Al la buŝo de oni neniu povas ordoni

Baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de

Camacho.

(Aleksander Korĵenkov?)

Pli ol unu jaro jam pasis post la "unua eldono" de _La liturgio

de l' foiro_. Siatempe mi sendis la tekston al du

gazet-eldonistoj, _La KancerKliniko_, kiu _ne povis_ enŝovi ĝin

en sian eldonprogramon, kaj _La Gazeto_, kiu unue pretis kuiri el

ĝi specialan numeron de la revuo, sed kiu poste _malvolis_ tion

fari, probable pro timo al reprezalioj (juraj aŭ vipuraj) aŭ

pro miskomprenitaj neŭtralismo, formalismo kaj ĝentlemanismo.

Nu, dum _La Gazeto_ dediĉadis siajn paĝojn malavare al reformoj

kaj surogatoj de nia alphabeto, mi zorgis pri ĝia aperigo kiel

privata letero ricevota de kolegoj kaj geamikoj. Laŭ la paso de

la monatoj venis al mi multaj kaj tre diversaj reagoj, ret- kaj

paper-poŝte.

Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de

Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur

intelekta, sed ankaŭ morala kaj kulturhorizonta, de la infano,

kio bone sidus sur p. 13.

Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la

konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la

esperantistaro plus la detiama serĉado de propra (kaj nova)

identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo ĝuste ĉe

raŭmistoj mem.

Kaj sendube la Manifesto de Raŭmo pravas pri unu punkto: ke

esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko

aŭ merkato. Sed ne havas sencon anstataŭigi mensogojn per pliaj

mensogoj, mitojn per mitoj, naivaĵojn per mistifikoj. Unue

necesas koni kaj kompreni sin. Tial mi elverkis ĉi libreton.

Prave diras Hèctor Alòs, ke "estas tiom da _Leteroj

el Palestino_ verkendaj aŭ tradukendaj pli frue ol plia denunco"

kontraŭ la polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaŭ

mia reiro al Madrido, mi povintus lasi la tuton droni en forgeso.

Sed mi preferis kunmeti ĉi heterogenan materialon, fini la

ĉapitron kaj turni la paĝon. Kaj dediĉi min al pli gravaj

aferoj.

Ĉar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aŭ

reverki mian tekston (temis ja pri _Elementoj por ekzegezo_, ne

pri ia _Plene Analizita Foirismo_), mi citos ĉi-sekve kun la

permeso de la aŭtoroj (kaj alfabet-orde laŭ la familiaj nomoj)

nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de la ricevitaj

leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:

"Malgraŭ tempomanko mi forglutis 'La liturgion de l'

foiro'. Mi nur bedaŭras, ke du gazet-eldonistoj

afable cenzuris ĝin. Nu, ĉiu scias (aŭ sciu) siajn

prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston.

Laŭ mia supraĵa kalkulo ni marŝas al

enradikiĝanta faŝismo, tial mi bonvenigas vian

provon senmaskigi la foirismon estiel formon de

faŝismo."

Mi nur aldonu, kohere kun la substrekitaj vortoj komence de ĉi

artikolo, ke, dum la sencenzuran kaj skandaleman _LKK_ mi daŭre

apogas kaj simpatias, pri _LG_ mi perdis ĉian intereson. Albert

Reyna (kies ĵus antaŭaj vortoj eĥas la devizon _Kion vi faras

por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie

kontraŭ la internacia faŝismo!_ -- el hispana internmilita

afiŝo, kiun mi uzas ekranŝirmile) daŭrigas:

"Vi eble memoras ke antaŭ pluraj jaroj mi forte

sentis min fora de esperantaĵoj ĉar (mia-dire) 'mi

ne dividas celojn'. Nu, mi ĝojas nun legi vian

tekston: 'Ni esperantistoj konsistigas malnacion,

malgenton, malpopolon (jen kio placas al mi!)'. Kaj

-- plej ĉefe --, se Esperantujon regas

cenzuro, mi diru klare, laŭte kaj elegante, ke

Esperantujo ne ekzistas, kiel ne ekzistas Fumantujo,

Filatelujo nek multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de

la Klingona Imperio)."

Kontrastre, Hèctor Alòs i Font skribas:

"Mi ekzemple konsideras, ke la kvazaŭa komparo de

(parto de) la esperantistaro al diaspora malplimulto

estas riĉiga kaj povas montriĝi fruktodona: oni

povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili

sin organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de

la simpla disvendado de libroj kaj revuoj al la

starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aŭ muzikaj

grupoj). [. . .] Aliflanke, mi ne plene konsentas kun

vi, ke esperanto simple estas 'nobla hobio' [. . .].

Mi tamen kredas, ke ĉe ne malmultaj aktivaj

esperantistoj nia iom aparta kunvivado kaj interagado

kun homoj el multaj landoj, ĝenerale konsiderataj

'ekzotaj' ĉe ni, iom modlis nian mondpercepton."

Nenion mi havas kontraŭ "kvazaŭaj komparoj" aŭ senpretendaj

metaforoj, kaj mi ĝojus, se oni povus lerni same multe de la

foirisma demagogio, kiel de la reala kultura agado de armenoj

(kiun mi, bedaŭrinde, ne konas). Cetere, eble iam mi entreprenos

la seriozan instrospekton pri la motivoj de mia esperantumado,

kiun proponas al mi Hèctor. Sed mi timetas, ke la

konkludoj povus kabeigi ĉu min, ĉu aliajn . . .

Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de

Piron dirante, ke "_se li 'neniam renkontis esperantiston, kiu

favoris "faligon de la angla"', nu, probable li ne renkontis

multajn esperantistojn, almenaŭ ne ĉiujn, almenaŭ ne min (eĉ

se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)_". Aliflanke,

kiam temas pri la manifest-aŭtoraj apartiĝemo kaj pretendo, ke

nur ili pravas, laŭ Duc Goninaz "_Piron ne vidis en la unua

peragrafo la uzon de 'ni' ('nia superegoo . . .' ktp), per kiu la

aŭtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj de la averaĝa

esperantistaro, sed ja tre similaj -- eĉ se kun laŭdinda

memkritiko_". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan

vidpunkton:

"En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la

historian dimension. La Manifesto de Raŭmo havis

kiel ĉefan historian taskon (konscie aŭ nekonscie

flanke de ties aŭtoroj -- tio ne gravas)

forgesigi kaj, se eble, forviŝi la Deklaracion de

Tyresö (1969). El tiu ĉi vidpunkto la

'Raŭmistoj' de 1980 (ankaŭ simbola jaro: entombigo

de la jaroj '70!) estas la objektivaj komplicoj de la

plej tradiciaj kaj 'pracelaj' esperantistoj, kiujn

ili pretendis kritiki."

Preleginte en Rijeko pri ĉi temo, okaze de la tiea Internacia

Junulara Kongreso en 1998, mi petis la publikon pri komentoj kaj

demandoj. Pli ol unu aŭskultinto diris, ke por li (mi emus

skribi "*gi" por ne pensigi pri vireco) "raŭmismo" signifas

"ĝui la (bonan) etoson", t.e. amuziĝi, distri sin, amikumi kaj

umikumi ktp. Nome, ne "labori por la movado, sin oferi,

organizi. . .". Jen la ŝibolete kaj sezame moda vorto en

junularaj renkontiĝoj, en TEJO-rondoj: ne "interna ideo" nek

"frateco", sed "etoso". Sufiĉas legi komiksojn de Arnau por tion

konstati. Evidente neniu plu pretas iĝi martiro, aŭ lakeo, aŭ

putino, de esperanto -- ankaŭ ne mi. Ĉiu volas ĝui la

etoson, la lingvon, la vivon, la hodiaŭon! Pasis for la tempoj

piramidaj . . . Sed, krom tio, la ekvacio "raŭmismo = ĝui la

etoson" montras nur la idean magrecon de la debato en Junularujo.

Simplismo (t.e. pensado per sloganoj kiel "komunismo = ĉio por

ĉiuj" aŭ "kristismo = eterna feliĉo") facile akiras adeptojn

ankaŭ en niaj vicoj.

Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de ĉi alineo

(parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke

ĝuste li estus la aŭtoro de _La manto_; se ne li -- do

kiu?):

"Memkompreneble mi legis kun ĝuo vian 'liturgion',

kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre

interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas

atenton, kaj kiun, bedaŭrinde, la ĝenerala

esperantistaro, eĉ UEA, laŭŝajne tute ne prenas en

konsideron aŭ taksas nur marĝena, malgrava

danĝero. [. . .] Mi deziras ankaŭ klarigi kial mi

iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' raŭmisto. Tia

mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la

esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj

kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi

povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraŭ

tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama,

ioma 'fina venko'."

Bele kaj ekvilibr(ig)e komentas Sten Johansson (kiu bonvolu

indulgi la pres-artan modeston de ĉi libreto):

"Mi ŝatus komplimenti vin pro via 'liturgia'

artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj

treege amuza. Mi komprenas ĝin kiel vivan kaj trafan

esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado ĝi iom

malpli-efikiĝas de la komparoj kun Hitler, Pinochet

ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston

simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elserĉi

'kamaĉaĵojn'. Kaj eblus imputi ankaŭ al vi

diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta

'temperaturo' en via artikolo. Ekz. ĉu ne povus esti

reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan

subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi

projekcius sur Silferon, kiu ja prezentas tre taŭgan

projekcian ekranon . . .)."

Ne povas manki ekstreme konciza prijuĝo fare de Gonçalo

Neves:

"Hieraŭ mi (finfine!) legis vian broŝuron. Mi ege

ŝatas ĝin, kaj tute ne komprenas kial iuj

malrekomendis ĝian aperigon. Ĝi estas sobra,

objektiva, vaste dokumentita, kaj (kiel ĉiam)

belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [. . .] Temas

do [. . .] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre

meritas disvastigon, kaj tial mi ege rekomendas ke vi

klopodu ĝin aperigi."

Nek la senkompromise kritika voĉo de Joxemari Sarasua, kun kiu

min ligas filipika korespondado pri naciismo kaj politiko:

"Ĝi vekis ĉe mi kontraŭdirajn impresojn. Unuflanke

mi tre ĝuis vian skurĝon al la silfera rondo

-- tuj partianiĝinte por vi senscie pri la

kialo, eble pro osmoza empatio --, kaj ankaŭ

vian erudician vervon . . . Sed aliflanke ĝi

postlasis ĉe mi ian senton de vaneco. Komprenu min:

la temo mem estas sensignifa, kaj mi domaĝas la

tempegon kiun vi perdis dum ĝia verkado kaj kiun vi

povintus uzi por verki viajn ŝatatajn [poemojn,

novelojn ktp . . .]. Viaj kritikoj al foirismo sonas

prave, kaj povas esti, ke mi mem konsentas kun ili.

Sed, ĉu vere la afero tiom valoras? Ĉu vi ne

pensas, ke foiristoj estas elita sektero,

mikrominoritata merdero en la flako de esperantujo,

kiu estas siavice pisguto meze de la oceano? Ili

nombras ja nur kvar kaj unu tamburiston kiu

bruas . . .!, la ceteraj akolitoj apartenas al la

averaĝa homtipo kiun vi renkontis ekzemple en la

lasta [kongreso]. Ĉu vere ili estas la avangardo de

ia nacia fronto konkerunta ian promesitan landon? Ĉu

vi iam serioze ekpensis pri risko de etniĝo de la

esperantistoj, pri fondiĝo de ia esperanto-nacio?

Sub la egido eble de prezidento Silfer? Estas

groteske . . . Vi banaligas kaj distordas naciismon

ĝis ekstremoj de nerekoneblo. Laŭ mia scio, etnismo

-- aŭ gentismo aŭ kia ajn vi volas nomi ĝin

-- laŭmodas ne lastatempe sed de la frua

dek-naŭa jarcento, de kiam la germanaj romantikuloj.

[. . .] Ankaŭ vi kvazaŭ urinus ekster la

pisujon . . .". Tamen poste li ret-esprimas sin jene

pri la ĵusaj komentoj: "Mi nur bedaŭras, ke ekster

sia kunteksto ili aspektas pli negative ol intencite:

mi ja tre ŝatis legi la libreton." Dankon, Joxemari!

Fine, eĉ Jakvo Schram, eldonanto de la libreto, kiun vi nun

legas, ĉe la komenco reagis jene:

"Unuflanke mi admiras la verkon pro ĝia strukturo,

vort-uzo, precipe kiel vi malkaŝas la

Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: ĉu

necesas uzi vian valoran tempon por skafandri

[provizi per freŝa aero] organizon sensignifan?

[. . .] Evidentas ke vi klopodas malkaŝi la papajn

revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro

direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min

demandas, ĉu tiu grupo ne estas sufiĉe saĝa por

funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke

Silfer nur revas pri simpla adeptaro."

Poste, ŝanĝinte (evidente) la opinion, li konfesis: "_La tutan

vivon mi jam revas pri mia nomo sur la nigra listo de LF-koop_".

Deziro plenumita!

La paĝosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi

supozas) Aleksander Korĵenkov en la artikolo _Rondo vere

"familia"_ (_La Ondo de Esperanto_, 1999:1): "_Draŝan publikan

kritikon [fare] de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis

Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis

ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la

redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera

filibro de Camacho)_". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj

al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version

aŭ surogaton de foirismo, kiun Korĵenkov kaj K-io laŭdire kaj

onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al

tiu de kamarado Gorbaĉov en la balot-intencaj sondoj. Strange,

se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander,

Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran,

sen erarintaj filoj kaj favaj ŝafoj!

Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la

kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj

svagaj kaj ambiguaj, kvazaŭ temus pri la sekso de l' anĝeloj,

Silfer (en _Bonan matenon, HdE_ 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj

8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laŭ la nomo

Niemojewski, aŭtoro de artikoloj en _Pola Esperantisto_ en 1914

(!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontraŭjudan

karakteron". Konata metodo: ĉiujn kritikajn voĉojn ili elĵetas

en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna

stampilo! Kritikanto iĝas antisemito, "*anarkoidulo", persono

kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Ĉu necesas

proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn

kaj legas librojn fare de judaj aŭtoroj? Ke ĉi-monate mi legis

_Se ĉi tio estas homo_, de Primo Levi? Sed ĉu diri ankaŭ, ke

ĵus antaŭe okupis min _Kultura antropologio_, de Marvin Harris,

kaj _La senmorta semo_, de Jordi Balló kaj Xavier

Pérez, kaj tuj poste (t.e. ĝuste nun) _Fundamentaj

mensogoj de la katolika eklezio_, de Pepe Rodríguez? Kiun

tio koncernas? De kiu do peti la _nihil obstat_ (eklezia aprobo,

imprimaturo)? Ĉu de la Kooperativo? Aŭ de la esperantuja

PEN-klubo?

Ĉar ankaŭ ekster Esperantujo troveblas interesaj legaĵoj,

taŭgaj por fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado

de _Esperanta PEN-Centro_ havas mondajn precedentojn, kiel

montras la perua verkisto Mario Vargas Llosa en _Carta a

Kenzaburo Oé_ (_Letero al K.O._; _El País_,

17.01.1999, p. 15): "_Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la

japana PEN-klubo rifuzis protesti kontraŭ la persekutado de la

korea poeto Kim Ji Ha. Dum mia tri-jara prezido de Internacia

PEN-Klubo mi trovis, ke kelkaj Centroj malobservis sian devon

batali kontraŭ cenzuro kaj kontraŭ politika molestado de

verkistoj, nome la ekzistokialon mem de la institucio. La plej

dolora kazo estis tiu de l' argentina romanisto Antonio di

Benedetto, viktimo de la armea diktaturo, por kies liberigo

kampanjis Internacia PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera PEN

pro nepago de kotizoj. Tiaj ĉi skandalaj kazoj estis tamen ne la

regulo, sed escepto._"

Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" --

kiel kutimis aldonaĉi la sengusta aŭtor(in)o de _La manto_

-- "tio enĉapitriĝos venontpaĝe".

La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) · 第 22 / 36 题