Injeto vidas la reaperantan fratinon Lizabet', kiu estas kvazaux sxia
gard-angxelo. Sxi inicas Injeton al supera servo post kiam sxi trinkis
la enhavon de la kaliko. Tiu trinkajxo reprezentas la dolorigajn
spertojn, kiujn sxi trapasos dum cxi tiuj 70 poemoj. La Kreanto metas
sxin antaux vico de provoj por vidi cxu sxi estas matura por eniri en
lian servon, cxar li bezonas sxian kapablon. En tia servo nur
akceptigxas la plej kapablaj kaj tute puraj homoj.
Mateo 26 39: Jesuo: "Ho mia Patro, se povas esti, cxi tiu kaliko
pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.":
Jesuo sciis kio okazus pri si kaj akceptis la sorton kun malfermaj
okuloj. Injeto estis sensperta kaj timis nenion. Sxi ne antauxvidis
ion malbonan, cxar vidigxis ankoraux neniu kauxzo. Sxi vivas en
kompleta nescio. Tial sxi ne petas esti liberigata de iuj postuloj
ligitaj al la kaliko.
Injeto travidas cxiujn falsajxojn. Gravas dungi en la batalo kontraux
malbono la plej dotitajn karakterojn. Tamen ne nur tauxgas rifuzi kaj
venki la malbonon ekster si. La malicajn sentojn en la persono mem
devas ankaux esti elradikataj, tiel ke la homo povas ekstari tute
pura antaux la homaro por kiu gxi estu gvidanto.
Imagu la tragedion sentatan de juna homo kiu antauxvidas tian sorton,
kiel faras Injeto en la poemo "La Montarino". Tiu estas la momento
kiam Injeto, kiel Jesuo, estus petanta pri liberigo de la kaliko.
Malaperas por Injeto la ebleco vivi la gxojan vivon de juna kaj gaja
knabino sen bezono okupigxi pri homaro kaj peko kaj maldeco kaj
perfido kaj venko. Plej felicxa estas tiu, kiu nenion vidas kaj tial
ne kulpas pro respondeco.
"kaptiloj"
-- tentoj de la malbonuloj. Injeto estas dangxero al la malbonuloj.
Rimarku kiel la verkisto utiligas la naturon por sxangxi inter
supernatureco kaj realeco. Li mole glitas el la songxo, for de la
vidajxo, pere de matena glimo kaj fine pere de fru-matena vento. Kiom
el tio estas reala? Kio estas la vera realeco?