Ho jen cxiel' en pur' kaj sun'.
Benata mi, printempas nun.
Jen ludas viv' en land', laux strand';
Libera mi el la malsan'.
Ho, kian tagon donis Di'!
Al monta pinto vidas mi.
Sur mar' aera diafan'
min benas per sunluma ban'!
Auxdigxas kant'. Mi vidas: Jen
alauxdo alte en seren'
triladas en la blua hel';
atingos baldaux al cxiel'.
Flugile remas tra la klar'
la mevo elen super mar'.
Trilad', kvivito, pepo, kant'
en arb', arbust', sur kort' kaj kamp'.
Ho, nun la sun' karesas min
per varmoflu' cxe dors' kaj sin',
kaj sxvebas milde la brizet'
de l' sala maro en blovet'!
Jen gxermas tig', burgxon' en sxvel',
levigxas suko sub la sxel'.
Ho, dolcxa sent'! Vekigxas gxi ...
Beate juna estas mi!