E.L.

* * *

Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj sxi instruis la

knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia mosxto

varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos

"Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro."

La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian cxambron. La knabo

frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La

Sinjoro, mia knabo."

* * *

Jen kio okazis al Anglolando, laux la gajhumora franca verkisto

Alphonse Allais. "Cxar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri

karbon kaj feron, la granda insulo farigxis tute kava, kaj sekve pli

malpeza ol la akvo kiu gxin cxirkauxas. Gxi do nagxis. Sed la Angloj

kiuj timis ke ilia patrujo povus fornagxi al la Kontinento elpensis

kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de sxnuroj

alligantaj la insulon al la firmajxo. Sekve Anglujo estas firme

fiksita kaj ne povos perdigxi en oceano."

_Tradukis_ E. Legoffre.

* * *

Maristeto demandis sxipestron: Se oni scias kie objekto kusxas, cxu

oni povos diri ke gxi estas perdita?

Neniel, respondis la sxipestro.

Nu, via argxenta krajoningo ne estas perdita, cxar mi scias ke gxi

kusxas sur la fundo de la maro.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 34 / 57 题