ESPERANTO.

Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu cxi Gazeto

estas signifa. "Esperanto!" Espero estas la sxlosilo de la tuta

movado. Ni do esperas ke ni movadas. Cxar ni esperas, ni eldonas tiun

cxi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas cxion,

kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo.

Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero"

Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto

Fido, antauxvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras

"Gxi devas fari."

Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo

estas atingebla nur en malproksima estonteco, gxi tamen estas unu el

la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Gxi estas tiel

simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis gxin. Nun

estas neeble prokrastadi gxian enkondukon, kiel necesega ilo por

internaciaj interrilatoj.

La deknauxa centjaro, pli faciliginte vojagxojn, necesigis elpenson

de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi gxian

alprenon. Gxis tiam kiam _lingua franca_ aux universale akceptita

helpanto lingvo estas alprenata de cxiuj nacioj, la pliigxo de

internaciaj rilatoj estas ankaux pliiga laboro, ekkoleremeco kaj

malkomprenecoj.

Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la

alia, ili malgrandigxadis gxis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis.

Estas kredeble ke, je kuro de agxoj, homara sagxeco povus elpensi

lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas

helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas gxin. Kaj, cxar per unanima

konsento de cxiuj el la plej kompetentaj auxtoritatuloj, Esperanto

estas la plej bona sxlosillingvo gxis nun elpensita; cxar oni ne

povas dubi ke gxi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni

invitas cxiujn Geanglojn ellerni Esperanton.

Speciale ni skribis "sxlosillingvon" cxar estas necese je la komenco

akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aux deziras

anstatauxi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu songxas

devigi cxiujn mondlogxantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj,

kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj

kaj domaj rilatoj. Oni nur antauxmetas Esperanton kiel dua

lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus cxiulandanojn facile

interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo.

Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva.

En tiu cxi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco

pravigos nian kredon, ni kuragxigxas antauxmeti koregan peton ke nia

legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi

la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora cxioscio

estas gxenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila

eldono je tiu cxi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas cxiuj

eklernantoj.

Cxiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj

ricevataj.

"Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna" estas sagxa proverbo,

precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu cxi, kie

ni cxiuj estas pli aux malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraux

estas en sia infaneco.

Jen estas resumo de la kauxzoj kiuj fondigis tiun cxi organon de la

Esperanta movado en Britujo.

Ni estas Esperantistoj cxar ni havas esperon kaj konfidon je la

progreso de homaro.

Ni estas Esperantistoj cxar ni kredas ke, pro la sencxese kreskantaj

facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo

estas neevitebla kaj absolute necesa.

Ni estas Esperantistoj cxar la alpreno de Esperanto ebligos al

cxiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiujn cxiu povis

aldoni al la pensoj kaj sciigoj de la mondo.

Ni estas Esperantistoj cxar jen estas bonaj komercaj profitoj per la

alpreno de simila ilo per kiu komercistoj povos priskribi, anonci kaj

vendi siajn produktojn en cxia lando sen la deviga helpo de

tradukistoj; kaj fine--

Ni estas Esperantistoj cxar, sen simila sxlosillingvo, ni neniam

povos praktike efektivigi la altegan veron pri la universala frateco

de cxiuj nacianoj.

Tial ni eldonas tiun cxi malgrandan organon kaj korege invitas

cxiujn, kiuj partoprenas tiujn cxi fidojn kaj idealojn, informigxi

pri tiu cxi Esperantista movado kaj vidi por si cxu ne estus bone ke

ankaux ili aligxus al Esperantistaro.

_Lauxvorte tradukita de la_ Redaktoro.

The Esperantist, Vol. 1, No. 1 · 第 19 / 57 题