DIO, SAVU LA REGXON

Nian Noblan Regxon,

La gracian Regxon,

Dio savu!

Estu li venkinta,

Felicxa, glorinda,

Longe li regxadu,

Dio, lin savu!

Sinjor' Di' starigxu,

Malamikojn pelu

Kaj faligu!

Disig' politikon,

Venku friponajxon,

Al Ci ni konfidu;

Dio nin savu!

Donacojn plej karajn

Al li donu multajn.

Li regxadu!

Legxojn li defendu

Kaj por ni ebligu

Kore-vocxe kanti

Regxon savu Di'.

(_Tradukis_ E.L.).

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 38 / 57 题