Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera
sezono, inter la komenco de Junio kaj la finigxo de Septembro. Ili
alvenas tien cxi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post
Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj
proprajxojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia
okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, cxar "La sezono estas
finigxita"! Tiuj cxi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci
senfinajn vizitojn kaj ricevi cxiutagajn invitojn al kunvenoj aux
aliaj amuzajxoj. Ankaux multaj erare kredas ke la somera varmo estas
netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aux aferistoj, restas,
tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aux verkas, kaj
gxojas la sensxangxeman belan veteron de la suda somero, ne timante
iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El cxiuj monatoj, Junio estas
la plej bela; la gxardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la
olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaux verdaj: la rozoj
kaj la kariofiloj[3], suficxe multekostaj dum la vintro, ne havas plu
valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas
ankaux belega. La urbanoj komencas marbanojn, cxar antaux la festo de
Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[*] Cxiutage oni vidas
lauxlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kusxitan
sur la sxtonoj kvazaux krokodiloj. Antaux la sunkusxigxo familioj
malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[4] en kiuj
ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermangxas. Kelkafoje
sed malofte, sxarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj cxi
malagrablaj vizitantoj plioftigxas, gxis nun oni povas bani
sendangxere. Oni diras ke la fisxoj elvenis el la Rugxa Maro tra la
Sueza Kanalo. Antaux ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis
fisxkaptanta vespere kaj malsupre, knabo nagxis. Subite la knabo
ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis
proksime grandan fokon, cxirkaux tri jardoj da longeco kiu lin
rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris
"Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de
fokoj kiuj logxas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monahxa
Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni
vidas ilin en Euxropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fisxo." La
fisxistoj tie cxi certigas min ke tiuj cxi fokoj alvenos teren,
surrampos sur la sablon gxis la proksimaj vinberejoj kaj ekmangxos la
vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el
miaj legantoj diros cxu la fokoj estas iam herbmangxantoj. Nun, kiam
ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi jxus vidis fokon
sur la pinto de olivujo, sercxantan oleon por sia salato. Li mokas
kaj diras ke almenaux preter la vinberoj, la fokoj mangxas figojn!
La monato Auxgusto estas iom tro varma, cxar la suno brulegas la
tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaux neniam ecx
pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la
komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La
suficxegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstatauxis la
florojn; kaj oni forgesas la sekigxitajn gxardenojn kaj la profundan
pulvon sur la stratoj.
Tiam, tro tro frue, Septembro finigxas. La pluvoj auxtunaj komencas:
la fremduloj ekrevenas, kaj la dolcxa paco kaj kvieteco de la someraj
monatoj estas foriritaj, kiel,
LA LASTA ROZO DE SOMERO.--(Moore).
Nun floras de l'somero
La sola lasta rozo.
La kunvivantoj gxiaj
Velkis en mortripozo:
Ne estas flor' parenca,
Aux rozburgxono ia,
Por gxemojn kaj rugxigxojn
Redoni al alia.
Mi ne vin lasos sole,
Sur la tronket' plendeti
Cxar la beluloj dormas,
Vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo,
L'amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren
Gxentile mi disjxetas.
Mi tiel volus sekvi
Se l'amikec' finigxus
Aux la juveloj brilaj
De l'amular' forigxus:
Cxar se la koroj veraj
Kaj dolcxaj ne plu estus,
En la dezerta mondo
Volonte kiu restus?
Clarence Bicknell.