REDAKTORA PAGXO.

Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu

malmultajn vortojn pri gxia celo. Sed, cxar Sinjoro Stead tiel

kapable faris tiuncxi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke--

(1). _Nia celo estas disvastigi Esperanton kaj unuigi Anglajn

Geesperantistojn._

(2). _Tiu cxi Gazeto neniel estas politika organo._

Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin.

Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn.

(1). _Paroladi kiel eble plej ofte pri Esperanto._

(2). _Disdoni librojn kaj brosxurojn._

(3). _Skribi leterojn kaj artikolojn pri Esperanto al jxurnaloj,

cxiam enhavante adreson de iu, kiu respondos al demandoj pri la

lingvo._

Cxiuj povas utiligi la unuan el tiuj cxi propagandiloj.

La libroj-disdono estas por ricxuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos

niajn unufoliegojn kiuj estas acxeteblaj je la stacidomaj librejoj de

Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaux estas tauxga

lernlibreto por eklernantoj.

Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por

Esperanto, kaj tial varbis multajn aligxantojn. Korege ni deziras

danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun cxi bonegan metodon

por disvastigi Esperanton. Ni cxiam provos dauxrigi la korespondadon

kaj per dankesprimo akceptos prestrancxajxojn, kiam ajn oni sendos

ilin al ni.

Skeptikuloj ofte diras "Cxu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La

vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos

perdi monon per Esperanto. Ni jxus ricevis Esperante-presitan sciigon

pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto;

sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos

gxis kiam oni sendos cxi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj

ol loterioj antaux komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu cxi

tempo venis, ecx skeptikuloj silentigxos.

Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al cxiuj Gesinjoroj

kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas,

dauxrigos siajn helpojn en la estonteco.

La Redaktoro.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 21 / 57 题