Prezentigxas la ne nur mezepoka kredo pri peko kaj eterna puno. Sed
eterneco estas ligita al la stato de la animo. Do ne ekzistas
"tempo". Ne temas pri la tempodauxro de la puno. Gravas la anima
stato en kiun la pekulo metis sin. La peko kvazaux materialigxas kiam
gxi farigxas vibranta bildo en la konscio de homo kaj tiel sekve
influas gxian konsciencon.
Translokigi partigan sxtonon inter la bienoj estis grava peko laux la
antikvaj legxoj.