Cxiela regx', ho helpu min!
Mi luktas en doloro.
En senespero tordas sin
la lacigxinta koro.
Malbono havas tro da fort';
por gxin esprimi mankas vort'.
Mi brulas en angoro.
Cxiela regx', ho helpu min!
Auxskultu petan vorton.
Vi luktis mem gxis venka fin'
spitante fian forton.
Teruras lukto en mizer'!
Vi estu cxe mi en sufer'.
Vi povas sxangxi sorton.