Kanto de Gumlo

Krom ritmo la kanto havas en la norvega lingvo ankaux aliteracion,

kio oftas en la tuta poemaro, tamen gxi estas malfacile redonebla en

Esperanto, cxar tio kondukus al tro da artefaritajxoj. Aliteracio

postulus vortojn kun akcento sur la unua silabo.

La kanto donas vizion super la historio ekde la tempo kiam la naturaj

fortoj regis sub la nomo de "gigantoj". La naturaj fortoj agas

sencele. Do la "luktoj" inter la "gigantoj" farigxas nur por la celo

de lukto. Neniu kultura vivo:

"Tempo staris / Cxio mutis."

-- Antaux la ekzisto de vivo.

"Kreskis Alvo"

-- la unua viro.

"Venis Azoj."

-- la norenaj dioj; tio signifas kulturo; tempo de la gxermanaj

popolaj migradoj (350-550 de nia erao).

"Kovris vilagxojn sub gruz' kaj sablo."

-- La "jotuno" devis kasxi sin en la rokoj, sed foje li elvenis por

kauxzi naturkatastrofojn.

"Degeneris

parencaro.

Krevis sub suno.

Eksxtonigxis

pro di-martelo

kaj blanka kruco."

-- komparu kun "Sur pasxteja monteto".

"Nun la gnomoj / estras la regnon."

-- pikvorto al la estrantoj de la socio je la tempo de la auxtoro

mem. Kritiko kontraux la registaro kaj la ministroj.

"nigraj libroj"

-- Komparu kun "Sorcxisto kun Vergo".

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 173 / 179 题