Al vi, vi pala marcxa ej'
kun meniant',
arde', pluvi' sur erikej',
jen mia kant'.
Eriko velka sur dekliv'
de songxa mont',
al vi mi kantas pri la viv'
en sombra mond'.
*
Vi trola mond', mi konas vin,
vi nokt' en tim'!
Se fugxas mi, vi hantas min
en la anim'.
Mi konas vin, vi sxauxm-resalt'
kun sorcx-murmur';
vekigxas ade kaj sen halt'
en brust' terur'.
La lukton pezan konas mi
en trol-batal'.
Rompitaj ostoj! Helpu Di'!
Ho, kia fal'!
*
Mi konas vin -- mi konas vin,
ne venkis vi! --
La lukton laux la voj' al fin',
gxin vidis mi.
En lukt' baraktis ankaux mi
dum jar' post jar',
kun kurba dors', kuragx-defi',
kun vunda ar'.
Vi cxe mi sxvebas, sidas cxe
kun via tim'!
En mi vekigxas ade ve'
en la anim'.
Pri forta volo, trol-turment'
ja scias mi;
minora kant', boat', torent',
sufoka kri'. --
*
Alauxd' eksxvebas de l' tombej'
kun venko-tril';
fresxigxas hom' kaj cxiu ej'
per vent' kaj bril'.
Kaj ecx se ploron spertu ni
en la terur',
al la alauxdo fidu ni,
printemp-auxgur'.