Festeno

Detaloj el tiu cxi longa kaj komplika poemo trovigxas en folklora

historio, kiun la verkisto utiligas por sia celo priskribi la staton

en la siatempa socio, nome pri konduto kaj moralo kaj sociaj rilatoj.

"Eksidis Injet' en malluma angul'"

-- Neniu volas aux kuragxas danci kun sxi cxar "Dirigxis: Mankas

prudento". Sxi sidas kaj devas vidi la fantomojn sekvantaj al cxiu

ajn el la festenanoj, kaj tiel riveligxas al sxi la karaktero de cxiu

opulo kaj sekve la karaktero de la festeno. El tio ni suspektas la

socialan sintenon de Arne Garborg.

Tamen kreigxas io nova inter la homoj, nome mensaj statoj sendependaj

inter ili. Tiuj abstraktaj statoj kreitaj de sentoj farigxas el si

mem aktivaj kaj agantaj fortoj, kiuj kauxzas novajn kaj neatenditajn

reagojn. Cxio estas prezentata pere de transnaturaj aperajxoj: "Jen

nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!" La

abstraktajxoj inter la homoj, do sentoj, malamo, atakemo, perfido,

fugxo, envio kaj tiel plu farigxas en si mem instigaj kauxzoj de

agoj; kaj tiel en la poemo ili reprezentigxas kiel estajxoj, tute

kiel sur scenejo. Injeto estas la sola, kiu vidas tion kio estas en

kaj inter la homoj.

"Nun suben kaj norden drivas la hord',"

-- al neniigxo -- al Infero aux al glacia trola mondo. Esprimo el la

antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontraux

malbono ne havos finon. Optimisma kontrauxo trovigxas en la poemo

"Negxego".

Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Sxi

estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas

dirende ke pro sxiaj kapabloj gravas gajni sxin kiel kunbatalanton en

la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj

logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas

esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la

subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon.

Rimarku la molan transiron cxi tie al nova temo kaj nova metriko:

... Dolcxe kiel plor'

sonas harp-sonor';

logas ama sent'

kvazaux milda vent';

flata la lul',

kiel onda rul'

dormigxas gxi en songx-trankvilo;

vekigxas el silent',

sxvelas en potenc',

kiel sxauxm-susur'

en la mar-murmur';

el la dorma cxarm'

sxvebas tona svarm'

amovarma, dolcxa trilo ...

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 135 / 179 题