-- Fino de la mondo. Fina lukto inter la dioj kaj la gigantoj, aux
inter kulturo kaj primitiveco, aux inter Bono kaj Malbono, aux inter
Dio kaj Satano. Priskribita en la Edda-kanto "Voluspa".
meandras
-- Serpentumas. En la helena arkitekturo serio de kurbigxoj en ornama
linio laux la randoj ekzemple de frontonoj. En norvega mezepoka
arkitekturo tio reprezentigxas per drako kiu meandre beligas ekzemple
ambauxflanke portalojn de fosto-pregxejoj.