Estas bona ekzemplo cxi tie kiel vizio grade malkasxas sin al Injeto:
jen trikajxon sxi forgesas
pro impreso de la sensoj
kaj en senpripensaj pensoj
glitas for, vizie revas:
vidas ke herbej' vivigxas,
ke vekigxas cxe sxtonaro
kaj rekreskas la herbaro
kie jen brutar' pasxtigxas.
Montulin' en blua jupo,
sur la brust' argxent-folioj,
sidas sur tufo sub deklivo.
Sxutas sxi salon al bovinoj.
kaj tiel interplektigxas la vivo de la huldro kaj tiu de Injeto.
La subteruloj ne toleras sunlumon:
Kiam sxveba nebulej'
malheligas teron,
ni vagante laux altej'
gxuas la liberon.
Dum nebulo sur dekliv', --
sendangxera huldra viv'.