VIVO DE MARISTO.

En nokt' okazis uragan',

La maron montigante;

Tabakon macxis Barni Bunt,

Al Bolin Bill dirante--

"Nordokcidenta blovas, Bill,

Cxu vi gxin auxdas brui nun?

Helpu ilin Di', bedauxras mi

Bordanojn malfelicxajn nun!

Urbanaj malsagxuloj, kun

Dangxer' en cxiu vento,

En lito mem tremadas nun,

Ke falu la tegmento!

Mizeraj ja envias nin,

Mi kredas, dezirante

La sorton kiun trafis ni,

Sur ocean' estante!

Kaj kiuj pri aferoj en

La strato promenadas,

Por kisi familion, jen,

Nun hejmen rapidadas;

Dum sur ferdeko vi kaj mi

Kusxigxas kun plezuro,

Ekflugas cxirkaux ili nun

Fumpotoj sen mezuro!

Maranoj ofte auxdis ni,

Ke homoj perdas monon,

Kaj riskas ecx la vivon, se

Veturas en Londonon;

Landanoj timas, scias ni,

Nobeloj aux vestistoj;--

Cxielon danku, vi kaj mi,

Ke estas ni maristoj!"

_Tradukis_ B. Elmy.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 36 / 57 题