese,
se vere tia estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aŭ
Svisa Esperanto-Societo, kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se
ni iam povos ekscii, kiuj vere partoprenis: la redaktoro de
_Kontakto_ sciigis al mi, ke la revuo neniam aliĝis nek
partoprenis, malgraŭ tia informo fare de la civituloj. La
Akademio de Esperanto aliĝis per decido de la antaŭa gvida
duopo (Bormann kaj Martinelli), sed la nova estraro elektita
antaŭ ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian oficialan
reprezentanton al ĝi.
La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton
"Esperantujo". La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antaŭvidas
preparadon de "Konstitucia Ĉarto de Esperantio". Sed ĝi neniam
estos mia konstitucio, tamen mi apartenas al Esperantujo.
Almenaŭ ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke ĉiu uzanto
de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subiĝi al
neniaj organizoj.
Siatempe, la Manifesto de Raŭmo (kiun mi kunverkis kun Silfer)
celis deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaŭ
la Esperanto-komunumo. Ĝi ne estis la unua, nek la lasta
dokumento de esperantistoj, kiuj emfazas tion. La komunumo kaj la
movado (kies celojn formulas tre klare la Manifesto de Prago)
kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita, la
komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas
organizi la komunumon -- eĉ se "federalisme", eĉ se en la
spirito de Grutli 1291, kiun supozeble ĉiu barata, japana kaj
brazila esperantisto konas -- se oni do pretendas organizi
la komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo restas
ekster ĉiaj organizaj provoj. Tial la raŭmistoj perfidis la
Manifeston de Raŭmo.
Silfer estas lerta propagandanto: laŭ li la Montpeljera
Strategia Forumo de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA"
(kio ne veras, alie ja ekzemple SAT ne aliĝus!), dum la
Civito-Forumo estis ideale malfermita al ĉiuj. Tamen, oni ja
povis facile antaŭvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo
akceptos, ĉar la raŭmismo jam delonge estas nur tia, kia ĝin
degnas difini LF-Koop kaj Silfer mem.
Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Raŭmo havas unu
ĉapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj
kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de
homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte
inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj
funkciulaj kunvenoj . . ." Estas malfacile akordigi tion kun la
kolosa ĉikanado pri la ĉi-jara Universala Kongreso en la
raŭmisma _Heroldo_, kie oni plendas ĝuste kaj precize pro tiu
asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto oni
jam povas legi, ke Silfer ĝustigis tiun parton de la Manifesto:
ekde nun ni parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko.
Ĉu ĉio ĉi rememorigas vin pri certaj ideologioj kaj iliaj
rajtigitaj interpretistoj?
En la intervjuo de _LOdE_, Silfer diras: "Raŭmismo kondamnas
ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas
ortografiajn reformojn, sed certe ni neniel pensis pri ili en
Raŭmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke Silfer akaparas la
rajton interpreti, kion la raŭmismo "ekzemple" kondamnas aŭ
aprobas. En _LOdE_ li postulas, ke la Akademio de Esperanto
distanciĝu de certaj reformemuloj, alie ĝi ne plu rajtos esti
la "lingva kortumo" de la civituloj. Malofte iu tiel arogante
starigas kondiĉojn al la Akademio kiu, kompreneble, neniel
bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple ĝiaj eksmembroj
Albault aŭ Haupenthal. La Akademio ne ĉesis apogi la
Fundamenton, kaj ĉiu esperantisto ja povas facile kompari
radikalajn reformprovojn kun la Fundamento.
Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la
"Civito" nepre fiaskos. Sed mi bedaŭras ĉiujn esperantistojn,
kiuj estos misgvidataj de ĝi kaj devos per amara sperto lerni,
ke en Esperantujo troviĝas lertaj propagandistoj por malplenaj
ideoj. La raŭmistoj ja neniam povus mem kreskigi la komunumon:
oni fariĝas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de
tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas
sian dorson -- oni ne esperantistiĝas por aparteni al
senteritoria ludnacio aŭ al nova Malta ordeno. Tial la raŭmismo
devas ĉiam paraziti sur la serioza movado.