Pro la perfido Injeto estas nun malforta kaj matura por esti tentata
de la malbonaj estajxoj. La huldro kvazaux svatas por sia frato. Kaj
sxi informas, ke Injeto estos trance portata sur la monton
"Skarekula", kie "ni", nome la subnaturaj estajxoj, festenos
Antaux-Julon.
Notu la molan transiron al alia ritmo kaj al alia temo: Dolcxe kiel
plor' ...
Rimarku, en la lasta strofo, kiel la poeto utiligas naturan fenomenon
por glate gliti de supersticxa aux songxa stato al vekita, tiel ke
oni ne povas scii kio estas songxo kaj kio vero. Komparu ankaux la
finan strofon de la poemo "Antauxsciigo".