Injeto

Jen Injeto, sur kies junaj sxultroj estas metita la peza sxargxo esti

tiu, kiu sola vidu la kasxitajn verojn, kaj tiu cxi estas la unua

momento kiam sxi konscias pri la graveco de la tasko metita sur sxin

de la Kreanto. Li bezonas puran animon por sia servo.

Ne strange ke sxi eksidas en silento. Tiu cxi estas la momento kiam

sxi komprenas kia estos sxia sorto. Sxi do vidas la malsamecon inter

si kaj aliuloj. Kiel sxi de nun rilatigxu al siaj geamikoj?

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 131 / 179 题