Paralele kun la veno de la printempo Injeto sanigxas. La temoj de la
poemoj trovigxas nun en sxia propra psikologia, cxiutaga rilato al la
okazajxoj cxirkaux sxi. Cxi tiu poemo estas unu el la plej belaj en
la tuta poemaro:
Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel',
kaj suk' levigxas sub la sxel'.
Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ...
Beate juna estas mi!