Sekvo de la peko, sed ankaux severa provo por sxi. Cxio okazanta
estas iel ligita al kauxzoj. La korpa malsano sekvas al spirita
strecxego. Por Injeto ne estas sole fizika malsano. Sxi baraktas sur
pli alta nivelo kontraux malico kaj fiajxoj:
Injeto kusxas delire,
lamentas en halucinoj.
Kun monstroj kaj drauxgoj baraktas sxi,
kaj murmuras pri lunluminoj.