Festeno

Ho -- hej! Ludil'! Nun ekludas gxi,

por danca svarm',

kun rid' en larm',

ho venu, venu knabin' al mi,

ni ludu en ama duo.

Kaj longe pudoro fremdigis nin

en longa dezir',

en songxa sopir';

nun havas vi min kaj mi havas vin.

Hoj, kia grandega gxuo.

Memoru fojon sur verda herbej',

jen mi kun falcxil',

jen vi kun rastil',

kaj nian ripozon sur muska ej',

ho, kiaj tagoj de amo!

Rigardis mi vin, kaj rigardis vi min,

ni ridis en em'

kaj senvorta kompren';

jen pensis mi: mi havos vin,

por posta kunviv' en cxiamo.

Ho mia, vi knabin',

ho atendad' sen fin'!

En mia mens'

min hantas pens':

ke estus ni nun survoje!

Solecas mi en ted'

al frida vivo pred',

sed kredas mi:

se kunus ni,

ne zorgus mi tiomfoje.

Hoj hej! ni dancadu gxis danca fin'!

Turnigxas la sun',

turnigxas la Jul';

eksaltas la vir', postsaltas virin'!

Okazas nun gxustmaniere.

Printempon farigxos alia danc'!

Hoj hej kia far'!

Hoj hej kia par'!

Ni ludos kune en kroma sxanc'

en gxojo senhalte, sincere.

Kun salt' kaj jxet'

gxis al plafon'

en danc-impet'

laux violon'

la forta knab'

per firma kapt'

knabinon nun svingadas.

Jen alsturmad'

kun salt' kaj sku'

en kontuzad'

kun ega bru';

flatanta knab'

pro sxajn-tentad'

al dolcxa kusx' logadas.

Singarda in'

per ridmokeg'

rifuzas gxin

en mokrideg';

bier' en flu'

kaj sang' en brul';

ludilo lud-kantadas.

*

Eksidis Injet' en malluma angul',

rigardas sxi murmuradanta;

sekreton sxi vidas pri cxiu opul'

sovagxa, dancanta, saltanta.

Svarmadas ombrar',

multnombra bestar',

fluganta, rulanta mistera ar'.

Dum danco al cxiu petola hom'

postsekvas nun ombro fidela,

kaj blanka aux nigra cxiu fantom',

aux hida aux ecx pli malbela.

Se eblus la vid'

jen velkus la rid',

kaj turnus sin ili de l' fia hid'.

Jen Topp-Ola Lejte, frizita gxis mok',

en svinga kondut' kiel mosxto.

Lin sekvas tro-sinestima kok'

kun longaj spronoj kaj vosto.

Kun Petro en fid'

kuniras sxafid'.

Al Jo sekvas vulpo, ruzul' en perfid'.

Kun pigra Knut Os, tiu senzorgist',

la porko ja estas kompano.

Al Andrias Holand, knabino-cxasist',

postsaltas virsxaf' cxe l' kalkano.

Pro parol' en velur'

kaj aspekto de pur'

post Svein kuras lupo kun longa krur'.

Malzorgan Jens sekvas magra cxeval';

gxi vidis nek fojnon nek akvon;

kaj urs' akompanas al forta Lars Val',

Jakobo, li havas nur katon.

Kristjano Fendul'

sxajnigas sin bravul',

sed saltas lauxspure la leporul'.

Kun Dik-Mali stumblas grasa porkid';

Babil-Guri havas kaprinon

cxiam helpema al sxiro kaj pik'.

Cxe-kusx-Berit havas hundinon.

Al Mari sur Dig'

postsekvas la pig',

al altkoksa Rakel la cxevalid'.

Al Maren kaj Mette kaj Lizabet'

kaj Stine de l' Mont-Dorsa-Fino

kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett

postsekvas po unu kokino.

La inacxo de Os

kun argxento sub sxlos',

sxin sekvas anser' kun memfida bros'.

Jen dancas vigle la gaja mond',

kaj vibras traboj kaj fostoj,

du- kaj kvarpieduloj en rond';

svingigxas brakoj kaj vostoj.

Jen nova bruad',

alsturma kurad',

ensaltas amaso en miriad'!

Monta fein',

drauxgo, niks', gnomin',

hirtharara trol',

svarm' en skua fol',

nano en kur'

per legxera krur'

cxiuloken nun rampadas;

mezen en nanar'

sin sxovas dancantar';

dancon en angul',

ne vidas hom-okul';

kaldrono kaj fritil',

korn' kaj gnom-ludil'

strangan kanton sonigadas:

Akvoguta kluk', roja murmurad',

uestventa plor', mugxo de ondad',

vortoj en angul', sono de flustrad',

fal' folia susuradas ...

Dancu nun, viglu nun,

gegrizuloj.

Viglu nun, dancu nun,

dormas sun'.

Lamu nun, saltu nun,

gegrizuloj.

Saltu nun, lamu nun,

hoj! jen Jul'.

Bummel,

bammel

rokadanc' kaj rammel,

montodors' bluigxis.

Bammel,

bummel,

rangedanc' kaj rummel,

sun' kaj lun' mortigxis.

*

Sovagxe, hej! en anim' kaj sin'.

Hej! turnu vi vin,

Hej! svingu vi vin.

Eksaltas la vir', postsaltas virin',

spitante la limon de deco.

Vidigxis ne tia cxi hurlumhej'

kun svarmo kaj klak',

kun mugxo kaj krak';

portigxas ulul' al fora ej';

ebrio kaj frivoleco.

Tingel

tangel

rumladanc' kaj rangel,

krak' en ursa robo ...

Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi!

tra montara brum',

kaj tra fajra fum';

se volas vi havi min, povos vi;

per nur fingra indik' mi ricevos.

Ho! donu la busxon, ho-ho, ho-hej!

Laux eta invit'

vi havos en lit'

plej tauxgan ulon el ajna ej'!

Vi vidu ke dance li sxvebos.

Tangel

tingel

vibrodanc' kaj vingel;

bone en ombro dum Julo ...

... ... ... ...

*

Sidas Injeto en sorcxa tord'

kaj peze el brusto spiras.

Nun suben kaj norden drivas la hord',

cxar troloj kaj homoj miksiras.

Velkas la lumoj, kaj obskur'

cxirkauxe dauxre densigxas.

Pli da troloj ensturmas en kur'

-- kaj saltodanc' ekludigxas:

Hoj, hoj, kara vi!

Vin amas ja mi!

Vi ludu kun mi

en sudeli-dudelidej.

Hoj, hoj, bela vi!

Atendu min vi!

Mi venas al vi

en dudelidej.

Loganta in', vi!

Mi turnas min al vi

kaj logxos kun vi

en Hauxkeli-Hauxkeli-ej'.

Ravega in', vi!

Eklogxu kun mi!

Sxpinilon turnu vi

en Hauxkeli-ej'.

Sxpinu vi harojn,

tordu fadenojn,

triku vi sxtrumpojn,

surelilej.

Al vi mi kantu,

por vi mastrumu

ame karesu,

hudelideja!

Tekson ni varpu,

trabon ni turnu.

Pinon ni brulu!

surelilej;

lulilo, gxi knaru,

panon ni faru,

ni ne avaru

elibeja!

Mirloga ja vi!

amadu kun mi,

kaj dancu kun mi

en sudeli-dudeli-dej;

belega in' vi,

atendu min vi,

mi venas al vi

en dudeli-dej ...

*

... Dolcxe kiel plor'

sonas harp-sonor';

logas ama sent'

kvazaux milda vent';

flata la lul',

kiel onda rul'

dormigxas gxi en songx-trankvilo;

vekigxas el silent',

sxvelas en potenc',

kiel sxauxm-susur'

en la mar-murmur';

el la dorma cxarm'

sxvebas tona svarm'

amovarma, dolcxa trilo ...

Jen dancas la gnomo en bela kolor'

kun ringo sur haroj ondantaj.

Li logas Injeton per danca fervor'

dum tonoj cxirkauxe vibrantaj.

Ravege por vi!

Vi logxu kun mi!

Sxpinilon argxentan ricevos vi.

Ursego bruna mi estas dum tag'

en vastaj arbaroj kuranta,

lavanta hararon profunde en lag'

kaj fortajn torentojn vadanta.

Mi ludas sur strand'

kaj regas sur land'

gxis fora montar' cxe la vidorand'.

Sed kiam proksimas la meznokta hor',

kaj montoj englutis la tagon,

la am-melodion vi auxdas el for',

plej mildan, sorcxantan logadon.

Venigas vi min,

kaj sercxas mi vin

por dormo sur brak' de mia amikin'.

Vi sidu en silko kaj brila argxent'

en Blua-Mont' fiancxino.

Neniam plu venos tag' de lament',

peligxos cxagreno el sino.

Ravege por vi!

Vi logxu kun mi!

Sxpinilon argxentan ricevos vi.

Li manon palbluan etendas al sxi.

Sxi tremas pro tim' je la tusxo.

Sed kiam sxi donus kison al li,

sin montras la rata busxo.

"Jesuo!" -- Injet'

en sven' sur benket'

kun nom' de l' savanto en sava pet'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 19 / 179 题