(_Venas_ Sxipestro _kaj_ Subestro.)
Sxipestro.--Subestro!
Subestro.--Tie cxi, mastro; kion vi ordonas?
Sxipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aux la
sxipo disrompigxos sur la sxtonegoj. Vigle, vigle!
(_Venas_ Maristoj.)
Subestro.--He! kamaradoj, kuragxe! kuragxe! Bravuloj vigle!
vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun,
blovu, ventoj, gxis vi krevos, se estas suficxa spaco!
(_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo
_kaj_ Aliaj.)
Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la sxipestro?
Brave agu, sxipanoj!
Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre.
Antonio.--Kie estas la sxipestro, subestro?
Subestro.--Cxu vi ne auxdas lin? Vi malhelpas nian laboron.
Restu en viaj cxambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie cxi.
Gonzalo.--Neniel; estu pacienca!
Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie cxi!
Cxu tiaj blekegantoj timas regxan nomon? Ne! Iru en la cxambron.
Silentu! Ne malhelpu nin.
Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la sxipo portas.
Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas
konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj cxi elementoj silentu, kaj
tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tusxos plu ian
sxnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi
jam tiel longe vivadis, kaj en via cxambreto pretigxu por ia ebla
estonta malfelicxo, se gxi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle,
kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie cxi, mi petas! (_Foriras_).
Gonzalo.--Mi ja gxojas pri tiu cxi malgentilulo; sxajnas al
mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas
pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendigxo; ke lia sorta sxnuro
nun farigxu nia sava sxnurego, cxar, alie, ni ne povos esperi ian
bonajxon: se li ne naskigxis pendonta, vere, mizera estas nia stato!
(_Cxiuj foriras_).
(_Dauxrigota_).